Ĉielarko sub la ondoj

La plej konataj reprezentantoj de la gastropodoj estas la helikoj kaj limakoj kiujn oni trovas en la ĝardeno. Tiu vivstilo estas escepto anstataŭ regulo tamen, ĉar la vivo surtere ne estas facila por la bestoj. Havi sufiĉe da akvo estas esenca por ili, kio igas la varmon de la Suno granda obstaklo. La plejparto el la surteraj helikoj kaj limakoj do nur aperas nokte, aŭ post pluvo. En la maro, gastropodoj havas sufiĉe da akvo kaj ili multe pli diversas kaj abundas. Tio ne estas surpriza tamen, kiam oni konsideras ke la grupo origine evoluis en la maro.Gastropodo 1.jpg

Aspekto

Multaj maraj gastropodoj ne havas ŝelon. Ofte ili forĵetas ĝin post larva stadio, aŭ ili tute perdis dum sia evoluo. Anstataŭe ili havas siajn proprajn strategiojn por defendi sin. Ili povas esti tre buntaj por fortimigi predantojn, aŭ uzi la kolorojn de la medio kiel kamuflon. Sur la dorso, oni povas vidi du specojn de organoj kiuj kreskas el la besto. Antaŭe estas ofte du rinoforoj, kiuj aspektas kiel antenoj. La besto uzas ilin por ”flari” siajn ĉirkaŭaĵojn. La strukturo de la rinoforoj kreas kiel eble plej grandan surfacon, por ke ĝi kaptu kiel eble plej da molekuloj. Pro tio ke ĝi havas du, la besto havas sencon de direkto, ĉar la odoroj estas plej fortaj ĉe la rinoforo kiu plej proksimas al la fonto. La malantaŭo de la besto surhavas plurajn etajn strukturojn. Tiuj estas la brankoj, kiuj estas uzataj por spiri. Ankaŭ ili havas grandegan surfacon por akiri kiel eble plej da oksigeno. Ekzistas specioj kiuj tremigas la brankojn por pligrandigi la akvofluon. Aldone, multaj maraj gastropodoj kapablas tiri la brankojn kaj foje la rinoforojn en la korpon por protekti ilin.

Gastropodo 2.jpg

Defendado

Kiam temas pri defendi sin, maraj gastropodoj estas superherooj, ĉar ili ŝtelas la fortojn de tio, kion ili manĝas. Multaj el ili vivas sur sponĝoj, kiujn ili ankaŭ manĝas. La gastropodo ne mortas pro la veneno en la sponĝo, sed anstataŭe konservas ĝin en sia korpo. Tiel ĝi mem iĝas toksa, kaj ne estos manĝata. Aliaj specioj faras la saman, sed eĉ pli ekstreme. Gastropodoj el la genro Glaucus flosas je la akvosurfaco kaj predas fizaliojn kaj similajn bestojn. Ili manĝas ilin kaj konservas la knidocitojn (la ĉeloj kiuj enhavas la venenon) en la pintoj de siaj tentakloj. Tiel ili povas uzi ilin por defendi sin kontraŭ predantoj.

Gastropodo 3.jpg

Ankaŭ la koloroj de gastropodoj estas grava ilo por defendi sin. Multaj el ili reuzas la ĥemiaĵojn en la sponĝoj kiujn ili manĝas por kolorigi sin. Tio estas la plej bona kamuflo kiu eblas. Aliaj gastropodoj estas tre bunte kolorataj kaj pro tio tre ŝatataj de submaristoj. Buntaj koloroj estas indiko de veneno en la naturo. Gatropodoj kun helegaj koloroj kaj foje eĉ fluoreskon do komunikas al aliaj bestoj ke manĝi ilin estas malbona ideo. Membroj de la genro Chromodoris ofte havas hele koloritajn dorsojn kun nigraj strioj laŭ la longo de la besto. Oni ne certas ĉu ili sendepende akiris tiun kvaliton, aŭ ĉu ili heredis ĝin de komuna praavo, sed la rezulto estas ke predantoj kiuj manĝas unu, evitos ĉiujn bestojn en la genro, pro tio ke ili ligas la striojn al la malbonega gusto kaj veneno.

Gastropodo 4.jpg

Nutrado

Facila manĝaĵo por gastropodoj estas sponĝoj. La specioj kiuj manĝas ilin vivas sur ili kaj ne bezonas ĉasi. Aliaj specioj ĉasas pli aktive tamen. Conus geographus estas heliko kiu ĉasas fiŝojn. Kompreneble la fiŝoj estas multe pli rapidaj ol la heliko, sed ĝi havas du tre specialajn ilojn por kapti ilin. Unue, C. geographus estas inter la plej toksaj bestoj surtere. Unu specimeno enhavas sufiĉe da veneno por murdi 15 homojn kaj totale pli ol 30 homoj jam mortis pro la specio. Kio igas ĝin unika estas la dua ilo, nome insulino. La heliko produktas tre mallongajn molekulojn de insulino. En la propra korpo ĝi uzas pli longan specon de la hormono, sed ĝi estas sufiĉe simila al la insulino de la fiŝoj por havi efikon. Insulino estas mesaĝĥemiaĵo kiu igas la korpon malaltigi la koncentracion de sukero en la korpo. Per liberigi la hormonon en la akvo, C. geographus povas malaltigi tiun koncentracion en la sango de la fiŝo kaj tiel malrapidigi ĝin. La heliko produktas sufiĉe da insulino por kapti grupojn da fiŝoj tiel kaj ĝi estas la nura besto kiu iam uzis insulinon kiel armilon.

Gastropodo 5.jpg

Anstataŭ aktive ĉasi aŭ manĝi sponĝojn, oni povas ankaŭ simple ĉesi manĝi. Tion faras Elysia chlorotica. Ĉi tiu besto manĝas algojn de la specio Vaucheria litorea, sed ne tute digestas ilin. Ene de la algo troviĝas organetoj kiuj nomiĝas ĥloroplastoj kaj respondecas pri fotosintezo. E. chlorotica ŝtelas tiujn organetojn kaj mem uzas ilin por praktiki fotosintezon. Tiel ĝi ne plu bezonas manĝi. Eksperimentoj eĉ montris ke la gastropodo mem kapablas produkti ĥlorofilon, molekulo kiu tre gravas en la ĥemia procezo de fotosintezo. Por eltrovi tion, sciencistoj donis aminoacidojn kun radioaktivaj karbatomoj al la besto. Tiuj radioaktivaj atomoj funkciis kiel indikilo por vidi kion ĝi faris per la molekuloj. Tiel ili eltrovis ke la gastropodo mem produktis ĥlorofilon kiam ĝi estis en luma medio, sed ne kiam ĝi estis en malluma medio. Por produkti ĥlorofilo, la gastropodo ne nur bezonas aminoacidojn. Ĝi bezonas ankaŭ la genetikajn informojn kiuj priskribas kiel oni kreas la molekulon. Ke oni trovis algan DNA kiu priskribas ekzakte tion en la genoj de la gastropodo indikas, ke la gastropodo kapablas liberigi partojn de la DNA de algo kaj meti ĝin en sian propran DNA. Aliaj bestoj kiel koraloj ja uzas la fotosintezon de aliaj organismoj por subteni sin, sed ne rompas la ĉelojn por tio, kio igas la interagon pli simbioza. Tio igas E. chlorotica la sola besto kiu mem kapablas praktiki fotosintezon.

Gastropodo 6.jpg

Reproduktado

Fine, gastropodoj havas interesajn metodojn de reproduktado. Ili ne havas seksojn same kiel homoj. Ne ekzistas distingo inter virlimako kaj limakino, pro tio ke ili ambaŭ produktas kaj spermon kaj ovĉelojn. Kiam du gastropodoj reproduktas sin, ili do samtempe transdonas spermon. Kelkaj specioj faras tion sufiĉe agreseme, ĉar ili pikas unu la alian per la seksorgano kaj foje eĉ intence perdas ĝin, por ke la alia ni foriru antaŭ la fino de la ago. Aliaj gastropodoj estas multe pli festemaj kaj liberigas hormonojn en la akvo. Samspecianoj estas logataj de tio kaj kreas longan vicon da bestoj kiuj samtempe reproduktas sin. La eksteraj du agas aŭ kiel viro, aŭ kiel virino, sed ĉiuj en la mezo agas kiel viro kaj virino samtempe.

Malgraŭ tio ke la grupo de gastropodoj estas tre malnova kaj simpla, ili havas kapablojn kiujn neniuj aliaj bestoj povas imiti. Ilia fleksebleco donas al ili la eblecon de defendi kaj nutri sin per novaj metodoj. Eble pro tio ili daŭre ekzistas, kvankam multe pli fortaj kaj kompleksaj organismoj formortis. Kompleksa besto havas kompleksajn bezonojn kaj multe suferas de etaj ŝanĝiĝoj de la medio, sed gastropodoj estas tiom flekseblaj, ke oni ne surpriziĝu se ili eltenos pli longe ol ni.

Advertisements

Unu penso pri “Ĉielarko sub la ondoj

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s