Mia unua KAEST!

Ĉi-monate en Modra, Slovakio, okazis KAEST 2018 (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko). Ankaŭ mi havis la ŝancon por iri kaj, kvankam mi havis neniun ideon pri tio,  kion mi devis atendi, mi multe ĝuis la okazaĵon. KAEST estas scienca renkontiĝo, sed ĉiu kiu interesiĝas estas bonvena. Tio rezultis je tre diversa, interesa grupo da partoprenantoj kun diversaj loĝlandoj, aĝoj, genroj kaj studfakoj.

La kongreso okazis dum kvar tagoj, kiuj plenis je interesaj programeroj. Bedaŭrinde, mi ne povis ĉeesti dum la interkona vespero kiu okazis la unuan tagon, pro tio ke mi nur malfrue alvenis en la kongresejo. Ankoraŭ estis amuzaj Esperantistoj kun kiuj mi povis babili ĝis la fino de la nokto tamen, do la unua tago certe ne estis malŝparita.

La dua tago vere estis prelega tago por mi. Ĉi-kongrese, mi mem ne preparis programeron, sed tio nur signifis ke mi povis investi pli da tempo por rigardi la prelegojn de aliaj Esperantistoj. La unua kiun mi rigardis estis prezentata de Marek Blahuš. Li parolis pri kiel oni dum la plejparto de homa historio nur povis lerni pri sia deveno per demandi pri ĝi al parencoj, aŭ serĉi ekzemple naskiĝdokumentoj. Tio multe ŝanĝiĝis dum la lastaj jaroj, pro tio ke la analizado de genoj por serĉi parencojn draste plifaciliĝis kaj nun eĉ estas ofertata kiel komerca servo. Li parolis pri kiel oni povas sekvi la patrinan linion per mitoĥondria DNA kaj la patran per la Y-ĥromosomo. Aldone, li prezentis diversajn entreprenojn, iliajn servojn kaj avantaĝojn, sed ankaŭ montris la kritikindajn flankojn.

Post la tagmanĝo, mi vizitis la prelegon de Orlando Raola. Li parolis pri la perioda tabelo, kio estis al mi, kiel studento de ĥemia teĥnologio, specife alloga. Kompreneble sciencistoj bezonas interkonsenti pri la vortoj, kiujn ili uzas, por efektive komuniki. En la fako de ĥemio ekzistas internaciaj normoj por tio, kiuj antaŭe aperis en la Angla kaj Franca kaj nuntempe nur en la Angla. D-ro Raola jam kontaktis la organizon, kiu kreas la normojn por traduki ilin, sed tiu nur aŭskultas landajn sekciojn, kiujn Esperantujo ne havas. Li ankaŭ venis kun rakontoj pri aliaj, malpli oficialaj normoj, kiujn li trovis. Ekzemple, unu fonto donis la saman nomon al du malsamaj elementoj! La kerno de la prelego estas ke normoj estas gravaj kaj ke ili estu elpensataj de fakuloj.

Kompreneble, oni ne nur aŭskultu la tutan tagon. Oni ankaŭ faru ion amuzan. Feliĉe, mi povis partopreni je la rolludo ”Tiel la viv’ ”, kiun prezentis Charlotte Scherping Larsson kaj Sasha Murr. Ĝi estas parto de la FEJ projekto por egaleco en Esperantujo. En la ludo oni devis senti empation al sia karaktero, kiu estis en unu aŭ pluraj specifaj sociaj grupoj. Depende de tiuj grupoj, oni ricevas specifan kvanton da mono, ”bonusoj” kaj bonfarton je la komenco de la ludo kaj devas fari vivelektojn. La elektoj kaj la sociaj grupoj influas kiom facila la ludo estas kaj je la fino oni ricevas poentojn por vidi kiom bone oni ludis. Kompreneble la leciono estas kiom tiaj faktoroj povas influi onian vivon. Ĉi tiu rondo estis nur eskperimenta, do oni poste multe plibonigis la ludon. La rezulto estos prezentata dum JES en decembro.

Laste mi ĉeestis prelegon de Václav Zouzalík pri aŭtoraj rajtoj. Ĉi tiu temo logis min, pro tio ke mi estis faranta kurson pri patentoj kaj aliaj intelektaj propraĵoj en la universitato kaj scivolis pri kiel li rigardas la temon. Li detale priparolis la historion de aŭtoraj rajtoj kun multaj interesaj ekzemploj kaj montris la hodiaŭajn situacion kaj tendencojn, rigardante interalie novajn kampojn kiel informadikon.

Vespere okazis vingustumado, kvankam mi nur trinkis vinberan sukon. Post tio, mi estis invitita por aperi en la podkasto kern.punkto kune kun Carlos Pesquera Alonso. Ni parolis pri paradigmoj en scienco kaj havis interesajn kontribuojn de la spektantaro. Bedaŭrinde la podkasto rapide finiĝis, ĉar mi ŝatis la temon kaj povus pluparoli ankoraŭ multajn horojn. La bona afero estis ke la nokto komenciĝis, kiu estis longa kaj plena je poŝbilardo, babilado kaj iomete da dormado.

La sekvan tagon mi volis ĉeesti aliajn prelegojn, kiel tiuj pri paleontologio aŭ matematiko, sed mi bedaŭrinde ne povis, pro tio ke mi devis labori por la FEJ-projekton, aŭ simple ĉar mi multe tro longe amuziĝis dum la nokto kaj apenaŭ kapablis resti veka. La laboro estis fruktodona tamen, do la tago ne estis malŝparita. Aliaj grava afero, kiu okazis, estas la komuna foto, kiun mi algluis ĉi-sube. Antaŭ la vespermanĝo, mi iris promeni kune kun kelkaj amikoj novaj kaj malnovaj en la ĉirkaŭaĵoj de la kongresejo, kiuj estis surprize belaj. La pejzaĝo estis iom monta, sed ne tiom ke ĝi ĝenis la promenadon. Ni preterpasis ankaŭ multe da vinberujojn kaj ĉarmajn lignajn domojn. Eble la plej grava afero kiun ni preterpasis tamen, estis ŝildo en la Slovaka, kiu laŭ nia kompreno indikis picejon. Anstataŭ manĝi en la kongresa manĝejo, mi do iris tien kun amiko kaj poste ankaŭ du aliaj Esperantistoj hazarde venis.

KAEST 1.jpg

Ĝuinte la lastan nokton kiel eble plej intense, mi devis iri al la dormĉambro, ĉar la tagon poste mi devis vojaĝi hejmen. La lastan tagon mi nur havis tempon por iri al unu prelego, tiu de Hans Michael Maitzen pri astronomio. Li prelegas pri la plej rapida moviĝo de stelo, kiun oni ĝis nun mezuris. Tio estis bona fino por ĝuinda kongreso kaj kvankam parto de mi volis resti, mi devis hasti por ne maltrafi la aviadilon.

Mi ŝatus danki la organisantojn de KAEST kaj ĉiuj kiuj kontribuis al ĝi per prelego aŭ alimaniere.

3 pensoj pri “Mia unua KAEST!

  1. Mi komencis legi viajn artikolojn nur antaŭe kelkaj tagoj, kaj mi sopiras, ke mi komencis pli frue! Vi skribis tre bone, kaj la artikoloj ĉiam estas tre interesa. Mi volas danki vin pro via verko kaj klopodo! Viaj artikoloj plibonigis mian esperantan vortprovizon, kaj ili krome informis min pri multaj interesaj faktoj, aferoj, kaj la historio de scienco.

    Mi tre antaŭĝojas viajn novajn artikolojn!

    Liked by 1 persono

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s