Kion plantoj faras kiam ni ne rigardas

Plantoj estas multe aprezataj pro ilia beleco. Tio ne estas stranga, ĉar floroj estas jam dum epokoj selektataj por kiel eble plej efike logi insektojn per iliaj koloroj kaj odoroj. Ankaŭ fruktoj logas tre diversajn bestojn per iliaj kaj dolĉaj gustoj kaj elstara aspekto. Biologistoj eĉ pensas ke primatoj, la grupoj de bestoj al kiu interalie homoj kaj simioj apartenas, povas tiom bone distingi kolorojn pro la evolua avantaĝo de rimarki kiam fruktoj pretas por manĝi. Plantoj ne nur estas dekoraĵoj tamen. Post centoj da milionoj da jaroj, ili diversiĝis kaj kompleksiĝis, utiligante la plej diversajn strategiojn por travivi. Estas klara ke se oni volas travivi dum onia tuta vivo ankrite en la teron, oni estu bone preparita.

Ne tiom for de la vilaĝo en kiu mi loĝas troveblas la nacia parko ”De groote Peel”. La marĉa regiono havas longan historion kiel granda obstaklo kaj natura limo, sed ankaŭ kiel grava fonto de kunpremitaj plantaj restaĵoj, kiujn viroj kaj knaboj elterigis kaj bruligis por varmigi la domon. Ĝi ankaŭ estas interesa pro ekologiaj kialoj. La tero ne estas riĉa je nutraĵoj, do plantoj devas trovi aliajn metodojn por akiri tion kion ili bezonas por travivi. La drozero faras tion tre ruze per gluecaj gutoj sur la finoj de etaj tentakloj. Kiam insekto tuŝas tiujn gutojn, ĝi ne plu povas eskapi. Se ĝi moviĝas, la apudaj tentakloj moviĝas enen kaj finfine la insekto estas digestata de la sukoj de la planto.

Plantoj 1.jpg
^Libelo kaptiĝis en la tentakloj de drozero.

La drozero ne estas la ununura planto kiu tiel perfidas insektojn. Plantojn en malriĉa tero eltrovis multajn kompleksajn manierojn por kapti insektojn kaj evoluis tiel ke la distanco inter iliaj floroj kaj stomakoj estas sufiĉe granda por tamen profiti de la polenado kaj plantoj uzas ujojn kun glataj vandoj kiuj igas insektojn enfali. Darlingtonia californica atendas ĝis insekto eniras la suban parton de la planto kaj trovas ĉambron kun nutraĵoj por logi ĝin. Poste la insekto volas forflugi, sed ne povas, ĉar la supron de la planto havas diferencojn de dikeco kaj tralasas malsamajn kvantojn da lumo. La insekto pensis ke ĝi trovis la elirejon kiam ĝi vidas la lumon kaj provas elflugi, ĉiam trafante la muron, ĝis ĝi elĉerpiĝas, dum la elirejo ĉiam estis sub ĝiaj piedoj. Tre interesa estas ankaŭ la muŝkaptulo, unu el la plej konataj karnovoraj plantoj, kiu havas grandan ”buŝon” kun dentoj je la rando kiu rapide malfermiĝas kiam la sentemaj haroj ene de ĝi estas tuŝataj. La teĥniko montras ke ne nur bestoj, sed ankaŭ plantoj povas havi konduton. La senteblajn harojn en la buŝo estas kiel sensoj de bestoj kaj povas iel kaŭzi reagon al eksteraj ŝanĝoj.

Plantoj 2.jpg
^Darlingtona californica estas malpli dika je malsamaj punktoj. Tiel ĝi tralasas lumon, kio kreas la iluzion de fenestroj al insektoj kiuj grimpis enen.

Reagi al eksteraj stimulaĵoj estas unu el la aferoj kiujn io devas fari por esti nomata vivaĵo, kune kun ekzemple reprodukti kaj kreski. Plantoj reagas tuttempe al iliaj ĉirkaŭaĵoj, sed faras tion tro malrapide por esti rimarkataj aŭ en lingvoj kiujn ni ne komprenas, ekzemple per ĥemiaĵoj. Plantoj povas reagi al ŝanĝiĝoj en la vetero kaj scii kiam ekflori, aŭ reagi al la direkto de lumo per kreski al la suno. Codariocalyx motorius ellaboris la lastan je tre interesa maniero. La folioj de ĉi tiu planto povas turni sin per meĥanismo en iliaj bazoj. Sciencistoj pensas ke la utilo de tio estas ke ili povas pli efike kapti sunlumon tiumaniere kaj tiel transformi pli da energio. Aliflanke la turnado de la folioj kostas multe da energio, sed ankaŭ tion la planto solvis. Je la bazo de ĉiu folio estas etaj folioj kiuj estas multe pli facile moveblaj. Tiuj folietoj tuttempe serĉas la plej bonan angulon por kapti sunlumon kaj poste la grandaj folioj sekvas. Codariocalyx motorius ne nur estas unu el la plej rapide moviĝantaj plantoj, sed ankaŭ havas tre kompleksan konduton.

Plantoj 3.jpg
^ Codariocalyx motorius havas grandajn kaj malgrandajn foliojn. La etaj estas tuttempe serĉantaj lumon kaj la grandaj sekvas.

Alia moviĝo de plantoj okazas sub la tero, kie ni kutime ne povas rigardi. Per filmi radikojn de plantoj en laboratoria medio kaj poste rigardi tiun filmon plirapidigite, sciencistoj povis observi kiel radikoj fiksiĝas en la tero. Estas eta ”organo” je la pinto de la radiko kiu movas la radikon dum ĝia kreskado tiel ke ĝi similas al raŭpo. Ĝi iras paŝo post paŝo kaj premas la teron sub ĝi ĉiam kiam ĝi tuŝas ĝin por serĉi molan lokon. Tie la radiko povas fiksiĝi. Tiu movo okazas tre malrapide kaj oni bezonas horojn da filmado por eĉ rimarki ĝin, sed laŭ la perspektivo de plantoj, ĝi estas sufiĉe rapida. Interese estas ke kiam sciencistoj fortranĉis la pinton de la radiko, ĝi daŭre kreskis, sed ne plu faris la raŭpan moviĝon. Anstataŭe ĝi kreskis rekte. Tio montras ke la radiko aktive sentas la teron kaj reagas al signaloj.

Plantoj do povas sensi iliajn ĉirkaŭaĵojn kaj reagi al tio, sed ili ankaŭ povas komuniki. Kompreneble plantoj komunikas per floroj ke insektoj vizitu ilin, sed ili povas ankaŭ krii kaj averti. Tio okazas ekzemple kiam oni tondas herban gazonon. La damaĝita herbo produktas kaj ellasas multajn ĥemiaĵojn kiuj stimulas la reparadon de la damaĝitaj partoj aŭ funkcias kiel kontraŭbakteriaĵo kaj aliaj komunikas al la nedamaĝitaj partoj de la herbero kaj la ĉirkaŭa herbo ke la planto estas endanĝerita. Ankaŭ tabakaj plantoj kreas tiajn signalojn kiam ĥemiaĵoj kiujn la planto produktas reagas kun la salivo de raŭpoj kiuj manĝas la planton. La produktitaj ĥemiaĵoj estas signo por aliaj insektoj kiuj manĝas la raŭpojn. Tiel la planto kaj la insektoj profitas. Nur la raŭpo malvenkas. Alimaniere plantoj kiel akacioj montras ke ili havas memoron iusence. Kiam en Afriko grandaj herbmanĝantoj komencis manĝi la foliojn de la planto dum manko de manĝaĵoj, ili subite mortis multege pli ol kutime. Ŝajnis ke la planto memoras kiam ĝi estas manĝata kaj ĝi produktas pli da veneno dum sufiĉe longa tempo. Tio influas ankaŭ bestojn kiuj manĝos poste kaj povas murdi tutajn bestarojn.Tio tamen ne estas la nura maniero por eviti esti manĝata.

Mimosa pudica estas timida. Ĝi origine venis el Ameriko, sed nun troviĝas en multaj varmaj lokoj kaj en ĝardenoj. Ke homoj ŝatas la planton estas pleje pro ĝia kurioza karaktero. Ĝiaj folioj estas faritaj el multaj etaj subfolioj kiuj kunfaldiĝas kiam oni tuŝas ilin. Tiel bestoj kiuj estas potenca danĝero al la planto ŝokiĝas kaj foriras.

Plantoj 4
^Mimosa pudica povas kaŝi sin kiam ĝi estas tuŝata. Ĉi tie unu el la folioj estas kunigita dum la aliaj ne estas.

Estas klara ke plantoj povas esti multe pli aktivaj ol oni pensas. Ili komunikas, reagas al iliaj medioj kaj eĉ kontraŭbatalas bestojn. Tio igas ilin pli interesaj ol multaj bestoj, do se vi planas adopti hejmbeston, konsideru planton.

 

Filmeto de la moviĝanta Codariocalyx motorius:
https://www.youtube.com/watch?v=J-fIKlcCbSU

Estas nova science blogo en Esperantujo, verkata de Ali Moradi. Ĝi nomiĝas science.ir kaj troveblas per la sekva ligilo:
http://scienco.ir/

La blogo de la Nederlanda fotistino Loes Belovics, kies bildon mi uzis:
http://belton-loes.blogspot.nl/2012/07/zonnedauw.html

 

 

Advertisements

2 pensoj pri “Kion plantoj faras kiam ni ne rigardas

  1. Tre interesaj ekzemploj kaj bone skribita blogo ĝenerale!

    Mi tute ne sciis, ke planto povus voki insektojn por ke la vokataj insektoj manĝus aliajn insektojn, kiuj manĝas la planton. Ĉu multaj plantoj jam havas tian povon? Ĉar la povo ŝajnas interesa al agronomio!

    Ŝato

    1. Mi ne sukcesas trovi ekzaktan kvanton de plantoj kiuj uzas insektojn por protekti sin, sed estas sufiĉe da plantoj kiuj faras. Tio okazas per diversaj strategioj. Multaj plantoj kiuj estas atakataj de akaroj provas logi alian specion de akaroj kiu manĝas la malamikajn akarojn. Tion ili ofte faras per polenoj, kiuj estas bona fonto de nutraĵoj por la bonaj akaroj kaj subtenas la produkton de ovoj. Tiel la planto logas la bonajn akarojn kiuj samtempe manĝas la malbonajn. Alia strategio estas ke la planto produktas ĥemiaĵojn kaj lasas ilin eniri la atmosferon. La bonaj akaroj detektas tiujn ĥemiaĵojn kiel signon kaj uzas ilin por trovi la manĝon. Ne ĉiuj rilatoj estas mutualismaj tamen. Ankaŭ troveblas plantoj kiuj kaptas kaj bonajn kajn malbonajn akarojn.

      Ŝato

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s