La plej granda ŝarko iam ajn

Post la morto de la lasta dinosaŭro, antaŭ 65 milionoj da jaroj, mamuloj kaj birdoj floris ĉie sur la Tero. Tio ne signifas tamen, ke la vivo en la maro haltis. Eĉ kelkaj mamuloj vagadis denove en la direkto de la akvo. Tiuj adaptis sin por poste iĝi delfenoj kaj balenoj, sed ilin atendis granda danĝero. Antaŭ 23 ĝis 2,6 milionoj da jaroj vivis Megalodon, la plej granda ŝarko iam ajn. Per korpo de averaĝe 10,5m kaj dentoj de 18cm, ĝi ĉasis malgrandajn balenojn kaj estis la plej danĝera predanto el sia medio. La rego de Megalodon ne daŭris tiom longe tamen. Malgraŭ la longa historio de ŝarkoj, kiu daŭris pli ol 400 milionoj da jaroj, Megalodon nur eltenis ĉirkaŭ 20 milionojn.

Megalodon 1.jpg

^ Rekonstruo de Megalodon je vera grandeco

Dentoj

Paleontologoj trovis multajn fosiliojn de Megalodon, sed neniujn ostojn, la plejparto el ili estas dentoj. Tio sekvas el la fakto ke la skeleto de ŝarko konsistas el kartilago. Kutimaj ostoj, kiujn oni trovas en mamuloj, sed ankaŭ en la plejparto de fiŝoj, konsistas el tre dura materialo, kiu malrapide digestiĝas de bakterioj. Kontraste, la kartilago en la skeletoj de ŝarkoj kaj rajoj preskaŭ tuj post la morto disfalas kaj tute malaperas post unu aŭ kelkaj semajnoj. La nura parto de ŝarko, kiu ja bone konserviĝas, estas la dentoj. Feliĉe ili havas amason.

Dum la tempo de Megalodon, la dentaroj de ŝarkoj jam havis tre interesan kvaliton. Malkiel homoj, kiuj havas nur du dentarojn dum la tuta vivo, ŝarkoj povas renovigi la dentaron konstante. La dentoj troviĝas en pluraj vicoj kaj kiam unu elfalas, la sekva povas tuj preni la lokon de la antaŭa. Dum la tuta vivo, ŝarko povas perdi milojn da dentoj, kio igas la ŝancon ke almenaŭ unu el ili fosiliiĝas sufiĉe granda. Kiom facile ili fosiliiĝas kaj kiom multe da ili estis perditaj do klarigas kial ni konas la beston preskaŭ nur laŭ la dentoj.

La dentoj de Megalodon facile rekoneblas, ĉar neniu ŝarko havas eĉ iomete similajn dentojn. Unue, ili estis gigantaj. Ili povis iĝi 18cm kaj estis tre dikaj, kompare al tiuj de modernaj ŝarkoj. La diferencoj estas tre klaraj, eĉ se oni komparas Megalodon al la blanka ŝarko, ĝia plej proksima parenco. Laŭ la rando de la dentegoj videblas etaj strukturoj, kiuj similias al tranĉilo. Tiuj igas la damaĝon kiun la dento povas krei multe pli granda. Fakte, eĉ post milionoj da jaroj oni povas vundegi sin se oni ne tenas la denton ĝuste, aŭ per bonaj gantoj. Fine, ankaŭ la materialo el kiu la dentoj konsistas estas malsama. Al dentopasto oni ofte aldonas natrian fluoridon por preventi kariojn. Ankaŭ la dentoj Megalodon enhavis fluoridon en la formo de fluorapatito. Tiu mineralo daŭre troveblas en la dentoj de modernaj ŝarkoj, sed sur surface. Megalodon havis fluorapatiton en la tuta dento, kio igis ilin eĉ pli fortaj. Sciencistoj pensas ke tiu lasta diferenco estas konsekvenco de malpli alta kvanto da fluorido en la oceanoj kompare al la tempo de Megalodon. Specife por ŝarkoj, kiuj konstante renovigas la dentaron, tio povas esti problemo.

Megalodon 2.jpg

^ Fosilia dento de Megalodon

Grandeco

Sen kompleta skeleto, paleontologoj ne povas konsenti pri kiom granda Megalodon fakte estis. Oni certas ke la fiŝego estis multe pli granda ol la blanka ŝarko. Tio estas klara pro la dentoj, kiuj multe pli grandas, sed ankaŭ pro la dieto. Oni trovis restaĵojn de balenoj kiuj estis atakataj de Megalodon kaj havis ŝirojn de pluraj centimetroj en la ostoj. Nur besto kun tiom grandaj dentoj povus tiom damaĝi balenon.

La rilatumoj inter malsamaj partoj de la korpo povas esti bonaj indikoj pri la grando de la tuto. Se oni komparas la grandecon de aliaj ŝarkoj al ties dentoj, oni povas uzi tiujn informojn por krei minimuman kaj maksimuman divenon pri la grandeco de nekonata ŝarko. La grandeco de Megalodon ŝanĝiĝis konstante, pro tio ke malsamaj sciencistoj proponis malsamajn modelojn pri la rilatumo inter la grandeco de la dentoj kaj la longeco de la ŝarko kaj ili estis tre kritikemaj. En 1909 ekzemple, la Usona sciencisto Bashford Dean provis rekonstrui la makzelon de la bestego. Li povis facile sidi ene de la grandega makzelo kaj konkludis ke la tuta besto devus esti pli-malpli 30m. Poste oni eltrovis ke Dean uzis multe tro da kartilagon sur ambaŭ duonoj de la makzelo, kio igis ĝin multe tro alta. Kompreneble tio ankaŭ pruvis ke lia estimo de la longeco ne povas ĝusti. Aliaj sciencistoj provis krei modelojn en kiuj la grandeco de la ŝarko kaj la dentoj estis linie dependaj. Unu el tiuj modeloj diras ke ĉiu centimentro da larĝeco de dento korespondas al 1,4m da ŝarko. Tiaj modeloj estas danĝeraj tamen, pro tio ke dentoj ne nepre same rapide kreskas kiel la korpo kaj pro tio ke tiaj estimoj ofte estas bazitaj sur la blanka ŝarko, kiu eble malpli similas al Megalodon ol ni pensas. Hodiaŭ la plejmulto de paleontologoj kredas ke Megalodon estis maksimume 18m kaj averaĝe 10,5m Tio estas daŭre multe pli granda ol blankaj ŝarkoj, kiuj maksimume iĝas 6.1m. Oni ne scias tamen, ĉu ĉiu Megalodon estis same granda. Ĝi vivis preskaŭ ĉie kaj malsamaj medioj povus influi la grandon de la besto.

Megalodon 3.png

^ La maksimuma kaj minimuma estimo de la grandeco de Megalodon, kompare al homoj kaj du aliaj ŝarkoj

Tiom grandaj makzeloj ankaŭ igis la mordon de Megalodon nekredeble forta. Laŭ komputilaj modeloj de la besto kaj la fosilioj de la viktimoj, oni sukcesis estimi la forton per kiu Megalodon mordis. La minimuma kaj maksimuma estimoj pri la mordoforto de Megalodon estas 108514N kaj 182201N. Tio sufiĉas por facile mordi buson, aŭ por levi objekton de 11000kg ĝis 18500kg. Aldone, oni pensas ke Megalodon povis ĵeti la kapon tien kaj reen dum la mordo por pli bone ŝiri la viandon. Tiel la predo spertas eĉ pli da forto. Laŭ tiuj estimoj, Megalodon havis la plej fortan mordon iam ajn oficiale priskribita. Ĝia forto estis preskaŭ dufoje tiom granda ol tiuj de la plej granda krokodilo, T. rex kaj la blanka ŝarko kombine.

Malapero

Paleontologoj ne konsentas pri kiel tiom sukcesplena besto povis malaperi. Megalodon estis la plej danĝera predanto de la mondo kaj vivis en tre vasta regiono. Oni tamen trovis diversajn indikojn kaj havas kelkajn teoriojn, kiuj verŝajne havis kombinan efikon. Plej gravaj estis unue ke Megalodon ekhavis konkurencon. Megalodon ja estis tre granda, sed aliaj malpli grandaj bestoj kiel orcinoj kaj aliaj ŝarkoj estis multe pli efikaj. Ĉasi, naĝi kaj aliaj agoj kostis malpli da energio al tiuj bestoj, kio igis la ŝancon de travivi pli alta ol tiu de Megalodon. Alia grava faktoro estas tiu de la klimato. Oni kredas ke Megalodon formortis en periodo dum kiu la klimato sur la tuta Tero malvarmiĝis. La balenoj kiujn Megalodon uzis por nutri sin iris al malpli varmaj regionoj, kie ili plej facile travivis. Megalodon estis multe malpli bone adaptita por travivi en malvarmaj medioj kaj devis resti en malkreskanta varma regiono. Tiel grandega fonto de nutraĵoj malaperis kaj Megalodon ne povis sufiĉe rapide adapti sin.

Megalodon 4.jpg

^ Orcinoj aŭ orkoj estas tre efikaj kaj inteligentaj predantoj.

Kiel ajn Megalodon malaperis, ĝi estas bona ekzerco por imagi la ekstremojn de biologio. Kompreni la ŝarkegon estas esenca por bone kompreni la ekosistemoj en kiuj ĝi vivis kaj la rolon kiun ĝi havis en la historio de aliaj organismoj kiel balenoj. Aldone, la giganteco de Megalodon donas al ni novan perspektivon por rigardi la bestojn, kiuj vivas nuntempe. Sekvafoje kiam la ĉefkaraktero de filmo batalas ŝarkon, oni do ne bezonas esti tro imponata. Almenaŭ la kompatindulo ne frontas Megalodon.

Komenti