Unu hufo en formorto

Kiam mi vizitis bestoĝardenon antaŭ kelkaj jaroj, mi dufoje preterpasis mian plej ŝatatan beston, la tapiro. Pro ĝia porkeca korpo kaj stranga rostro, ĝi aspektas amuza kaj unika. Tamen ambaŭ fojojn mi aŭdis homojn diri la plej strangajn aferojn. Estis maljuna Germana virino kiu diris al siaj kunuloj “Ne bele, mi taksas ĝin malbela.” kaj juna paro el kiu la viro krietis “Jen la formikmanĝantoj!” Ambaŭ estas miskomprenoj kaj la tapiro meritas pli, sed kio do estas tapiro?

Tapir 2

Tapiroj estas membroj de la familio de Neparhufuloj. Tio signifas, kiel la nomo jam diras, ke iliaj hufoj ne venas en paro. Tapiroj havas kvar hufaj piedfingroj je la antaŭaj piedoj kaj tri malantaŭe. La neparhufuloj iam estis la dominanta grupo de grandaj herbmanĝantoj. Ili havis tre diversajn formojn kaj loĝis preskaŭ ĉie sur la tero. Nun multaj specioj formortis kaj restas nur la tapiroj, ĉevaloj kaj rinoceredoj. Ke tapiroj antaŭe vivis en multaj lokoj videblas inter alie pro la granda distanco inter la Azia specio kaj la Amerikaj specioj. La unuaj tapiroj vivis dum la komenco de la Eoceno (periodo antaŭ 58-36 milionoj da jaroj) en Nord-Ameriko kaj krom la rostro aspektis preskaŭ tute same kiel la hodiaŭaj tapiroj. La Aziaj kaj Amerikaj tapiroj disiĝis antaŭ 20-30 milionoj da jaroj kaj la Amerikaj tapiroj migris suden dum la Granda Amerika Interŝanĝo, kiam Sud-Ameriko trafis Nord-Amerikon kaj kreiĝis landponton ĉe Panamo. Nuntempe ekzistas kvar malsamaj specioj de tapiroj kaj oni priskribis kvinan en 2013, sed pro tio ke ĝi aspektas kiel pli estas versio de alia specio, oni povus facile miksi ilin.

Tapir 3

Tapiroj estas la plej grandaj indiĝenaj herbmanĝantoj kiuj ankoraŭ vivas en Ameriko. La malsamaj specioj havas malsamajn grandojn, sed ĝenerale ili estas ĉirkaŭ du metroj longaj kaj unu metro alta je la ŝultroj. Tre rimarkinda estas la rostro, kiu estas kombino de la nazo kaj la supra lipo kaj povas esti uzata por teni foliojn aŭ fruktojn kaj manĝi ilin aŭ por spiri dum subakva naĝado. Tapiroj estas tre lertaj je naĝado kaj plej ofte troveblas proksime al akvo. Krom homoj, kiuj detruas iliajn loĝspacojn, aŭ uzas la tapiron por viando aŭ felo, krokodiloj do estas la plej granda malamiko de la tapiro. Surtere, kie tapiroj manĝas kaj dormas, ili riskas esti atakata de jaguaroj. Pro tio ili havas dikan haŭton sur la kolo kaj dorso kaj multaj tapiroj havas cikatrojn tie. Tapiroj estas plej aktivaj nokte kaj dum duonlumo kaj tial malfacile observeblas.

La kvin specioj de tapiroj estas la Brazila tapiro (Tapirus terrestris), kiu troveblas en la plejparto de Sud-Ameriko, la Bairda tapiro (Tapirus bairdii), kiu troveblas en Mezameriko, la Monta tapiro, kiu troveblas en la nordaj partoj de la Andoj, la Malaja taprio (Tapirus indicus) kiu troveblas en Sud-Orienta Azio kaj la Kabonana tapiro (Tapirus kabonani) kiu troveblas en kelkaj etaj partoj de Sud-Ameriko. Ĉiuj tapiroj estas tuj rekoneblaj kiel familianoj, sed ja estas sufiĉe grandaj diferencoj inter la specioj. La Monta tapiro ekzemple, kiu estas la nura tapiro kiu ne loĝas en pluvarbaroj, havas pli varman, lanan felon pro la malaltaj temperaturoj en la montoj. La Malaja tapiro estas duone blanka. Tiel ĝiaj konturoj malpli facile videblas en la arbaro.

Tapiroj kutimas vivi sole. Escepto estas patrinoj kun junaj idoj. Tapiroj vivas dudek kvin ĝis tridek jarojn kaj iĝas plenkreskaj ene de kvin jaroj. Tapirinoj iom pli frue iĝas plenkreskaj ol virtapiroj kaj povas havi unu idon ĉiujn du jarojn. Ŝia gravedeco daŭras dek tri monatojn. La idoj de ĉiuj specioj havas blankajn makulojn por ne esti facile vidataj.

Tapir 5

La sorto de la tapiro ne estas klara. Ilia abundeco forte malgrandiĝis pro ĉasado kaj detruado de loĝspaco. Pro tio, ĉiuj specioj havas problemojn. La Monta tapiro kaj la Bairda tapiro estas registritaj kiel “minacataj” kaj la Malaja kaj Brazila tapiroj estas “vundeblaj” kaj laŭ la nuna situacio, tio ne baldaŭ ŝanĝiĝos. Ĉiu besto havas rolon kaj indas savi. Specife la rolo de tapiroj estas grava, ĉar ili povas manĝi kvardek kilogramojn tage kaj duono de ilia dieto estas fruktoj. Per manĝi tiujn fruktojn ili ankaŭ manĝas multajn semojn, kiujn ili disigas per iliaj ekskrementoj. Tiel ili subtenas la sanan kreskadon de la arbaro. Pro tio ili ricevis la kromnomon “Ĝardenistoj de la arbaro”. Feliĉe estas projektoj por savi la tapiron. Unu el la plej longdaŭraj projektoj estas gvidata de Patrícia Medici el Brazilo. Ŝia organizo laboras por akiri datumojn pri tapiroj, diskonigi la informojn kaj eduki novajn konservistojn. Tio okazas per kapti tapirojn en lignaj kaĝoj por poste anestezi ilin. Oni prenas sangon kaj DNA por poste testi kaj prenas fotojn de la dentaro por vidi kiom aĝa la besto estas, ĉar junaj tapiroj havas pli akrajn dentojn. Se la tapiro ne estis kaptita antaŭe, ĝi ricevas icon per kiu oni povas sekvi la migradon de la tapiro kaj rekoni ĝin. Ekster la kaĝo estas kamerao kun senzoro, kiu reagas al moviĝo kaj fotas kio ajn aperas antaŭ ĝi. La celo estas uzi la datumojn por lerni pli pri tapiroj kaj tiel informite decidi kiel oni povas plej bone protekti ilin kaj informi kaj entuziasmigi homojn por krei pli da subteno.

Patrcia Medici

Do ne, tapiroj ne estas formikmanĝantoj kaj ili certe estas belaj. Ili havas gravan rolon en la ekosistemo kaj multaj aliaj specioj dependas de ili. Laste, per ne ŝanĝiĝi, la tapiro iĝis tempomaŝino al periodo kiam ekzistis bestoj kiujn ni nun eĉ ne povus imagi. Estus bele se oni povus konservi tiun tempomaŝinon por la estonteco.

Advertisements

Unu penso pri “Unu hufo en formorto

  1. Tre interesa, alloga artikolo pri besto tre konata en mia lando, Brazilo. Gratulon kaj dankon pro ĝi! Permesu min aldoni malgrandan informon pri la tapiro (nomata en Brazilo “anta”).
    La nomo “tapiro” certe devenis el la latina “tapirus”; sed ĉi tiun vorton oni prenis el la indiĝena lingvo tupia, la plej parolata de la indiĝenoj de la Atlantikaj bordoj de Brazilo. La tupia nomo de la tapiro estas “tapi’ira” /tapi’Ɂiɾa/; el ĉi tiu vorto venis ankaŭ la alia vorto portugal-lingva por la tapiro, “tapir”, uzata en Portugalujo.
    Dankon pro la permeso komenti. 😉 🙂

    Liked by 1 persono

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s