Enamiĝi kun molekuloj, intervjuo kun Bert Meijer

Prof.dr. Bert Meijer estas ĥemiisto, kiu laboras kaj instruas en la teĥnika universitato de Eindhoven. Liaj kontribuoj al la scienco de interalie supermolekulaj polimeroj kaj ĥemoluminesko estas grandaj kaj li havas jam multajn publikiĝojn sub lia nomo. Pro tio ke mi multe inspiriĝis kaj lernis de liaj lecionoj, mi decidis kontakti lin kaj demandi ĉu li pretus fari intervjuon por Scivolemo. Li entuziasme reagis kaj la intervjuo estis tre interesa.

Meijer 1.jpg
^ Bert Meijer, fotita de Elodie Burrillon

  • Ĉu vi estis bona lernanto?

Komence, mi estis bona lernanto. Mi studis dece kaj multe kaj faris tion, kion oni atendis de mi. Poste tamen, dum la vintro de la kvara jaro, mi ekhavis aliajn interesojn ol studi kaj miaj rezultoj rapide falis de naŭoj al sepoj kaj de okoj al sesoj*. Tio daŭris ĝis la dua jaro de mia studo. Mi estis adolesko dum tiu periodo kaj aĝis inter 15 kaj 18. Pro tio ke mi estis tre orde vartita, mi provis liberigi min kaj ankaŭ ke mi jam forlasis la domon kiam mi aĝis 17 ne helpis. Ĉio ŝanĝiĝis kiam mi renkontis mian estontan tezgvidanton, Hans Wijnberg. Li vere igis min enamiĝi kun molekuloj kaj ekde tiam, mi nur studis pli kaj pli diligente. Tiusence estas kiel glitkuri. Oni nur povas iĝi bona sciencisto se oni trejnadas sin ade kaj forte.

* Lernejaj rezultoj estas esprimataj per nombro inter unu kaj dek en Nederlando. Dek estas la plej alta rezulto.

  • En mezlernejoj ĥemio ne estas la plej populara fako. Kio inspiris vin al tamen elekti ĝin?

Por esti tute honesta, ĝi estis “negativa elekto”. Mi sciis ke mi volis fari ekzaktan studon, sed fiziko kaj matematiko ŝajnis tro abstraktaj al mi kaj biologio ne estis io por mi. Intertempe biologio tute ŝanĝiĝis kaj nuntempe mi taksas molekulan biologion ege interesa. Laŭ mia patrino mi rajtis elekti kiun ajn universitaton mi ŝatus, sed nur se tiu estus la universitato de Groningen. Cetere mi estas ankaŭ influebla de tiuj, kun kiuj mi laboras. Mi inspiriĝis freneze multe de Hans Wijnberg. Se li instruintus biologion, mi eble elektintus tion.

  • Dum via studo vi faris multajn fakojn kaj projektojn. Kiuj el tiuj signifis al vi plej kaj kial?

Mi faris plurajn projektojn, kiel la ligadon de ĥloramfenikolo kaj eritromicino. Ĥloramfenikolo estas medikamento kiu bedaŭrinde havas multajn kromefikojn. Unu el tiuj estas ke ĝi eniras la ostan melodon. Eritromicino ne faras tion, do ni esperis ke ligi ilin do kreus pli bonan medikamenton. Tio ne iris tro glate, sed mi lernis de la projekto ke oni ne nur zorgu ke oni mem ŝatu la projekton, sed ankaŭ ke aliaj ŝatu ĝin.

Meijer 2.png
^ La molekulo ĥloramfenikolo

Dum mia doktoriĝo mi studis ĥemolumineskon kaj sukcesis vendi kelkajn patentojn. Ni kreis tre sentemajn indikilojn por anstataŭigi radioaktivajn indikilojn. Per tiuj oni povis tre precize kaj sekure sekvi ĥemiaĵojn per mezuri la fotonojn kiujn ili elsendas. Por fari tion, ni faris diversajn amuzajn aferojn, kiel mezuri la lumon de lampiredoj. Ankaŭ mia unua vera publikigo aperis en Nature kaj temis pri bioluminesko. Ĝenerale tio estis la plej bona tempo de mia vivo, pro tio ke oni estas unuflanke studento, sed aliflanke estas taksata kiel kolego kaj ĉar oni povas labori al unu celo dum kvar jaroj.

  • Vi estas spertulo pri supermolekulaj polimeroj. Kion tio signifas kaj por kio ili utilas?

Supermolekulaj polimeroj estas polimeroj kies unuoj ne havas kovalentajn ligojn (ligo kie atomoj kunhavas elektronojn), sed dinamikajn ligojn (per intermolekulaj fortoj). Tiaj ligoj frekvente formiĝas kaj disiĝas, sed se ili ekzistas dum sufiĉe longaj intervaloj, ili agas pli kiel kutimaj ligoj, kio donas la kvalitojn de polimero al la molekuloj. Tiel oni povas krei materialojn kiuj havas kaj la avantaĝojn de polimeroj kaj tiujn de dinamikaj ligoj samtempe. Unu el la aplikoj estas memriparantaj materialoj. Pro tio ke la molekuloj estas kvazaŭ gluemaj, ili povas konektiĝi el si mem kiam la materialo ŝiriĝas. Alia apliko estas memkuracantaj organikaj materialoj. Oni povas konstrui sangotubetojn kaj korvalvojn el tiaj materialoj kiuj malrapide solviĝas en la korpo dum la propraj ĉeloj kreskas kontraŭ ili. Tiel oni povas kunlabori kun la korpo.

Ni ankaŭ fundamente esploras la meĥanismojn (la paŝoj laŭ kiuj molekuloj kreiĝas) por krei tiajn supermolekulajn polimerojn. Diri ke ili konektiĝas el si mem kompreneble estas vasta simpligo. Tiuj meĥanismoj estas interesaj, pro tio ke la korpo estas plena je supermolekulaj polimeroj kiel proteinoj. Unu el niaj celoj estas trovi analogiojn inter naturaj kaj artefaritajn polimerojn. Tiel oni povas lerni de la naturo.

Meijer 3.png

^ La grandskala strukturo de proteinoj estas regata de dinamikaj ligoj anstataŭ kovalentaj. (Oni ne povas vidi individuajn atomojn en ĉi tiaj diagramoj. La strukturoj kiujn oni vidas estas longaj ĉenoj da atomoj.)

  • Kio estas la atenditaj kaj neatenditaj malkovroj kiujn vi faris en via kampo?

Komence ni nur esploris el scienca scivolemo. Ni ne pensis ke oni vere povas krei materialojn el supermolekulaj polimeroj. Ke oni ja povas fari tion estis la unua surprizo. La dua estis ke la kampo iĝis multe pli larĝa ol mi pensis. Anstataŭ nur simplajn ĉenojn, oni povas krei ankaŭ tre strukturitajn tavolarojn el disketoj. Ni eltrovis ke tio fareblas per du meĥanismoj. Tiel ni povis krei sistemojn kiuj estis regataj de kinetiko aŭ termodinamiko. Kio iĝis evidenta estas ke krei supermolekulajn polimerojn multe pli similas al krei kutimajn polimerojn ol oni origine pensis.

  • Kiaj grandaj demandoj ankoraŭ ekzistas ene de via kampo?

Kiel vivo ekestis? Tio estas la plej grava demando de scienco. Oni povas demandi kiel antikvaj vivaĵoj iam aspektis, sed oni povas ankaŭ provi igi ujon da molekuloj aspekti kiel io, kio vivas. Eble tiu demando estas tiom komplika ke la ŝanco ke oni trovos respondon estas preskaŭ nulo, sed kontraŭ tio ekzistas la argumento ke post 150 jaroj da esploro oni povas krei ĉiun elpenseblan molekulon surtere. Kial oni do ne povus krei ion, kio iomete similas al vivo post 50 aŭ 100 jaroj? Tio estus mirinda, sed io tia nur povas okazi se tre multe da molekulaj sciencistoj eklaboras pri tio kaj tio ne okazas el si mem. Eniri tiun novan terenon de esploro estas nova S-kurbo. La scienca esploro de nun estas S-kurbo, pro tio ke ĝi komencas malrapida kaj akcelas, ĝis la plejparto de la kampo estas esplorita. Novaj perspektivoj kaj ideoj povas esti la ponto al nova kurbo, sed tiu transiro ĉiam iras ĥaose. Homoj trovas aferojn kiuj ne taŭgas kun onia kompreno kaj la bezonoj kaj deziroj de homoj ne ĉiam estas klaraj.

  • Kial specife viaj esploroj gravas?

Mi ne dirus ke specife mia kontribuo estas tiom grava. Ĝi estas nur eta parto de la antaŭeniro. Necesas centoj da miloj da esplorgrupoj por plene ellabori tiun antaŭeniron. Nun ili ankoraŭ multe sendepende laboras, sed espereble estontece ili iĝos unu granda unuo.

  • Kiajn konsilojn aŭ avertojn vi havas por junaj homoj kiuj pripensas labori en la scienca mondo?

Ĝi estas la plej bela laboro kiun oni povas havi, sed nur se ĝi estas onia ŝatokupo. Se tio ĝi ne estas, ne indas komenci. Ĝi fakte ne estas laboro, sed pasio. Oni pensas pri ĝi ĝis oni endormiĝas kaj ekde kiam oni vekiĝas. Ĝi estas ankaŭ peza tasko kun multe da kontraŭbatoj: tri paŝojn antaŭen kaj du retroen. Oni estu sufiĉe forta por tio. Ne ekzistas fari sciencon duone. Oni faras ĝin aŭ ne faras ĝin. Ĝi estas kiel altnivela sporto por kiu oni bezonas la plej bonajn aparatojn, la plej bonajn kunulojn, multe da bonŝanco kaj la ĝustan temon je la ĝusta momento. Se oni sukcesas je tio tamen, ĝi estas grandioza. Cetere estas bela ĉiam labori kun junaj homoj kiuj lernas de oni kaj de kiuj oni mem lernas. Tio igas ĉi tion la plej bela laboro de la mondo.

 

 

Por lerni pli pri Bert Meijer, indas spekti la filmeton pri li sur la kanalo de la universitato. La filmeto estas en la Angla kun Anglaj subtekstoj.

https://www.youtube.com/watch?v=HM4PEGjnA_0

Advertisements

Unu penso pri “Enamiĝi kun molekuloj, intervjuo kun Bert Meijer

  1. Intervjuo estis bonega ideo! La intervjuo ja estas interesa, Bert Meijer ŝajnas mojasa, kaj la demandoj bone progresis kaj iĝis pli kaj pli diskuteblaj. Bedaŭrinde, la demando pri la signifo de la esploro de BM ne estis respondita. Ideale vi demandis ĝin denove (uzante aliajn vortojn).

    Mi ankaŭ volas diri, ke idealo kiel “Oni pensas pri ĝi[scienco] ĝis oni endormiĝas kaj ekde kiam oni vekiĝas” estas komplika. En mia esplorgrupego ni regule diskutas kiel tiaj idealoj kontribuas al streso. Ni ne havas tiun idealon.

    Liked by 1 persono

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s