La Vadmaro sub premo

La Vadmaro estas granda naturregiono, kiu troviĝas inter la Norda Maro kaj la landoj Nederlando, Germanio kaj Danio. Pro la tajdoj, la maro preskaŭ tute malpleniĝas dufoje tage, kio kaŭzas unikajn kondiĉojn. Kiel konsekvenco, la organismoj kiuj vivas en la regiono adaptis sin al la vivo inter du mondoj, kio kaŭzis ke la Vadmaro estas unu el la plej diversaj kaj vivaj ekosistemoj en siaj ĉirkaŭaĵoj. Same kiel multaj aliaj ekosistemoj, la Vadmaro estas minacata de homa agado. Fiŝkaptado kaj plialtiĝo de la akvonivelo detruas la ekosistemon neripareble kaj oni jam vidas grandajn diferencojn inter la nuna situacio kaj la arĥivoj. La Vadmaro estas, kun ĉirkaŭ 10 000 kvadratkilometroj, la plej granda tajda regiono sur la Tero kaj ĝi estu prizorgata kun respekto.

Kio estas ekosistemo?

Ĉie surtere oni trovas vivaĵojn, sed kiujn organismojn oni trovas multe dependas de la loko. En profunda oceano oni trovas malsamajn organismojn ol en la ĝangalo aŭ la dezerto. La organismoj en dezerto ne estas samaj kiel la plantoj en la ĝardeno, aŭ la ŝimo en la banĉambro. La organismoj, kiuj povas loĝi ie estas malsamaj, pro tio ke malsamaj medioj subtenas malsamajn ekosistemojn. Plej simple, ekosistemo do estas la medio kun ĉiuj organismoj, kiuj vivas en ĝi. Ne gravas ĉu temas pri bestoj, plantoj, bakterioj aŭ ŝimoj. En ekosistemo, neniu specio estas izolita. Ĉiuj organismoj kunlaboras aŭ batalas kaj tiel kaŭzas ekvilibron. Estas grave ke oni provu kompreni la ekosistemojn ĉirkaŭ si, ĉar ili donas multajn avantaĝojn al homoj. Multaj homoj rekte aŭ nerekte dependas de la naturo. Homoj ĉasas kaj fiŝkaptas por manĝo, hakas arbojn por ligno, enspiras oksigenon produktita de plantoj aŭ amuziĝas per promeni en la naturo. Uzi la servojn de la naturo al sia avantaĝo ne bezonas esti problemo, sed oni faru ĉion por preventi ke oni damaĝas la ekosistemon, ĉar ĉiuj organismoj dependas de ĝi. Gravas do ke oni bone studu la ekosistemojn por havi bonan kunlaboron.

 

 

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

Kiu manĝas kiun?

Tre gravaj iloj por priskribi ekosistemojn estas manĝoretoj. Por tiu koncepto, la demando ”Kiu manĝas kiun?” estas centra. Por krei manĝoreton, oni prenu ĉiujn speciojn kiuj loĝas en ekosistemo kaj desegnu liniojn inter predoj kaj predantoj. En la plej simplaj kazoj la rezulto estas simpla ĉeno, sed en praktiko, la sistemo estas preskaŭ ĉiam pli kompleksa. Manĝoreto komenciĝas per la plej bazaj organismoj, kiel plantoj. Ili akiras sian propran energion, plej ofte pere de la Suno. Post tio venas la bestoj kiuj manĝas tiujn plantojn kaj poste la bestoj kiuj manĝas ilin. Ofte okazas ke pluraj organismoj estas manĝataj de la sama organismo, aŭ ke unu organismo estas en pluraj niveloj samtempe. En la Vadmaro, algoj estas la bazo de la manĝoreto. Kiam la Suno brilas kaj la maro malpleniĝas pro malalta tajdo, oni povas vidi maldikan, brunan tavolon sur la koto. Tiu tavolo konsistas el mikroskopaj plantoj: algoj. Diversaj helikoj vivas de tiuj algoj kaj kiam la maro revenas, mituloj povas filtri ilin el la akvo. La helikoj estas manĝataj de marbirdoj kaj kelkaj marbirdoj eĉ kapablas malfermi la ŝelojn de mituloj. Ankaŭ platfiŝoj povas manĝi ŝelbestojn, sed ili atendas ĝis la ŝeloj malfermiĝas. Fiŝoj estas ĉasataj de fokoj kaj ĉiuj bestoj kiuj mortas pro aliaj kialoj estas manĝataj de kraboj kaj bakterioj. Laste, la ekskrementoj de tiuj bakterioj estas denove uzataj de la algoj, kio fermas la cirklon. Studi kiel la malsamaj specioj interagas iĝas eĉ pli interesa kiam oni enkalkulas ke la rolo de organismo ŝanĝiĝas dum ĝia vivo. Kiam moruoj naskiĝas, ili estas parto de la planktono (organismoj kiuj ne naĝas, sed kuniras kun la fluo). Tiam ili estas manĝataj de planktonmanĝantoj kiel haringoj. Se la moruo travivas tamen kaj iĝas plenkreska, ĝi ekmanĝas haringojn. La ekosistemo ŝanĝiĝas ankaŭ dum la jaro. Multaj birdoj nur ĉeestas dum specifaj periodoj. Multaj el ili loĝas en la nordo dum la somero kaj flugas al Afriko dum la vintro, sed dum iom da tempo vivas en la Vadmaro. Fokoj dume, ofte ĉasas en la Norda Maro, sed ĉiam reiras al la Vadmaro por trankvilumi aŭ reprodukti sin. La manĝoreto de la Vadmaro do estas tre kompleksa kaj ju pli kompleksa io estas, des pli vundebla ĝi iĝas.

Vadmaro 5

^ Simpligita manĝoreto de la Vadmaro (de Ecomare)

Kiuj estas la riskoj?

Estas klare kiom specioj interdependas. Oni povas vidi la fluon de energio tra ekosistemo kiel piramidon. La plej subaj organismoj estas la larĝa bazo. Ili produktas la energion. Poste kiam ili estas manĝataj, la energio trafluas al la sekva tavolo, sed pro tio ke organismoj ankaŭ elspezas energion, la sekva tavolo estas malpli larĝa. Tio signifas ke neniu ekosistemo povas havi pli da predantoj ol predoj laŭ maso. Tiu piramido estas en balanco kaj oni estu zorgema por ne rompi la ekvilibron. Ĉi-momente la subaj tavoloj kun algoj kaj mituloj fartas relative bone, sed ne la fiŝoj. Multaj fiŝoj en la Vadmaro estas popularaj kiel manĝaĵoj kaj estas kaptataj de lokaj fiŝkaptistoj. Tio signifas ke pli altaj ĉasantoj havos malpli da manĝo kaj malpli el ili povos travivi. Kompreneble ĉasado ankaŭ influas la specion mem. Pluraj specioj de balenoj vizitis la regionon antaŭe, sed pro ĉasado ili formortis. Laste, la malekvilibro ankaŭ influas la subajn organismojn. Tio sonas kontraŭlogika, sed kiam la predantoj malaperas, aliaj specioj povas senprobleme reprodukti sin, ĝis la populacio iĝas tro granda por la ekosistemo. Predantoj do estas necesaj por konservi tiun ekvilibron.

Vadmaro 6.jpg

^ Ekzemplo de manĝopiramido por arbara ekosistemo

La ekvilibro ne estas minacata nur de fiŝkaptado. Same kiel vojoj kaj urboj povas damaĝi arbarojn, grandaj projektoj povas damaĝi la maran ekosistemon. Origine, la Vadmaro subtenis 150 kvadratkilometrojn da zostero, planto kiu aspektas kiel graso. Hodiaŭ nur 5 kvadratkilometroj restas, specife en la Danaj kaj Germanaj partoj de la Vadmaro. La malapero de la planto estis parte kaŭzita de malsano, sed ankaŭ homoj estas grandparte respondecaj. La malapero kongruas kun la konstruo de la Fermdigo (afsluitdijk), kiu disigas la Vadmaron kaj la IJsselmeer. Kiam ĝi estis konstruata en la tridekaj jaroj, multe da koto estis liberigita, kio igis la akvon malpli travidebla. Tiel la zostero ricevis malpli da lumo por kreski. Por la ekosistemo, la malapero de zostero estis katastrofo, ĉar ĝi havis gravan rolon kiel nutraĵo kaj ”biokonstruanto”. Tiuj estas organismoj kiuj konstruas medion ĉirkaŭ si, kiun aliaj organismoj povas uzi. Unue, la planto kaptas koton kaj plialtigas la profundon. Tio igas la ekosistemon malpli sentema al plialtiĝo de la marnivelo. Due, ĝi estas pli bona je kapti kaj konservi CO2 ol ĝangalaj plantoj kaj laste, ĝi estas tre taŭga kaŝloko por junaj fiŝoj. Tio specife gravas en la Vadmaro, pro tio ke multaj bestoj specife iras tien por la reproduktado. Ankaŭ aliaj homoj agadoj povas esti tre damaĝaj al la ekosistemo. Delfenoj iĝis multe pli maloftaj en la Vadmaro post kiam homoj forĵetis toksaĵojn en riverojn kaj borado por gaso povas igi la grundon malaltiĝi. Teorie la plidikiĝo de la kottavolo devus kompensi la malaltiĝon de la grundo, sed oni ne povas tute certi pri tio. Por la videbla estonteco tamen, la borado ĉesos.

Vadmaro 7.jpg

^ La Fermdigo

La Vadmaro estas unu el la plej interesaj naturregionoj de Eŭropo, sed ĝia ekosistemo estas multe tro granda kaj kompleksa por rapide priskribi. Se oni vere volas ĝui ĝin, oni iru al la insuloj por marŝi sur la profundo kun gvidanto kaj serĉi la malsamajn bestojn kaj plantojn. Malbonŝance tamen, la Vadmaro estas en danĝero. Ĝi frontas kontraŭ minacoj, kontraŭ kiuj ankaŭ multaj aliaj ekosistemoj frontas. Gravas do ke oni daŭre esploru la regionon kaj ekosistemon kaj adaptu la regulojn por kiel eble plej bone konservi ĝin. Nur tiel la venontaj generacioj povos ĝui ĝin kaj lerni de ĝi.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s