Interstela Gasto

La 19an de oktobro, la Pan-STARRS 1 teleskopo en Havajo faris rimarkindan observon. Objekto kiu unue aspektis kiel rapida kometo ne sekvis kutiman vojon kaj iris multe tro rapide. La konkludo ne estis malfacila. Ne temis pri kutima kometo aŭ asteroido, sed pri objekto de ekster nia sunsistemo. Por sciencistoj ĉie surtere tio estis granda surprizo kaj ĝi tuj iĝis la unua prioritato por la plej grandaj teleskopoj. Oni devis studi ĝin kiel eble plej multe, ĉar la objekto ne restus longe. Tamen, kion faras tia objekto en nia sunsistemo kaj kiel ĝi iris ĉi tien?

Asteroido 2
^La objekto estis unu observita de la Pan-STARRS 1 observejo en Havajo.

Kutime neniu granda objekto eniras aŭ eliras la sunsistemon, pro tio ke steloj havas tiom da maso. Objektoj kun grandaj masoj havas fortan gravitan kampon kaj tiel tiras planedojn kaj alian materion pli proksimen. Kio preventas objektojn de fali en la stelon estas iliaj rapidecoj. Pro tio ke la planedoj iras flanken tre rapide, ilia pozicio rilate al la stelo ŝanĝiĝas kaj la direkto laŭ kiu la gravito tiras konstante moviĝas. Tiel la planedo restas en fermita rondvojo kiun oni nomas orbito. Kutime orbitoj estas elipsoj kun la Suno en unu el la fokusoj. Per ŝanĝi la rapidecon per kiu oni iras flanken, oni povas streĉi tiun elipson ĝis oni iras tiom rapide ke oni povas eskapi la graviton de la Suno. Tiam la orbito ne plu havas la formon de elipso, sed de parabolo.

La plej rapidaj objektoj en nia sunsistemo estas kometoj. Tio igus ilin taŭgaj kandidatoj por eskapi la graviton de la Suno. Unue ankaŭ nia gasto estis konsiderata kometo, ĝis aldonaj esploroj pruvis la malon. La objekto ne havis voston kiam ĝi proksimis al la Suno, kvankam kometoj estas famaj pro iliaj vostoj de vaporiĝanta materio. Aldone, la objekto plej verŝajne konsistas el peza materio kiel metaloj kaj ŝtono. Alie ĝi neniel povus elteni rondiri ĉiujn sep horojn. Kontraste, kometoj estas mapli pezaj objektoj, kiuj kunsistas grandparte el glacio.

Asteroido 3
^Kometoj estas etaj glaciaj objektoj kiuj ekhavas vostojn kiam ili proksimiĝas al stelo.

Ke la gasto ne estas estas kometo eble igas ĝin malpli spektinda, sed estis granda novaĵo por sciencistoj. La objekto plej verŝajne estis asteroido kiu formiĝis kiam nova sunsistemo naskiĝis. En tiu fazo, la tuta sistemo estas ĥaosa kaj junaj planedoj kaj rokoj ankoraŭ ne havas stabilajn orbitojn. Ili trafas unu la alian kaj ĵetas unu la alian gravite, ĝis nur kelkaj restas. La miliardoj da jaroj poste relative malmulte ŝanĝiĝas. Sciencistoj pensas ke la interago inter nia gasto kaj la gravito de sufiĉe granda objekto donis tiom da energio kaj rapideco al ĝi, ke ĝi eliris la sistemon. Poste ĝi vagadis dum epokoj tra malplena spaco.

Kiam la asteroido kaptiĝis de la gravito de la Suno, ĝi eniris orte al la planeda ebeno. Ĝi do ne influiĝis de la gravito de la grandaj planedoj survoje. Post trairi la ebenon, ĝia orbito kurbiĝis sub la Sunon, post kio ĝi denove trairis la planedan ebenon laŭ multe malpli akra angulo. Kvankam la asteroido ja interagis kun la Suno, la rapideco de la asteroido estas tro granda por resti en la sunsistemo. Je ĝia periapso (plej proksima punkto al la Suno), ĝi pli proksimis al la Suno ol Merkuro, la unua planedo de la Suno. La objekto venis el la direkto de la stelo Vego, sed ĝi ne formiĝis ĉirkaŭ tiu stelo. La asteroido simple tiom longe vojaĝis, ke la steloj intertempe multe moviĝis.

Asteroido 4
^Jen la orbito de la objekto. A/2017 U1 estis la antaŭa nomo de la objekto.

La objekto ricevis nomon en la Havaja, nome ’Oumuamua, kio signifas pli-malpli ”mesaĝanto de for unue alvenanta”. Tiu nomo estas tre taŭga, ĉar la asteroido estas la unua konata objekto kiu forlasis alian sunsistemon kaj poste eniris la nian. Tio igas la objekton la unua membro de tute nova astronomia kategorio kun propra nomsistemo. Laŭ la aŭtoritato de la Internacia Astronomia Unio (IAU) la permanenta kodo por la objekto estas 1I/2017 U1 kun la ”I” de ”interstela”.

Oni observis la asteroidon multmaniere kaj ni sendube lernos multe pli kiam la datumoj haveblas, sed ni jam havas sufiĉe bonan bildon de ’Oumuamua. Ni kalkulis la orbiton per kompari la poziciojn de la objekto dum malsamaj momentoj kaj observis kiom la lumo ĝi elbrilis. Tio estas la ŝlosilo al ĝia rotacio kaj materialo, sed ankaŭ ĝia formo. Per periodaj ŝanĝiĝoj de la heleco de la asteroido, sciencistoj sukcesis studi kiom rapide ĝi rotacias kaj kiel antaŭe dirite ke ĝi ne povas konsisti el malfortaj materialoj. Aldoni, ĝi povas multe diri pri la formo de la objekto, pro tio ke unu flanko elbrilas multe pli da lumo ol la alia. Oni pensas ke tio estas pro ĝia ŝtreĉita, cigara formo. La estimo estas ke ĝi estas ĉirkaŭ 400m longa kaj nur kelkaj dekmetroj larĝa. Finfine la lumo indikas ke la koloro de la objekto estas ruĝeca.

Nia interstela gasto montras kial ni ne nur rigardu specifajn celojn, sed esploru la tutan ĉielon. Oni neniam scias kion oni trovos. Ĝi ankaŭ montras kiom gravaj ŝancoj estas en astronomio kaj scienco ĝenerale. ’Oumuamua certe ne estas la lasta interstela objekto kiun ni trovos kaj eble ĉi tiaj renkontiĝoj estas multe pli oftaj ol ni pensas. Kio ja estas pruvita estas ke ni povas ankoraŭ lerni multe de objektoj kiel ’Oumuamua, pri la universo kaj nia pozicio en ĝi. Ni do prenu tiujn ŝancojn, ĝis ni mem povas viziti niajn najbarojn.

Advertisements

4 pensoj pri “Interstela Gasto

    1. La efiko estas iom kiel la rondirantaj ludiloj kiujn oni vidas en ludejoj. Kiam oni rondiras pli rapide, oni sentas sin pli kaj pli puŝata eksteren (tio fakte ne estas forto, sed onia emo moviĝi en rekta linio). Ankaŭ asteroidoj kaj kometoj povas rotacii, sed kiam granda objekto rotacias tre rapide, tiu puŝo povas iĝi tiom granda ke ĝi ne eltenas kaj disfalas. Tial ni scias ke la objekto devas esti farita el densa, forta materialo.

      Ŝato

      1. 7 horoj ne ŝajnas multe, sed ju pli for oni estas de la centro, des pli granda onia rapideco kaj la gravita forto kiu tenas ĉion kune ne estas tiom granda kiam temas pri asteroido.

        Liked by 1 persono

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s