La rokoj de Lyme Regis, Mary Anning

Je la komenco de la deknaŭa jarcento, ekzistis granda froto inter scienco kaj tradicioj en Eŭropo. Pli kaj pli da sciencistoj pensis ke organismoj povas malaperi. Kvankam ĝi estis kontraŭ la religia ideo ke la kreiĝo de vivo estis perfekta, fosilioj de antikvaj bestoj subtenis tiun bildon. La persono kiu plej pene antaŭenigis la novan sciencon de paleontologio tamen, devis ataki alian tradicion. Per kuraĝo kaj persisto, Mary Anning batalis por ŝia rajto de esplorado en branĉo regita de viroj. Ŝi neniam ricevis la respekton kiun ŝi meritas, sed la tremoj de ŝiaj malkovroj daŭre senteblas.

Preskaŭ ĉiu parolanto de la Angla iam aŭdis la frazon ”She sells seashells by the seashore. (Ŝi vendas marŝelojn ĉe la marbordo.)” Ĝi estas tiom ofte ripetata pro tio ke oni facile misprononcas ĝin, sed la ĉefkaraktero de la frazo restas sennoma. Ke la frazo verŝajne estis inspirita de vera homo estas io kion la plejparto de homoj bedaŭrinde ne scias. La knabino en la frazo estis Mary Anning, kiu naskiĝis en 1799 en Lyme Regis, ĉe la suda marbordo de Anglio. Ŝi ŝatis sekvi ŝian patron al la roka plaĝo kie li fojfoje trovis tre specialajn ŝelojn kaj ”krokodilajn dentojn”, kiujn turistoj ŝatis. Dum malbona tago, ŝia patro falis kaj vundis sin severe. Tri jarojn poste li mortis. Sen la patro, la 11-jaraĝa Anning devis fari etajn taskojn en la vilaĝo por enspezi iomete da mono kaj subteni la familion, sed ŝi ĉiam revenis al la plaĝo por serĉi la ŝelojn. Tiu vivo ŝanĝiĝis draste, kiam preterpasanto vidis ŝin kun ĵus elterigita ŝelo kaj ofertis al ŝi aĉeti ĝin. La mono kiun ŝi ricevis sufiĉis por subteni la familion dum semajno kaj Anning vidis en sia pasio novan manieron por travivi en tiuj malagrablaj kondiĉoj.

Anning !
^Mary Anning kun ŝia hundo, kiun ŝi poste perdis dum akcidento en ŝia malsekura laborloko

Ekde tiam, Mary Anning kolektis ŝelojn kun ŝia frato kaj poste vendis ilin en sia eta vendejo. La unua granda trovo, estis de la frato, kiu trovis grandan kranion kaj simple nomis ĝin krokodilon. Li ne havis tempon por tro profunde esplori ĝin, ĉar li okupiĝis je tio, kion li taksis veran laboron. Mary Anning ne ĉesis tamen kaj decidis ke sendepende de la kostoj, ŝi trovos la reston de tiu besto. Ŝi foruzis preskaŭ ĉiun moneron kiun ŝi havis por lui laboristojn kun kiuj ŝi elterigis la skeleton. Ne daŭris longe ĝis ŝi eltrovis ke tio, kion ŝi elterigis, ne estis krokodilo. Ŝi malkovris la duan skeleton de iktiosaŭro iam ajn kaj ĝi estis preskaŭ kompleta. Ŝi devis vendi la tuton al muzeo, kie ĝi iĝis granda spektaklo. Oni nun scias ke iktiosaŭroj vivis en la maro antaŭ ducent milionoj da jaroj kaj estis grandaj reptiloj kun kvalitoj de fiŝoj kaj delfenoj. Je tiu tempo, tamen, la ideo ke fosilioj ne venis nur de hodiaŭaj organismoj, sed ankaŭ de formortitaj specioj estis tute nova kaj sciencistoj diskutis dum longan tempon ĉu temis pri fiŝo aŭ reptilo. Eĉ ne dum momento ili priparolis la malkovrinton de la fosilio.

Anning 2
^Rekonstruo de la iktiosaŭroj

Aliflanke ekzistis geologoj kiuj interesiĝis pri la rokoj kie Mary Anning laboris. Ili vizitis ŝin kaj trovis junan virinon kiu ege lertis je trovi fosiliojn kaj prepari ilin (la malfacila tasko de forigi la rokon por ke nur la fosilio restu). Tamen kiam ili aĉetis la fosiliojn kiujn ŝi elterigis kun risko al la propra vivo, ili mem prenis la honoron. Ŝi malamis tiujn virojn, sed amikiĝis kun kelkaj. Per pene konstrui sian propran reton, ŝi povis iĝi influa sciencisto, eĉ se ŝi ne rajtis iĝi membro de la Geologia societo de Londono. Ŝi legis kaj relegis ĉiun libron kiun ŝi sukcesis akiri kaj distranĉis marbestojn en la kuirejo por lerni pri anatomio. Ŝi sentis devon eduki sin mem kaj iĝis unu el la plej bonaj sciencistoj en la branĉo. Se tio ne jam sufiĉas, ŝiaj plej gravaj malkovroj ankoraŭ devis veni.

En 1823 ŝi trovis fosilion de pleziosaŭro. Jam estis kelkaj ostoj antaŭe, sed neniam estis skeleto tiom kompleta kiel tiu kiun Anning trovis. Vidinte la desegnaĵojn kiujn Anning kreis de la ostoj, la plej grava vertebrula naturalisto el tiu tempo tuj taksis ĝin falsa. Malgraŭ tio, ankaŭ li devis konfesi ke ŝi pravis post pli detalaj esploroj. Tamen ŝi neniam estis oficiale laŭdata. Mary Anning devis altigi sian nomon neoficiale kaj ankoraŭ floris. Ŝi iĝis konata kiel la Princino de Paleontologio, sed kvankam ŝi faris bonegan laboron por la nova scienca branĉo, ĉiuj el ŝiaj eltrovaĵoj estis publikigitaj sub la nomoj de la viroj kun kiuj ŝi kunlaboris.

Anning 3
^La trovita fosilio de Pleziosaŭro kun bildo de Mary Anning

Poste ŝi komencis esplori alian specon de fosilioj kiuj aspektas malpli impone, sed esplori ilin estis grava paŝo en paleontologio. Oni ofte trovis specifajn ŝtonojn ene de fosilioj de bestoj kaj ne tute komprenis kio ili estis. Anning rimarkis ke ili ofte troviĝis en la subo de la ventro de fosilioj. Ŝi disigis la ŝtonojn kaj malkovris etajn ostojn ene. Iĝis klara ke ŝi laboris kun ŝtonigita feko. Fosilioj ne odoraĉas. Ŝi daŭrigis la esploradon kaj kunlaboris kun amiko el la Geologia Societo por ĥemie analizi la trovaĵojn. Unuafoje sciencistoj povis esplori kion formortintaj bestoj manĝis. Ŝi malfermis tute novan sciencan branĉon por esplori, sed denove alia viro prenis la honoron kaj nomis kaj publikigis la malkovraĵojn.

Ŝi malkovris la unuan pterodaktilon ekster Germanio kaj tiel plenigis la fantazion de la scienca komunumo en Anglio per flugantaj reptiloj, sed kuraĝis resti kritikema. Kiam ŝi trovis novan fosilion, ŝi pruvis la malpravon de ĉiuj el ŝiaj kolegoj, kiam ili taksis ĝin flugantan reptilon, kvankam ĝi estis nur fiŝo. Tiam ŝia sperto de distranĉi marbestojn certe helpis. Kiam ŝi malkovris novan pleziosaŭron, ŝi havis kvin gravajn malkovrojn kaj nenombreblan kvanton da etaj trovoj antaŭ ol ŝia trideka vivjaro. Ŝi povis subteni sin kaj sian patrinon per la modesta entrepreno kiun ŝi kreis, sed ŝia mondo ŝanĝiĝis denove. La fekundaj rokoj kiuj provizis ŝin dum ŝia tuta vivo iĝis malplenaj. Inter la malmultaj fosilioj kiujn ŝi ja trovis estis nur ripetoj de antaŭaj specioj kaj samtempe la entuziasmo pri paleontologio komencis perdi forton. Ŝia banko disfalis kaj ŝi perdis ĉion kion ŝi ŝparis dum ŝia vivo.

Anning 4
^Ekzemplo de fosilio de pterodaktilo kun longaj fingroj por teni la flugilojn

Ankaŭ la fino de ŝia vivo ne estis facila. Kiam ŝi aĝis 46, ŝi ricevis la diagnozon de mamkancero. Tamen ŝi daŭrigis la laboron kaj serĉis fosiliojn la reston de ŝia vivo sen multe da sukceso. La lastan jaron de ŝia vivo, la Geologia Societo kiu diskrimaciis ŝin dum ŝia tuta vivo pro ŝia sekso kaj sociala medio, faris etajn aferojn por helpi ŝin. La viroj kunlaboris por kolekti modestan monsubtenon de kiu Anning povis vivi kaj ili donacis novan koloritan vitron al ŝia preĝejo, sed ne sufiĉis. Mary Anning mortis en 1847 je la aĝo de 47. La Geologia Societo ne enlasis virinojn ĝis longe poste kaj eĉ la viroj kiuj entuziasme laŭdis ŝin, nomis ŝian talenton donaco de Dio, ĉar ili ne povis kompreni ke iu kiel ŝi povus esti inteligenta el si mem.

La rolo de Mary Anning en paleontologio estis rapide forgesista, sed ja estis fundamenta. Ŝi malfermis tutajn branĉojn de scienco sen oficiala eduko. Ke ŝia vivo estis malbone dokumentita igas la esplorojn malfacilaj, sed feliĉe estas pozitiva evoluo. En 2010, la Reĝa Societo (RI) publikigis liston de la plej influaj virinoj en scienco kaj Anning kompreneble interestis. Bedaŭrinde tamen, ŝi restos konata al la plejmulto nur kiel sennoma knabino kiu vendas marŝelojn ĉe la marbordo.

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s