Malgraŭ tio, ke la jaro estas ankoraŭ juna, ĝi jam tute plenas je novaĵoj el la kosmoj. Oni vizitis novajn mondojn por la unua fojo, reiris al la Luno kaj atingis arojn da “unuoj”.
Nova objekto vizitita de New Horizons
Forlasinte Plutonon kaj siaj lunoj, la New Horizons sondilo vizitis la plej distancan objekton ĝis nun. En la regiono de la sunsistemo kie Plutono troviĝas, la granda plejparto de objektoj estas tiom malgrandaj kaj distancaj, ke oni povas tre altkvalitajn teleskopojn por vidi ilin kaj kalkuli kiel ili moviĝas. Pro tio, oni ankoraŭ ne sciis kien oni sendu la sondilon post ties vizito al Plutono ĝis jaroj post la lanĉo. Sciencistoj devis atendi ĝis la misio jam estis okazanta por serĉi la objekton kaj la surteraj teleskopoj, kiujn ili unue uzis, ne sukcesis trovi taŭgan objekton. Nur kiam la teamo ricevis permeson por uzi la Hubble spacteleskopon, kiu ne estas ĝenata de la atmosfero kaj donas multe pli klarajn bildojn, oni sukcesis trovi tri kandidatojn. Ĉi tio jam estis granda sukceso, pro tio ke la direkto en kiun New Horizons flugas, estas tute plena je brilaj steloj, kiuj igas la malhelan objekton apenaŭ videbla.

La objekto, kiun oni finfine elektis, ricevis la karesnomon Ultima Thule kaj estas tre speciala. Unue, ĝi estas la plej distanca objekto en la sunsistemo, kiun oni vizitis ĝis nun. Tio signifas ke ĝi tre bone montras kiel la sunsistemo aspektis antaŭ longa tempo, pro tio ke ĝi ne estis tiom influata de la planedoj aŭ la Suno. Due, ĝi havas tre specialan formon. Kiam oni tre precize mezuras la tempon kaj onian pozicion dum malhelaj objektoj kovras la stelojn en la fono, oni povas lerni multe pri ĝi, specife pri la formo de la objekto kaj ĉu ĝi rotacias. Tiel, oni eltrovis ke la objekto ne estas sfero kiel Plutono, aŭ tute neregula formo kiel multaj kometoj aŭ asteroidoj, sed formo kiu konsistas el du tre rondaj sferoj. Unue oni ne certis pri ĉu la du sferoj estis konektitaj, aŭ ĉu ili estis en orbito unu ĉirkaŭ la alia kiel Plutono kaj sia plej granda luno Ĥarono (Plutono kaj Ĥarono estas preskaŭ same grandaj, kio kaŭzas ke ili ĉirkaŭiras la saman punkton, anstataŭ ke unu ĉirkaŭiras la alian). Kiam New Horizons alproksimiĝis, ĝi pliklarigis la misteron per foto de sia propra teleskopo. Tiu foto montris la formon de la objekto, kiu definitive konsistas el du konektitaj sferoj, kaj la koloron, sed la plej grava celo estis kontroli ĉu la objekto havas nekonatajn lunojn aŭ ringojn. Feliĉe por la misia teamo, ĝi trovis nenion, ĉar kvankam lunoj sonas interesaj, oni ne volis riski trafi unu el la lunoj kaj perdi ĉiujn datumojn, do tiukaze la sondilo devus ŝanĝi sian orbiton kaj ne povus observi la objekton de tiom proksime. Aldone, la fotoj kiujn New Horizons jam sendis montris la grandecon de la objekto, kiu longas ĉirkaŭ 31km kaj la koloron. Kompreneble Suno estas tiom longe for, ke la objekto estas preskaŭ tute malhela, sed kiam oni pliheligas la bildon, la rezulto estas bruneca koloro. Aldone, la sondilo mezuris ke la ”kolo” de la objekto, kie la du sferoj konektiĝas, reflektas pli da lumo ol la resto de la objekto. Tio verŝajne estas la rezulto de polvo, kiu kolektiĝas tie pro la gravito de la objekto.

La alproksimiĝo estis sukcesplena kaj New Horizons jam sendis konfirmon de sia bonfarto al la Tero. Kvankam ĝi ne havas celon nun kaj tre verŝajne ne havas sufiĉe da energio por atingi alian objekton, ĝia misio ankoraŭ ne finiĝis. Pro ĝia distanco kaj limigita teĥnologio, la transsendo de ĝiaj bildoj kaj mezuroj al la Tero okazas tre malrapide kaj eĉ kiam la transsendo finiĝis, sciencistoj surtere ankoraŭ povos uzi la datumojn dum jaroj. La fino de la sondilo mem estas multe trista tamen, ĉar ĝi vojaĝos pli kaj pli for de la Tero ĝis kiam ĝia energifonto elĉerpiĝis. Tiam ĝi silente pluvojaĝos kaj forlasos la sunsistemon.
Orbito ĉirkaŭ la plej eta objekto ĝis nun
La sondilo OSIRIS-REx jam dum iom da tempo observis la asteroidon ”101955 Bennu” de distanco, sed nun ĝi finfine estas en orbito ĉirkaŭ la objekto. Bennu estas terrenkonta asteroido, kio signifas ke ĝia orbito proksimas al tiu de la Tero. Unu fojon en ĉirkaŭ 6 jaroj, Bennu estas plej proksima al la Tero. Tio ne estas kialo por ekpaniki tamen. La sunsistemo estas tiom granda ke ”proksima” ankoraŭ estas plurajn fojojn pli longe for ol la Luno. Laŭ NASA, la organizo kiu sendis OSIRIS-REx, la probableco ke Bennu trafos la Teron antaŭ la fino de la 22a jarcento estas nur 1/2700.
Bennu estas tre eta objekto. Ĝia diametro estas nur 500m tra la ekvatoro. Aldone, ĝi estas freneze maldensa kompare al la Tero. Averaĝe, unucentimetra kubo da Bennu-materialo pezus 1,26g, dum unucentimetra kubo da Tero-materialo pezas 5,51g. La rezulto de tio estas ke Bennu ne sufiĉe pezas por havi fortan graviton. Sur ĝia surfaco, la gravito tiom etas, ke objektoj falas preskaŭ 200 000 fojojn malpli rapide ol surtere. Por OSIRIS-REx, tio estas granda defio. Ĝi devis multe malrapidiĝi, pro tio ke la gravito ne sufiĉe fortas por teni objektojn, kiuj pli rapidas ol 0,7km/h.

Kiam la sondilo alvenis, ĝi ne povis tuj eniri en orbiton. Oni ankoraŭ ne sciis ekzakte kiom peza Bennu estas, do la sondilo unue flugis tien kaj reen, por mezuri kiom forta la gravito estis. Pere de tiuj datumoj, oni kalkulis kiom ĝi devus malrapidiĝi por taŭga orbito. Feliĉe, ĉio iris bone kaj OSIRIS-REx nun troviĝas en orbito ĉirkaŭ Bennu, en kiu ĝi rondiras je rapido de ĉirkaŭ 6cm/s. Tre malrapide do!
OSIRIS-REx kunportis diversajn interesajn mezurinstrumentojn kaj fotas la surfacon. Tiel oni jam lernis multe pri la strukturo de Bennu. Verŝajne, ĝi komenciĝis kiel parto de pli granda asteroido, kiu disfalis. Poste la gravita influo de la planedoj tiris ĝin pli kaj pli proksima al la Suno, ĝis ĝi atingis la orbiton, en kiu ĝi nun troviĝas. La materialo de la asteroido estas strukture tre malforta, pro tio ke la gravito ne sukcesas kunpremi ĉion. Ĝia konsisto similas al tiuj de meteorŝtonoj, kiuj enhavas organikajn molekulojn, do ne estus surprizo ankaŭ trovi ilin en Bennu. Aldone, oni trovis argilojn, kiuj nur povus kreiĝi sub la influo de akvo. Verŝajne tiuj estas hereditaj de la pli granda asteroido, de kiu Bennu estis parto. La surfaco estas kovrita je etaj ŝtonoj kaj la ekvatoro estas pli larĝa ol la resto de la asteroido. Rimarkinda estas unu granda ŝtono de 10-20 metroj, kiu multe pli grandas ol la aliaj.
Ĉinio vizitas la malantaŭan flankon de la Luno
En la 20a jarcento, 12 marŝis sur la Luno por la Usona Apollo-projekto. Ankaŭ la Soviet-Unio sukcesis vojaĝi al la luno kaj eĉ kunporti materialon de la Luno, sed nur per robotaj misioj. Malgraŭ pluraj sukcesaj vojaĝoj al la Luno pasintece, neniu lando kapablas sendi homon al la Luno hodiaŭ. La unua sukcesplena surluniĝo post la Apollo-epoko estis parto de la Ĉina Chang’e- aŭ CLEP-projekto. En 2013, ili surlunigis la Chang’e 3, kiu kunportis la robotan lunaŭton Yutu. La Chang’e 4 (kaj Yutu 2), kiu estis origine farita por anstataŭi Chang’e 3 se ĝi malsukcesus, ricevis eĉ pli defian mision. Ĝi iĝis la unua misio, kiu sukcesplene surluniĝis sur la malantaŭa flanko de la Luno.
La malantaŭa flanko de la Luno ne estas malhela. Tio, kion oni celas kiam oni parolas pri la malhela flanko de la Luno estas ke la Luno ĉiam montras la saman flankon al la Tero, kio signifas ke unu flanko estas nevidebla surtere. La malantaŭa flanko de la Luno do certe ricevas sunlumon, same kiel la antaŭa flanko. Tio kio ja kaŭzas problemojn, estas ke oni ne povas rekte kontakti Chang’e 4. Pro tio ke la Tero ĉiam estas super la alia flanko de la Luno, la Luno blokas ĉiujn signalojn. Por solvi tiun problemon, oni sendis sateliton al specifa punkto super la Luno, kie la gravito de la Luno kaj la Tero tiel interagas, ke ĝia rondiro daŭras same longe kiel tiu de la Luno. Tiel ĝi ĉiam estas super Chang’e 4 kaj povas transdoni la informojn.

La kratero en kiu Chang’e 4, Von Kármán, troviĝas proksime al la suda poluso kaj havas diametron ĉirkaŭ 180m. Ĝia surfaco estas tre plata, pro tio ke ĝi iam estis plena je lafo. Oni atendas ke la materialo tie estas malsama ol tie, kie oni antaŭe analizis ĝin. Eble la plej surpriza eksperimento tamen, estas la eta plantodomo, kiun la sondilo kunportis. Per tio, ĝi celas esplori kiel interalie terpomoj kreskas sur la Luno.

Mi lastatempe trovis cxi tiun blogon kaj tuj amas gxin ! Esperas ke cxi tiu blogo gxisdatigxados.
ŜatiŜati