Mi vizitis la naturhistorian muzeon

Antaŭ iom pli ol semajno mi translokiĝis al Stokholmo. Kompreneble mi estas ĉi tie por studado, sed la urbo ofertas multe pli ol nur universitaton. Akirinte abonon por la publika transportreton, mi do tuj volis esplori la urbon kaj kio estus pli bona maniero por fari tion ol per rigardi fosiliojn?

La “Naturhistoriska riksmuseet” de Stokholmo troviĝas tuj apud mia universitato, do mi jam konis la metroan stacidomon, sed malgraŭ tio, mi volis resti dum momento por rigardi la ornamaĵojn, por kiuj mi ne havas tempon kiam mi iras al la universitato. La universitata metrostacio estas ornamata per multaj citaĵoj kaj bildoj de interalie Karolo Lineo, kiu multe kontribuis al biologio, ekzemple per enkonduki la sistemon por nomi biologiajn speciojn, kiujn sciencistoj ankoraŭ uzas hodiaŭ. Estas mojose vidi kiel scienco kaj arto povas kunfandiĝi tiumaniere.

Post mallonga promeno mi alvenis. La muzeo estas senkosta por ĉiuj, do mi povis tuj pluiri sen aĉeti bileton. Tio sentis iom nenatura al mi unue, sed mi ĝojas pri tio ke mi povas spontanee reveni kiam ajn mi volas sen zorgi pri la kostoj.
La unua salono, kiun mi vizitis, temis pri la disvolviĝo de la vivo surtere. Kiel longtempaj sekvantoj de Scivolemo sendube rimarkis, abiogenezo kaj evoluo estas inter miaj plej ŝatataj temoj, do mi sentis min kiel infano en dolĉaĵvendejo. Post malgranda koridoro kun informoj pri la ekesto de la Tero, oni atingis la unuajn organismojn. Mi vidis stromatoliton, la restaĵo de ekosistemo el mikroorganismoj, kiuj dum generacioj vivis kaj mortis kaj formis tavolojn da roko, la plej aĝaj fosilioj. Tuj poste venis la bestoj kaj mi fieras pri tio ke la muzeo fakte montris Ediakara-faŭnon anstataŭ tuj iri al la Kambrio. Kredu min, mi amas la Kambrion, sed ĝi ne estis la komenco de la vivo surtere. Laŭ la moderna scienca kompreno, kompleksaj bestoj ekaperis dum la Ediakario, tuj antaŭ la Kambrio, kaj aspektis eĉ pli eksterteraj ol ĉio, kio vivas hodiaŭ.

En la granda salono troviĝis artefaritaj ”ekosistemoj”, montrante la malsamaj periodoj de la paleozoiko kun plantoj kaj bestoj el plasto por vidi kiel la bestoj aspektis. Ankaŭ estis fosilioj kaj elektronikaj informŝildoj por kompari. La ekosistemoj bele montris kiel ekosistemoj ŝanĝiĝis dum la tempo kaj kio restis konstanta. Mi ŝatis ĉiujn el ili, sed kelkaj detaloj estas ke ili montris Anomalocaris en la Kambrio, kiu estas vere alta sur mia listo de plej ŝatataj fosiliaj bestoj, ke ili parolis pri la transiro de fiŝoj al tetrapodoj kiel grada, nerekta procezo, ke ili montris gigantajn artropodojn apud vertebrulon kaj ke ili montris ankaŭ iomete ke plantoj havas evoluan historion, ekzemple per fosilioj el la Karbonio.

Mi ĝenerale tre kontentas pri tio ke la muzeo ne nur montras la malsamajn bestojn, sed ankaŭ provas instrui pri la meĥanismoj de evoluo. Estis amuza video pri kiom malrapide, fuŝe kaj malefike evoluo fakte okazas kaj estis ĉarma kolekto de skulpturoj de grupoj de eksterteruloj, kiuj montris malsamajn konceptojn el la teorio de evoluo. En la bildo videblas ekzemplo, kiu parolas pri kiel natura selektado povas krei adaptojn kontraŭ malvarmo kaj ke tio okazas sen konscie strebi al tio.

La alia duono de la salono estis por la Mezozoiko. Oni ofte nomas tiun eraon la ”tempo de dinosaŭroj”, sed ĝi kompreneble plenis je multaj bestoj. Estis la klasikaj tiranosaŭro kaj triceratopo kaj la birdoj Archeopteryx kaj la mojosa Hesperornis, sed ankaŭ nedinosaŭroj kiel flugsaŭroj, amonitoj kaj pleziosaŭro. Mi specife ŝatis la Hesperornis, kiu montris ke multaj birdoj fakte havis dentaron kaj ke la hodiaŭaj birdoj estas iom “strangaj” tiusence kaj ankaŭ la anatomio de ĝiaj kruroj estis tre interesa. La solaj kritikpunktoj, kiujn mi havas estas unue ke mi ŝatus vidi pli da plantoj, pro tio ke floroj kaj herboj disvastiĝis en la mezozoiko, kio tute transformis la ekosistemojn sur la tero kaj due ke la kolo de la pleziosaŭro estis tiom fleksebla kiel serpento, kio laŭ mia scio estas sufiĉe malnovstila reprezento de la besto, sed mi ne estas paleontologo, do mi povas erari.

Post la Mezozoiko venis salono pri la evolua vojo de homoj. Malkiel multaj aliaj uloj, mi persone ne tiom interesiĝas pri homa evoluo (pro tio ke mi ŝatas bestojn, kiuj agas kaj aspektas kiel eble malplej kiel tiuj, kiujn mi vidas ĉirkaŭ mi) sed mi tamen ŝatis la salonon. Estis sufiĉe interese vidi la gradan disvolviĝon de primataj skeletoj kaj mi specife ŝatis vidi grupon de primataj skeletoj, kiuj pendis kaj grimpis en arbo. Oni vere povis vidi kiel la malsamaj skeletoj fakte estis uzataj. Ankaŭ estis kelkaj interesaj neprimataj bestoj en la salono, kiel grandega rostrulo. Vidi ĝin kaj imagi ke homoj fakte ĉasis bestojn, kiuj tiom multe pli grandis ol ili mem, vere donis al mi anserhaŭton. Eĉ pli fremda estis la modelo de birdo el la klado Phorusrhacidae. Mi estas jam tro timema por tuŝi struton, sed ĉi tiu birdo estis almenaŭ dekfoje tiom terura. Ĝi estis pli alta ol mi, relative alta homo, kaj ĝia viandmanĝanta beko estis mirinde granda. Ĝi estis vere belega birdo, sed honeste, mi ĝojas ke mi neniam vidos ĝin en la arbaro.

La sekva ekspozicio temis pri la diverseco de la vivo surtere. Oni komencis per montri la birdojn laŭ la moderna kompreno de iliaj genetikaj rilatoj. Unue venis unu el miaj plej ŝataj grupoj de birdoj, la Paleognathae, kun interalie kazuaro kaj kivio, sed estis ankaŭ kelkaj rimarkeblaj birdoj el aliaj grupoj. Pensu ekzemple pri tukano, podargo, ŝubelulo kaj diversaj buntaj birdoj nekonataj al mi. Antaŭ la ŝubekulo sidis virino, kiu pentris ĝin. Ŝi diris al mi ke ŝi estis parto de grupo, kiu iras al diversaj lokoj en Stokholmo por pentrado kaj desegnado. Mi vere ŝatis tiun ideon, ĉar ĝi estas nova maniero por interagi kun la muzeo, pri kiu mi ankoraŭ neniam pensis.

Poste venis ankaŭ la malgrandaj mamuloj, kiuj estis sufiĉe interesaj, sed ne tiom kiel la grandaj mamuloj en aliaj partoj de la muzeo. Kio ja kaptis mian atenton estis la grandega kvanto de papilioj. Oni plenigis tutan muron per ili kaj ĉiu ekzemplero estis bela en sia propra maniero. Ankaŭ la ŝeloj, kiuj estis tiom abundaj ke oni metis ilin sur grandan tabulon, estis atentokaptaj.

Post ĉiuj etaj bestoj venis ekspozicio pri la polusaj regionoj. Tuj kiam oni eniras, oni vidas kelkajn el la plej grandaj bestoj, kiuj ankoraŭ ekzistas: balenoj. La skeletoj estis tiom grandaj, ke oni bezonis du etaĝojn por montri ilin. Vere estis malfacile imagi ke io tia fakte povas vivi kaj ankoraŭ vivas. Krom la balenoj troviĝis ankaŭ multaj aliaj malvarmemuloj kiel rosmaro, pingvenego, blanka urso kaj tiel plu. Oni ankaŭ instruis pri la ekologio de la ekstreme malvarmaj regionoj sur la tero. Oni montris kiajn plantojn povas kreski kie, kiel balenoj migradas dum la jaro kaj kiu manĝas kiun.

Ankaŭ sur la supra etaĝo estis pluraj ekspozicioj. Mi vere nur rigardis tri el kvar, ĉar la ekspozicio pri ”Homoj kiel animalo” estis vere plena je ĝenaj junaj infanoj, kiuj vere estis ekscititaj pro ĉiuj interagaj ludoj. Se oni travivis tiun salonon tamen, oni atingas ekspozicion pri mineralogio, kiu kompreneble entuziasmigis min, ĉar mi estas studento de ĥemio. Malkiel tio, kion mi atendis, oni faris multe pli ol simple montri belajn kristalojn. Oni klarigis sufiĉe multe pri la strukturo de kristaloj kaj kial ili havas la kvalitojn, kiujn ili havas. Ili havis ankaŭ sufiĉe interesan parton kie oni lernis mem distingi inter malsamaj mineraloj per simplaj testoj pri ekzemple dureco kaj magnetaj kvalitoj.

La lastaj du salonoj temis pri biologio denove, nome ”Vivo en la akvo” kaj ”Naturo en Svedio”. Ial mi vere ŝatas akvajn bestojn. Eble temas pri tio ke vivo en la akvo okazas en tiom da malsamaj tavoloj kaj ke ĉiuj el tiuj tavoloj interagas. Ĉiukaze mi vidis multajn belajn fiŝojn kiel la stranga molao, sed ankaŭ gigantan kappiedulon.

La salono pri naturo en Svedio estis bona fino de la tago, ĉar ĝi estis belega! La unua besto de la ekspozicio estas grandega alko, kiu estas nomata ”la reĝo de la arbaro” en Svedio. Vere ĉiu besto en salono estas belega kaj oni bone provis imiti la naturan konduton. Tio videblas specife kiam oni rigardas la birdojn. Unu manĝas sian predon, dum la aliaj interagas unu kun la alia. Kvankam Svedio ne estas mia lando en la senco ke mi naskiĝis ĉi tie, mi vere ŝatis kiom bele la muzeo montras sian propran landon. Facilas rakonti ion interesan pri io fremda kaj stranga (mi certe kulpas pri ĉi tio), sed se oni rigardas sufiĉe detale, oni rimarkas ke eĉ la bestoj, kiujn oni vidis ekde onia infanaĝo havas tiom da interesaj sekretoj. Indas lerni pri sia propra naturo kaj ami ĝin, por ke oni povu bone prizorgi ĝin.

Ĝenerale, mi estas tre pozitiva pri la muzeo. Estas kelkaj etaj aferoj, kiujn mi ŝatus vidi iomete malsame, sed multaj el ili estas bazitaj nur sur mia propra gusto. Mi ja ŝatus vidi pli da laborantoj en ĉiu salono, kiun oni facile rekonas. Estis gviditaj itineroj, sed mi ne kuniris kun unu el tiuj, pro tio ke mi preferis rigardi ĉion je mia propra rapideco kaj pro tio ke mi ne volis esti en grupo de hazarduloj, kiuj verŝajne havus tute malsamajn preferojn rilate al la prezento. Mi tute komprenas tamen ke krei muzean ekspozicion estas nekredeble malfacila afero kaj mi estis surprizita de tiom da malsamaj aferoj. Estas vere nekredeble ke ĉi tia muzeo eblas kaj ke ĝi eĉ estis senkosta.
Por pli da informoj pri la muzeo, vizitu la retpaĝon:
https://www.nrm.se/