La Planetario de Pieterse

Kiel infano, mi loĝis en relative malgranda vilaĝo en kiu oni ne povis fari multe. Escepto estis la astronomia observatorio en la apuda vilaĝo, nur 4 km for. Mi vizitis ĝin kiam mi ankoraŭ estis bazlernejano kaj malkovris ke ili havis klubon por infanoj, kiuj interesiĝis pri astronomio. Mi atendis ĝis mi estis sufiĉe aĝa kaj membriĝis tuj. Pli ol jardeko poste mi daŭre estas membro, sed nun de la asocio por plenkreskuloj. Ruĝa drato en tiu historio estis la planetario. Ĝi estis bela aparato kun eĉ pli belaj projekcioj. Oni povis subeniri en la kupolon per eta ŝtuparo kaj vidi kiel miloj da steloj grade aperas dum la okuloj alkutimiĝas al la malhelo. Oni povis aŭdi la meĥanikajn sonojn dum la aparato turniĝis, montrante tutajn noktojn aŭ eĉ jarojn en nuraj minutoj. Baldaŭ la roloj ŝanĝiĝos, kiam mi faros mian unuan planetarian prezenton kun spektantaro. Mi bone preparis min por tio, sed ne povis ĉesi. Mi enamiĝis kun la rakonto de ĉi tiu unika aparato.

La ekstero de la konstruaĵo en kiu la Planetario de Pieterse troviĝas hodiaŭ

La historio de la planetario
En la teĥnika muzeo ”Deutsches Museum” en Munkeno (München), oni prezentis en 1923 la unuan modernan planetarian projekciilon. Ĝi estis Zeiss-projekciilo, kiu konsistis el centra duonsfero kiu projekciis la stelojn, kaj apuda cilindro kiu projekciis la Sunon, Lunon kaj la planedojn. En 1934 oni instalis samtipan projekciilon en Hago (Den Haag), Nederlando. Tiu planetario bedaŭrinde severe damaĝiĝis en fajro en 1976, sed antaŭ nelonge oni riparis ĝin.

File:ZeissMark1.jpg
La Zeiss Mark I projekciilo en Munkeno
Fonto: https://en.wikipedia.org/wiki/File:ZeissMark1.jpg

Estis tiu planetario, nur du jaroj post ĝia instaliĝo, kiu estis vizitata de la lernantoj de la liceo Triniteitslyceum en Harlemo (Haarlem). Inter la lernantoj estis Gé Pieterse, kiu estis specife trafata. Li ne nur miris pri la beleco de la projekcioj, sed ankaŭ pri la teĥnika kvalito de la aparato. Li priskribis kiel li sentis sin eta pro la impona maŝino kaj kiel bildoj de ĝi aperis en liaj sonĝoj. Unu jaron poste li estis en la sekva lernejo kaj ĉeestis lecionojn pri ”kosmografio”. Tiuj lecionoj estis tre malfacilaj kaj li devis ĉiun fojon denove desegni liniojn kaj cirklojn en la aero por kompreni ilin. Ĉu la Suno moviĝas en la direkto de la horloĝo, aŭ male? Iĝis klare ke planetario povus esti multe pli bona ilo ol nigra tabulo por klarigi la ĉielon.

Je la fino de tiu jaro li denove vizitis la planetarion en Hago kun la klaso por, laŭ lia priskribo, ”utiligi la plilarĝigitan scion pri steloj”. Pieterse antaŭĝojis pri la okazo dum semajnoj, kaj tiu ĝojo ne malaperis poste. Ĝi fakte nur kreskis, kiam li ekplanis konstrui etan planetarion en la gepatra domo. Liaj gepatroj kaj kelkaj instruistoj ne entuziasmis pri tiu plano kaj admonis lin al la preparoj por la venonta finekzameno (kelkaj aferoj neniam ŝanĝiĝos). Li ne povis nei al la tento kaj finfine fiksis siajn pensojn sur papero farante la unuan desegnon de tio, kio poste iĝus la planetario. La resto de la projekto povis atendi ĝis la ferioj.

Post la ferioj, li iris al altlernejo pri ŝipkonstruado. Dum praktika antaŭkurso por transsalti la unuan jaron, li lernis pri teĥnika desegnado kaj prilaborado de metalo; tre utilaj konoj por lia flankprojekto. Estas multaj desegnaĵoj de la projekciilo kaj la kupolo, kiujn li kolektis kun la detalaj notoj kaj necesaj kalkuloj en libro. Mi trovis kopion de ĝi en libroŝranko en la observatorio kaj foliumis tra ĝi ĝis la konstruaĵo fermiĝis.

La libro kun teĥnikaj detaloj verkita de Pieterse sub la titolo “Konstruo kun kalkuloj de la Harlema Planetario fare de G.W. Pieterse”

Pieterse konstruis sian planetarion kun eta kupolo en la subtegmento de la gepatra domo kaj finis ĝin en la somero de 1938. Li certe ricevis multe da atento kaj ankaŭ tiun de lia antaŭa lernejestro. Li proponis ke oni povus pligrandigi la planetarion kaj instali ĝin en la liceo. Kune kun 8 liceanoj kaj la teĥnika edukasistanto frato Pius (la eklezio ludis gravan rolon en edukado en Nederlando tiam). Surbaze de la desegnaĵoj de Pieterse, ili kune kreis pli grandan lignan kupolon kaj daŭre plibonigis la projekciilon. Finfine, la duan de marto 1940, okazis la solena malfermo en la liceo kun la tiama urbestro de Harlemo. Miloj da homoj spertis mirindajn prezentojn de la ĉielo en tiu kupolo kaj kiam Pieterse finfine translokiĝis al Flisingo (Vlissingen), frato Pius daŭrigis la laboron.

Foto, kiu pendas de la muro apud la planetario, de Pieterse (maldekstre) kaj frato Pius (dekstre) uzante la planetarion

En 1958, frato Pius iĝis tiom aĝa ke la planetariaj prezentoj iĝis tro pezaj por li kaj Pieterse decidis transkloki la planetarion al la Don Bosco-huis en Flisingo, konstruaĵo kiu plenigis socialan kaj religian funkcion por junuloj. Tie ĝi restis ĝis ĝi estis denove translokita al la nova konstruaĵo de la ŝipolernejo De Ruyterschool en 1969, kie ĝi estis uzata por edukado de astronomio kaj por astronomiaj asocioj. Pieterse, kiu multe tro frue mortis en 1963, bedaŭre ne spertis tiun novigitan intereson.

Oni ne povas paroli pri la historio de la Planetario de Pieterse sen nomi lian edzinon. Jam dum la konstruado de la projekciilo ŝi multe helpis, interalie pri la truado de la diskoj, kiuj kreas la projekcion. Post la morto de sia edzo, ŝi transprenis la prigardadon pri la eksterordinara maŝino. Kiam la ŝipolernejo ne plu vidis edukajn eblojn en ĝi en 1979, ŝi trovis lokon por ĝi en la kariljona muzeo Beiaardmuseum en Asten, al kiu ŝi pruntedonis ĝin. Oni metis la kupolon, kiu fakte daŭre montras la konstruaĵojn de Flisingo sur ĝia horizonto, en konstruaĵon trans la vojo kaj restaŭris la projekciilon. Ĝis ŝia morto en 2019, ŝi ĉiam finance kaj spirite subtenis la planetarion kaj regule vizitis ĝin.

Intertempe, la tereno estis survoje al iĝi vera observatorio. En 1980, oni konstruis turon apud la konstruaĵo kun malfermiĝanta tegmento por observado per teleskopo. Longe poste, en 2005, la observatorio disiĝis de la kariljona muzeo, sed daŭre bone kunlaboris. Se oni volis fari kafon aŭ iri al la necesejo, oni fakte daŭre devis iri al la muzeo, ĉar la observatorio ankoraŭ ne havis aliron al akvo. Tio finfine ŝanĝiĝis en 2008, kiam oni povis transpreni pli grandan parton de la konstruaĵo kaj renovigi ĝin al la alloga ejo kiu ĝi nun estas, kun klubĉambro, prelegĉambro, kaj kompreneble la planetario kiel klimakso de ĉiu grupvizito.

La tereno de la observatorio nuntempe kun la teleskopa turo antaŭe kaj la planetario/klubejo malantaŭe

La projekciilo
La Planetario de Pieterse klare similis al tiuj en Munkeno kaj Hago, sed la materialoj estis tute malsamaj. La centro de la aparato originale troviĝis forta 300 W ampolo, kies lumo iris tra aro de etaj tuboj. Ĉiuj el tiuj tuboj enhavas lenson kaj etan diskon. Estus malfacile akiri tiom da lensoj malmultekoste, sed li estis bonŝanca. Onidire li konstruis la projekciilon je la tempo en kiu oni transiris de karbidlampoj al elektraj lampoj sur bicikloj, do li povis uzi la lensojn de la forĵetitaj karbidlampoj. Bedaŭrinde, la lensoj ne estas samaj, do li devis mezuri la ecojn de ĉiu lenso individue. Kelkaj tubetoj havas iom malsaman formon. Ili projekcias la liniojn kiuj indikas la ĉielan ekvatoron kaj la ekliptikon. La duonsfero rotacias ĉirkaŭ unu akso, kiu estas ligita al motoro de lavmaŝino. La tuto rondiras en 3 minutoj, kio signifas ke ĝi rotacias 480 fojojn tiom rapide kiom la Tero.

La supro de la projekciilo, kiu projekcias la stelojn, ĉielan ekvatoron kaj ekliptikon

Tuj apud la maŝino videblas ankaŭ kelkaj lampetoj kiuj ne turniĝas. Ili indikas fiksajn punktojn en la ĉielo. Unu el ili projekcias cirklon en la direkto de la turnakso, kiu indikas la pozicion de la Norda Stelo. La alia projekcias cirklon rekte supren, kiu indikas la zeniton (la punkto rekte super observanto). La lasta troviĝas en parta cirklo kun fendoj, kiu projekcias la meridianon, la vertikala linio sur kiuj steloj atingas sian plej altan punkton kaj komencas subiri.

La apudaj projekciiloj por (de maldekstre dekstren) la norda stelo, la meridiano kaj la zenito

Se oni bone rigardas, videblas etaj skatoloj kun strangaj fenestroj. Ili estis uzataj por projekcii la Laktovojon. Tio devus estis granda spektaklo, sed mi neniam vidis tion. Dum la restaŭrado oni anstataŭigis la lampon per malpli forta lampo kaj rekalibris la steltruojn, sed ne la Laktovojon. Mi bedaŭrinde tiel junas ke mi neniam vidis la planetarion kun la originala lampo, sed mi esperas ke ni sukcesos rekalibri la Laktovojon iam en la estonteco.

La tuta aparato kun videblaj Laktovojaj skatoloj, inter la stelaj tuboj iomete maldekstre de la mezo

Eĉ pli interesa estas la cilindro apude, kiu grandparte konsistas el Maccano-partoj. Per propra motoro kaj individuaj lampetoj, ĝi projekcias la Sunon, Lunon kaj tri planedojn, Merkuron, Venuson kaj Marson. Ĝia akso havas malsaman direkton ol tiu de la steloj, ĉar ĉiuj el tiuj objektoj moviĝas laŭ la ekliptiko, la ŝajnorbito de la Suno.

La meĥanikoj por movi la nefiksitajn objektojn. Videblas ĉenradoj kaj dentoradoj por ŝanĝi la rapidojn de la objektoj

Interesa ekzemplo estas la Luno. Por ke ĝi bone kondutu sin, necesas kelkaj sistemoj. Unue, la tubo kiu enhavas la lampeton por la Luno troviĝas sur deklivo de 5°, ĉar la orbito de la Luno ne iras ekzakte laŭ la ekliptiko. Tiel la Luno foje estas sub kaj alifoje super la ekliptiko. Dentoradoj kaj ĉenradoj garantias la ĝustan rilatumon inter la rapido de la Suno kaj la Luno. La projekciilo ankaŭ distingas inter la malsamaj fazoj de la Luno! Duono de la lampeto etas nigre farbita. Per ĉenrado kiu iras de la rotacia akso al la lampeto, la lampeto turniĝas unu fojon en ĉiu orbito. Laste, oni povas observi eklipson de la Luno. En la mala direkto de la Suno, la aparato projekcias cirklon, kiun mi ŝatas nomi ”la ombron de la Tero”. Oni povas turni la Sunon kaj Lunon tre rapide, tiel ke oni povas vidi multajn monatojn en kelkaj minutoj. Estas ekscita vidi kiel la Luno pli kaj pli proksime preterpasas la ombron de la Tero, ĝis ĝi trairas kaj eklipsiĝas. Oni havu bonŝancon tamen, same kiel en la vera vivo.

La tubo kiu movas la Luno kun deklivo kaj iomete videbla ĉenrado kiu faras la fazojn de la Luno

Surprize kompleksa parto de la projekciilo estas la steldiskoj. La originalaj ekzempleroj estis faritaj el kartono kaj post 70 jaroj de uzado tute malboniĝis, sed oni ankoraŭ prezentas ilin malantaŭ vitro. Intertempe oni kreis ladajn disketojn el trinkaĵskatoloj. La bildo sube montras ekzemplon de tia steldisko, kiu enhavas la konstelacion Kasiopeo kaj parto de la konstelacio Andromedo. La steldiskoj blokas la lumon de la centra lampo kaj tralasas nur iomete da lumo tra la truetoj, kiuj reprezentas la stelojn. La kreado de la steldiskoj estis granda puzlo. La planetario enhavas 5155 stelojn, kiuj ĉiuj havas sian propran truon kun specifa diametro. Kaj tio eĉ ne estas la tuta defio. La projekciado funkcias tiel ke la sama parto de la ĉielo povas esti sur pluraj steldiskoj. Se oni truus ĉiujn el tiuj diskoj, oni neniel povus fari tion perfekte. Oni mistruus, aŭ la disko iomete moviĝus en la maŝino. Anstataŭe, la duoblaj partoj de la ĉielo estas nur truitaj en unu el la diskoj. Tio estas kial la subo de disko en la ekzemplo havas neniujn truojn.

Ekzemplo de metala steldisko kun Kasiopeo kaj parto de Andromedo
La originalaj steldiskoj, kiuj projekciis la ĉielon dum pli ol 70 jaroj

Tra novaĵartikoloj, liaj propraj vortoj kaj la helpo de la observatorianoj, mi sukcesis iomete ekkoni Pieterse. Mi samtempe miris pri kiel malsama lia tempo estis kompare al la mia, kaj pri kiel rekoneblaj liaj rakontoj estis. Kiam mi legas pri kiel homoj reagis al la planetario, kun ĝiaj moviĝantaj partoj kaj trankvila murmurado, estas kvazaŭ mi estas infano denove. Absolute estas granda honoro al mi povi daŭrigi la historion de la unika aparato kaj plenigi la revon de Pieterse eĉ dekjarojn post lia morto: Helpi al homoj kompreni la ĉielon.

Jen du videoj, kiuj montras kiel la aparato turniĝas:

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s