La reĝo de la maro

Nur malofte bonaj fosilioj de marbestoj konserviĝas, ĉar la bestoj ofte estas molaj kaj maroj kutime estas puŝataj sub la teron dum kontinentoj ŝoviĝas. Tamen kiam la fosilioj ja konserviĝas, la plej strangaj bestoj estas trovataj. La vivo komenciĝis en la maro kaj havis multe pli da tempo por eltrovi la plej diversajn vivaĵojn ol surtere kaj la fosilioj estas kio restas de tiu ĥaosa miksaĵo de eksperimentoj. Unu el la plej konataj fosilioj estas la trilobulo en kies familio videblis grandega diverseco. Tio ebligis al ili travivi dum pli ol 270 milionoj da jaroj. Tamen ili ne regis la maron. Se ili estintus la reĝoj, ili ne bezonus la ŝelojn kiuj igis ilin tiom famaj. Fakte, unu el la faktoroj kiuj igis la naskiĝtempon de la trilobuloj la “Kambria eksplodo” estis la konstanta armila konkurso inter bestoj kaj se estas defendanto, ankaŭ devas esti atakanto. Por lerni pli pri tiu danĝero necesas tamen malpurigi la manojn.

Estis pro la kaprico de la ĉevalo kiu transportis lin ke Charles Doolittle Walcott haltis kaj trovis ion tre specialan. Li estis kun amikoj kaj familianoj en la Kanadaj montoj por serĉi fosiliojn en la jaro 1909. Tie eĉ la molaj partoj de maraj bestoj konserviĝis. Post trovi ekzempleron de la artropodo Marrella splendens, Walcott entuziasmiĝis kaj la grupo fosis pli por vidi ĉu ankaŭ troveblis aliaj bestoj. Dum la jaroj kiuj sekvis, li revenis kaj kun liaj helpantoj trovis pli ol 65 mil fosilioj kaj priskribis pli ol cent speciojn. Unu fosilio estis specife interesa. Tio kion li trovis aspektis kiel du salikokoj, sed malkiel la salikokoj kiujn ni vidas nuntempe, ili estis kovritaj je kornaj strukturoj kiuj tre grandis kompare al iliaj korpoj. Kio estis stranga estis ke la salikokoj montris neniujn signojn de internaj organoj kaj ili ne estis solaj. Estis rimarkinda ke tuj apud ili du aliaj strangaj bestoj troveblis, nome iu ringo kiu aspektis kiel meduzo, sed poste ŝajne havis segmentojn kaj iu longa, plata besto kiel sponĝo aŭ markukumo. Duona jarcento poste la Brito Harry Whittington finfine sukcesis klarigi la situacion. Walcott ne trovis kvar bestojn, sed unu besto kaj kvankam ni ja trovis pecojn antaŭe, neniu iam trovis tian bonan fosilion. Li nomis la strangan beston Anomalocaris canadensis.

Ne estas supriziga ke Walcott ne vidis la ligon inter la diversaj partoj de la fosilio. Anomalocaris ne aspektas kiel la aliaj bestoj el sia tempo. Eble la plej eksterteraj korpopartoj kiujn la besto havis estis la du “salikokoj”. Ili fakte estis kvazaŭ brakoj kiuj prenis la manĝon kaj metis ĝin en la buŝon. Ili estis fortaj kaj havis kornojn aŭ dentojn por vundi kaj teni la viktimon. Je la subo de la kapo estis la buŝo, kiu unue estis rigardata kiel meduzo. Ĝi estis kvadrateca ringo kun multaj, akregaj dentoj. La resto de la korpo estis kio origine aspektis kiel longa, plata besto. Ĝi surhavis multajn lobojn kiujn la besto movis por naĝi. Moderna scienca esplorado montris ke oni povas naĝi stabile per tia korpo, kio signifis ke Anomalocaris ne bezonis tro komplikan cerbon por moviĝi. Tre rimarkinda estas la grandeco de la korpo. Kompleksaj bestoj tiutempe ne iĝis pli grandaj ol kelkaj dekoj da centimetroj. Kontraste, junaj ekzempleroj de Anomalocaris povis jam esti tridek centimetroj kaj plenkreskaj povis eĉ iĝi du metroj! Laste estas evolua avantaĝo al kiu neniu besto povis kompari sin tiutempe, nome kompleksaj okuloj. Kiel multaj incektoj nun, Anomalocaris havis kunmetitajn okulojn. Tio signifas ke la okulo havas multajn etajn lenzojn kiuj aparte kaptas lumon. La avantaĝoj de kunmetitaj okuloj estas ke ili facile detektas moviĝon kaj ke oni povas havi tre grandan vidkampon. Tiuj de Anomalocaris estis nekredeblaj. Ili havis la formon de piro kaj estis ĉirkaŭ du centimetroj. Kvankam tio ŝajnas eta, ili ambaŭ estis kovritaj de almenaŭ 16 mil lenzoj. Estas nur kelkaj artropodoj nun kiuj havas similajn aŭ pli bonajn okulojn.

Kvankam nia imago de Anomalocaris ŝajnas sufiĉe konsista, paleontologio estas ege malfacila scienco kaj ĉiam kiam oni trovas novan fosilion de ajna antaŭhistoria besto, oni denove vekas fajrajn diskutojn. Ankaŭ Anomalocaris ne povas eskapi tion kaj specife pri kion ĝi manĝis oni ne konsentas. Pro ĝiaj akraj dentoj kaj la fakto ke ĝi estis la plej granda besto el sia tempo, ŝajnas klare ke Anomalocaris manĝis malmolajn bestojn. Ankaŭ la damaĝo kiun oni trovis sur la ŝeloj de trilobuloj kaj ke oni trovis spurojn de trilobuloj en ekskrementoj kiuj tiom grandis ke ili ne povis esti de alia besto, indikas ke verŝajne trilobuloj estis sur la menuo. Tamen la brakoj kaj dentoj de la besto ne montris sufiĉe da damaĝo por subteni la ideon ke ili estis uzataj por detrui tiajn malmolajn ŝelojn. Tial aliaj sciencistoj preferas la ideon ke Anomalocaris ensuĉis molajn bestojn. En Gronlando oni eĉ trovis fosilion kiu montras ke almenaŭ unu membro de la familio nutris sin per filtri la akvon, same kiel balenoj faras hodiaŭ. Miaopinie la plej interesa indiko tamen subtenas ke Anomalocaris ĉasis trilobulojn. Ŝajnas ke antaŭe trilobuloj estis pli malpli rektaj, sed dum ili estis ĉasataj de Anomalocaris, ili evoluiĝis tiel ke ili povis pli kaj pli bone kurbiĝi kaj iĝi pilketo. Tio ankaŭ estas ekzemplo de kiel la nova tipo de konkurenco, nome ĉasado, tute ŝanĝis kiel vivo aspektis dum la Kambrio.

Kiam oni pensas pri monstroj el la antikva pasinteco, oni aŭtomate pensas pri reptiloj kiuj pli grandas ol buso aŭ grandegaj fiŝoj kiuj enombrigus nuntempajn ŝarkojn. Tamen la plejparto de modernaj korpopartoj kiuj igis tiujn bestojn efikajn ĉasistojn iel havas originon en la Kambria eksplodo. Tiam la unua monstro naskiĝis kaj kvankam ĝi estas ĉarma kompare al postaj bestegoj, ĝi estis majstra mortigmaŝino siatempe. Ne gravas ĉu vi kredas ke ĝi manĝis trilobulojn aŭ molajn bestojn. Estas unu afero pri kio ĉiu kiu konas Anomalocaris konsentas kaj tio estas ke ĝi certe estis mirinda.

Komenti