ISAE

La Internacia Scienca Asocio Esperanta, aŭ ISAE celas subteni la uzon de Esperanto por disvastigi sciencan konon. Ĝi estas malferma organizo kiu bonvenigas ĉiujn malsamajn kampojn de scienco kaj homojn kun ĉiuj niveloj. Tiusence la celoj de ISAE kaj Scivolemo estas tre proksimaj, do ni iĝis amikoj. Se vi interesiĝas pri ISAE kaj volas scii pli, eblas iri al la FaceBook-paĝo aŭ la retpaĝo de la organizo. Ankaŭ eblas iĝi membro de la asocio senkoste.

ISAE