Nigraj Vivoj Gravas

Post la kruela mortigo de George Floyd kaj la sekvintaj kontraŭrasismaj protestoj en Usono kaj aliloke, mi komencis pli zorge aŭskulti la voĉojn de nigruloj. La severeco de la problemo estas multajn fojojn pli granda ol mi antaŭe imagis.

Mi venas de Nederlando, kiu estas konata kiel tolerema lando, kaj la unua lando en la mondo kie samseksemuloj ekrajtis geedziĝi. Samtempe, la lando estas internacie kritikata pro ĝia festo de Sankta Nikolao. Dum tiu festo, Sankta Nikolao vizitas infanojn kun siaj ”Nigraj Petroj”, kiuj estas karikaturoj de nigruloj kun grandaj ruĝaj lipoj, perukoj kaj Surinama akĉento. Specife la lastajn jarojn okazis multe da progreso kaj multaj municipoj kaj la nacia televido ne plu volas elsendi tiun karikaturon, sed la progreso estas malrapida kaj la kontraŭuloj krias laŭte. Kiam mi estis juna infano, Nigra Petro ne ŝajnis problemo al mi, sed la lastajn jarojn mi lernis pli pri Nigra Petro kaj pri la sennombraj aliaj instancoj de rasismo, kiujn Nederlandanoj kun nigra haŭtkoloro aŭ Araba diveno spertas.

Kiel sciencentuziasmulo, kiu kredas ke scienca scio estu alirebla al ĉiuj, mi ŝokiĝis de la rakontoj, kiujn mi aŭdis de nigraj studentoj kaj sciencistoj. Tvitero iĝis grava ilo en mia lastatempa lernado pri rasismo por trovi voĉojn. Kvankam en la ideala mondo, onia sukceso dependus de kiom kapabla oni estas kaj kiom forte oni laboras, la realo de la akademia mondo estas ke oni ofte dependas de estantaj sciencistoj, kiuj ofte preferas studentojn, kiuj similas al ili. Eĉ se oni sukcesas iĝi sciencisto, aliaj sciencistoj ne nepre prenos onin serioze. Onia sukceso kiel sciencisto multe dependas de kiom ofte aliaj sciencistoj citas oniajn publikaĵojn kaj se ili jam dekomence ne prenas onin serioze, tio povas estas granda malavantaĝo. Blankulo ne bezonas timi ke ri ne ricevos iun esplorpostenon pro diskriminacio surbaze de haŭtkoloro. Feliĉe, mi trovis kelkajn blankajn sciencistojn, kiuj vere provas igi siajn laborejojn pli bonvenigaj kaj inspiras aliajn al fari la saman. Ankaŭ historie, la scienca komunumo kaj la eduksistemo en Eŭropo estis nur alireblaj al blankaj viroj kaj se iu alia faris kontribuon al scienco, tiu ofte ne ricevis la honoron. La nomoj de multaj nigruloj en scienco estis forviŝitaj kaj mi certas ke mi senintence estas parto de tiu problemo, ĉar mi estas influata de mia propra eduko.

Ekzemplo de rakonto, kiu ilustras kiom malfacilas lerni pri la mondo kiel nigrulo, estas kio okazis al la Chris Cooper en Centra Parko en Novjorko. Cooper estis birdspektanto, kiu ofte promenis en Centra Parko por vidi la birdojn. Li trankvile demandis al blankulo, ĉu ŝi povus ligi ŝian hundon per ŝnuro, ĉar tio estis deviga kaj alie la hundo fortimigus la birdojn. La blankulo poste terure troige reagis pro tio ke li filmis ŝin (por kolekti pruvojn) kaj telefonis la policon kun intence panika voĉo, dirante ke ŝi kaj ŝia hundo estis minacataj de nigrulo. La blankulo sciis ke la policistoj subtenus ŝin pro tio ke ŝi estas blankulo kaj uzis tion kiel armilon kontraŭ senkulpa birdspektanto. Li vere bonŝancis pri tio ke li povis pruvi kio okazis, ĉar alie ankaŭ li povus iĝi viktimo de polica perforto. Laŭ la vortoj de Cooper, la birdoj estas de ĉiuj. Mi spektis intervjuon kun li en la parko kaj la ĝojo kiun li montras kiam li trovas birdon estas kortuŝa. Kiel eblas ke ŝatokupo, kiu temas pri lernado pri la naturo kaj esti trankvila kaj pacienca, povas esti tiom danĝera? La reago de aliaj nigraj naturĝuantoj kaj biologoj montris al mi ke la sperto de Cooper ne estis unika. Inter la 31a de majo kaj la 5a de junio, ili organizis la Semajnon por nigraj birdspektantoj kaj mi forte rekomendas ke vi relegu kelkajn pepaĵojn per la kradvorto #BlackBirdersWeek.

Mi lernis ankaŭ pri kial diverseco ne nur estas justa por la sciencistoj individue, sed ankaŭ kial ĝi plibonigas la sciencan sistemon. Per ignori grandan grupon de inteligentaj sciencistoj, malpli da scienco estas farata kaj la farata scienco estas malpli bonkvalita. Kiam la Eŭropa akademia kulturo komenciĝis. Multaj sciencistoj misuzis la fakton ke nur blankaj viroj rajtis partopreni por publikigi rasismajn kaj seksismajn esplorojn, kiuj mise sugestis ke blankaj viroj estis superaj. Pro la manko de neviraj, neblankaj sciencistoj, estis tro malmulte da homoj, kiuj kritikis ilin. Sciencistoj estas homoj, kiuj ĉiuj havas bonajn kaj malbonajn kvalitojn kaj faras erarojn. Gravas kompreni ke scienco estas kredinda ne pro tio ke sciencistoj neniam faras erarojn, sed pro tio ke ili kritikas unu la alian kaj korektas erarojn. En moderna scienco, tio okazas per kolega reviziado. Se oni volas publikigi artikolon en bona scienca revuo, ĝi unue estu kritikata de grupo de spertuloj. Tiel la revuo povas scii ĉu la artikolo estas publikiginda kaj la aŭtoroj povas eventuale plibonigi ĝin. Por ke tiu sistemo funkciu bone, gravas ke la kontrolantoj estu diversaj, por ke ili ne ĉiuj faras la samajn penserarojn. Ankoraŭ restas multaj malnovaj sciencaĵoj kaj kvazaŭsciencaĵoj, kiuj estas misuzataj por pravigi rasismon, pro tio ke ili neniam estis korektitaj, aŭ pro tio ke oni ne sukcesis komuniki la korekton al la ĝenerala publiko. Mallerni misinformon ĉiam estas malpli facile ol lerni ĝin.

Laste, gravas memori por kiuj oni faras sciencon. Scienca scio ne estas ”por” blankuloj, sed por ĉiuj. Tio veras eĉ pli kiam temas pri esploroj, kiuj estas (parte) financitaj de la ŝtato, ĉar ankaŭ nigraj impostpagantoj kontribuas al ili. Ofte eksperimentoj en psiĥologio aŭ farmakologio uzas nur blankulojn kiel testatojn, dum la rezultoj ne nepre estas ĝeneraligeblaj. Alia kampo estas scienckomunikado, kiu ankoraŭ plenas je neproporcie multaj blankuloj kiel mi. Scienckomunikistoj ofte estas la solaj sciencistoj kiujn homoj vidas kaj influas kiel homoj pensas pri scienco. Tio estas specife problema kiam temas pri infanoj. Multaj sciencistoj inspiriĝis de scienckomunikisto kiam ili estis infano, sed se la infano vidas neniujn sciencistojn kiuj aspektas kiel ri, ri povas ekkredi ke ri ne povas iĝi sciencisto.

Rasismo estas kompleksa problemo, kiu ne povas esti solvata en unu tago. Kio ja povas helpi estas aŭskulti la voĉojn de nigruloj kaj igi vian komunumon, laborejon kaj Esperantujon pri bonvenigaj lokoj por ĉiuj. Kiel komenco, mi kolektis kelkajn tviterajn kontojn de nigraj sciencentuziasmuloj sube. Se vi volas rekomendi konton (specife se ĝi estas en alia lingvo), kontaktu min por ke mi povu aldoni ĝin.

bugatti spaceships – @astronaia – Spacinĝeniero
Earyn McGee, Lizard lassoer, MSc – @Afro_Herper – Lacertspertulo
Dr Esther – @EstOdek – Antikorpa inĝeniero

Intervjuo kun birdspektanto Chris Cooper: https://www.youtube.com/watch?v=-qd2XyGFTzk

Unu penso pri “Nigraj Vivoj Gravas

  1. Tre kortuŝa artikolo kaj video, pri la okazaĵo en Centra Parko.
    Mi scias, ke rasismo estis kultura kaj influis multajn homojn en la pasinteco pro neklereco, sed nuntempe, en edukita kaj moderna mondo, ne eblas plu senkulpiĝi pro la propra neklereco.

    Ŝati

Komenti