Mamuloj kiuj venas el ovoj: la monotremoj

Ne malfacilas nomi monotremojn primitivaj. La strangaj mamuloj, kiuj nur troviĝas en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo, produktas ovojn kaj marŝas pli kiel reptilioj ol mamuloj. La moderna vidpunkto estas ke malgraŭ tio ke ili ankoraŭ havas reptiliajn kvalitojn, monotemojn estas same bone adaptitaj al la medio kiel ĉiuj aliaj mamuloj. Temas do pri branĉo kiu prenis propran vojon, anstataŭ pri primitivaj pramamuloj. Estas bona ke la branĉo ankoraŭ travivas, kvankam ĝi havas nur kelkajn speciojn, pro tio ke ĝi montras ke la evoluo ne havas specifan celon kaj ke ĝi simple plenigas ĉiujn formojn kiuj eblas. Monotremoj do montras la potencon de evoluo kaj de mamuloj kiel grupo.

La loko de monotremoj en la mamuloj

Bestoj en la sama taksonomia grupo havas similajn genojn kaj ofte ankaŭ similajn eksterajn formojn kaj kondutojn. Unu el la plej gravaj distingoj inter mamuloj kaj aliaj bestoj, estas ke mamuloj nutras siajn idojn per lakto. Ankaŭ monotremoj produktas lakton, sed faras tion malsame kiel aliaj mamuloj. La reproduktado kaj kiel bestoj prizorgas la bebojn fakte estas uzata por distingi inter la tri grandaj grupoj ene de la mamuloj:

Unue estas la placentuloj, la plej granda grupo al kiu ankaŭ homoj apartenas. Ĉi tiu grupo enhavas la plejparton da specioj kaj disvastiĝis sur la tuta mondo. Kiel la nomo sugestas, gravedaj placentuloj havas placenton per kiu la ido povas esti nutrata. La idoj kreskas en la utero dum longa tempo kaj naskiĝas vivante. Post tio, la ido estas relative memstara kaj estas nutrata de la patrino per lakto ĝis ĝi povas manĝi aliajn aferojn. Due estas la marsupiuloj, al kiuj apartenas interalie kanguruoj kaj koaloj. Ankaŭ marsupiuloj havas placenton kaj naskas vivantajn idojn, sed kiam ili naskiĝas, ili estas ankoraŭ tiom etaj kiel embrio kaj eniras la marsupion, la haŭta sako kiu enhavas la cicojn de la patrino. Tie la ido trinkas lakton ĝis ĝi vere estas memstara. La monotremoj: la ornitorinko (anasbeka mamulo) kaj ekidnoj (poŝ-erinacoj), havas la plej ekzotan strategion kaj produktas ovojn. La ovoj estas etaj kaj molaj kaj la idoj rapide forlasas ilin. Post tio, la apenaŭ vivanta ido trinkas lakton ĉe la patrino. Monotremoj ne havas cicojn tamen. La lakto venas el glandoj kaj fluas rekte sur la haŭton de la patrino. Tie la ido trinkas kaj kreskas.

Monotremoj 6.jpg
^ Mamuloj estas ordigitaj laŭ reprodukta strategio. La marsupio klare igas la kanguruon marsupiulo.

Ekidnoj

Ekidnoj troviĝas en multaj lokoj en Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Ili aspektas iomete kiel mikso inter erinaco kaj formikurso, sed ili kompreneble ne estas proksimaj parencoj, pro tio ke ekidnoj ne estas placentuloj. La simileco estas la rezulto de konverĝa evoluo. Kiam malsamaj organismoj estas en similaj medioj, ili povas ekhavi similajn kvalitojn, pro tio ke ili havas la samajn evoluajn premojn. Ekzistas du specioj. La malpli granda troviĝas en la tuto de Aŭstralio kaj parto de Nov-Gvineo kaj estas kovrita de pikiloj. Kvankam tiuj pikiloj ne estas venenaj, ili ja estas tre akraj kaj kiam la ekidno ne povas fuĝi en truon en la tero, ĝi povas iĝi pilko kiel erinaco kaj protekti la molan ventron. Ĝi havas longan buŝon kiu aspektas iomete kiel rostro. La longa, glua lango tre rapide eliras kaj estas uzata por ĉasi formikojn kaj termitojn. La ekidno ne havas dentojn, kiel ĉiuj monotremoj, kaj manĝas same kiel formikursoj kaj terporkoj. La specio troviĝas en multaj malsamaj medioj kaj facile adaptas sin. Tio estas mirinda, pro tio ke ili nur produktas unu ovon samtempe, do ili devas havi tre altan ŝancon de travivi por kapabli pluekzisti. La alia genro de tri specioj (kvankam ne estas konsento pri la ekzakta kvanto de specioj) estas la longbekaj ekidnoj, kiuj troviĝas nur sur la insulo Nov-Gvineo. Ĉi tiuj bestoj estas pli grandaj ol tiuj, kiuj vivas en Aŭstralio. Ili havas pli densan hararon kaj nur kelkajn, mallongajn pikilojn. Oni scias ke ili vivas de vermoj en la arbaro, sed ne multe pli estas sciata pri ili. Bedaŭrinde, la ekidnoj de Nov-Gvineo ne fartas tiom bone. La populacioj estas sub alta premo kaj pri unu el la specioj oni eĉ ne certas ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas aŭ ne. Esplorvojaĝoj en la arbaron ne trovis vivantajn ekzemplerojn, sed ja truojn kiuj povus esti fositaj de la specio. Kvankam ne ĉiuj faktoroj kiuj minacas ekidnojn estas konataj, ĉasado estas granda parto de ĝi. Laŭ tiuj, kiuj manĝis ekidnojn, ili ŝajne estas tre bongustaj.

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

Ornitorinkoj

La lasta monotremo aspektas kiel nenio alia. La ornitorinko, aŭ anasbeka mamulo, aspektas kiel mikso inter kastoro kaj anaso. Ĝi estas tiom malsama kompare al aliaj bestoj, ke la unuaj Eŭropanoj kiuj vidis ĝin ne sciis ĉu temis pri mamulo, birdo aŭ reptilio. La ornitorinko havas harojn kaj nutras la bebojn per lakto, kio igas ĝin klare mamulo, sed ĝi ankaŭ produktas ovojn kaj la kruroj estas apud la korpo anstataŭ sub ĝi, kiel reptilio. La piedfingroj estas konektitaj per haŭto kaj ĝi havas bekon kiel anaso. Kvankam ĝi do aspektas kiel la monstro de Frankenstein, kreita el la restaĵoj de diversaj aliaj bestoj, ĝi estas perfekte adaptita al sia medio. La ornitorinko vivas en la orienta parto de Aŭstralio en kaj ĉirkaŭ la akvo. Kiam ĝi naĝas, la haŭto inter la piedfingroj helpas ĝin pli efike puŝi sin antaŭen. Tion ĝi faras preskaŭ pleje per la antaŭaj piedoj. Ankaŭ la malantaŭaj piedfingroj estas konektitaj, sed ili estas malpli grandaj kaj nur estas uzataj por ŝanĝi la direkton. La plata ”kastora” vosto estas uzata por teni la balancon. Ankaŭ la haroj estas adaptataj al la vivo subakve. La besto havas du mantelojn, la suba tavolo konsistas el tre mallongaj haroj kaj la supra el pli longaj haroj kiuj glimas kiam ĝi malsekas. La hararo de ornitorinko estas pli densa ol tiuj de aliaj subakvaj mamuloj kiel la blanka urso aŭ la lutro kaj ĝi tenas aeron. Tiel ĝi estas malpli peza dum ĝi naĝas kaj haŭto restas seka kaj varma. Termoizolado estas tre grava por la ornitorinko, pro tio ke ĝi estas en la akvo dum longaj tempoj, specife nokte kaj ankaŭ vintre, kiam la temperaturo de la akvo estas preskaŭ glacia. Kvankam la hararo do havas plurajn avantaĝojn, ĝi ankaŭ preskaŭ iĝis la fino de la ornitorinko. Ankaŭ homoj interesiĝis pri la felo kaj komencis ĉasi la beston por produkti vestaĵojn. La ornitorinko ne tiom grandas tamen, do por unu mantelo, oni bezonis kvardek ornitorinkojn. Feliĉe Aŭstralio nun leĝe protektas la beston per la kontraŭleĝiĝo de ĉasado. Nun populacioj estas denove stabilaj kaj la speciala besto ne plu estas rekte minacata.

Monotremoj 4.jpg
^ Ornitorinko (Anasbeka mamulo)

La ornitorinko estas senpardona ĉasanto kaj sentas sin tute hejma en la akvo. Ĝiaj predoj estas kutime etaj nevertebruloj kiel vermoj kaj la larvoj de insektoj. Por kapti ilin, ĝi traserĉas la sablon kaj la rokojn sub la akvo per la beko. Ĝi ne faras tion blinde tamen. Ĝi havas specialan senson por elektro. Elektrosenso estas kutime nur utila por ŝarkoj kaj aliaj subakvaj bestoj, pro tio ke la sala akvo pli bone tralasas la elektrajn signalojn ol aero. La monotremoj estas la nuraj tervertebruloj kun tiu ĉi senso kaj tiu de la ornitorinko estas la plej preciza (40 000 sensĉeloj kompare al 2 000 aŭ 400 por la malsamaj specioj de ekidnoj). La besto uzas ĉi tiun senson kune kun la senco por ŝanĝiĝoj de akvopremo por detekti etajn predojn, kiuj produktas etan elektran kampon. La sensĉeloj estas aranĝitaj laŭ apartaj linioj trans la beko. Por ke la plej sentema parto de la beko povu esti uzata en ĉiu direkto, ĝi turnas la kapon rapide dekstren kaj maldekstren. Tiel ĝi povas detekti ĉion, kion ĝi bezonas.

Monotremoj 7.jpg
^ Ĉi tie oni vidas kiel iom da aero eskapas el la hararo.

Laste, virornitorinkoj estas inter la malmultaj mamuloj kiuj produktas venenon. La veneno venas el pikilo konektita al la malantaŭa piedo. La inoj ne havas tiom grandan pikilon kaj ĝi ne produktas venenon. La virornitorinkoj nur produktas venenon dum la reprodukta sezono. Tiuj indikoj igas la ideon ke la venenon havas rolon en la konkursado inter maskloj tre verŝajna. La veneno sufiĉas por paralizi etajn bestojn kaj al homoj donas neelteneblan doloron. La haŭto ĉirkaŭe rapide ŝveliĝas kaj oni sentas ĝin dum kelkaj tagoj ĝis kelkaj semajnoj, aŭ se oni estas vere malbonŝanca, oni sentas ĝin dum monatoj. Keith Payne, kiu servis en la Aŭstralia armeo, estis pikita en la mano dum li provis savi ornitorinkon kaj diris ke tio pli doloris ol esti trafata de metaleroj de bombo. Kvankam veneno estas tre malofta por mamuloj, ĝi verŝajne ne evoluis aparte en ornitorinkoj. Pli verŝajne ĝi estis multe pli ofta en mamuloj kiuj nun ne plu ekzistas, do la ornitorinko nur montras la restaĵon de kvalito kiu antaŭe estis tre ofta por mamuloj. Ankaŭ tiu kvalito do igas monotremojn gravaj por kompreni la tutan rakonton de mamuloj kaj vivo ĝenerale.

Monotremoj 5.JPG
^ Sur ĉi tiu bildo, la venena pikilo estas la ungo kiu iras maldekstren. Ĝi iom moveblas por igi ĝin pli uzebla.

La antaŭa bildo de primitivaj monotremoj do klare estis erara. Monotremoj estas modernaj bestoj kiuj daŭre evoluas kaj senprobleme travivas sen homa ĝeno. Pro tio ke tiom granda elcentaĵo de ovoj travivas ĝis plenkreskeco, oni povus eĉ krei argumetojn por subteni ke monotremoj estas giganta sukceso. Kiel ajn, ili montras parton de la rakonto de la vivo kiun neniu alia besto povus provizi en ĝia loko, do la konservado de ĉi tiuj bestoj estas gravega por la antaŭenigo de scienco kaj kiel memorigilo pri nia deveno. Espereble do, vi rigardos monotremojn tra novaj okulvitroj estontece.

4 pensoj pri “Mamuloj kiuj venas el ovoj: la monotremoj

  1. Mi ege ŝatas viajn artikolojn, precipe ĉi tiun. Ili estas tre interesaj kaj klare skribitaj. Ĉu vi ankaŭ aldonis tiujn faktojn al Vikipedio? Tiel, la fruktoj de via laboro ĉiam troviĝus.

    Ŝati

    1. Dankon pro via reago! Mi multe ĝuas legi ke vi ŝatas miajn afiŝojn. Bedaŭrinde mi mem ne havas tempon por prilabori ambaŭ Vikipedion kaj Scivolemon, do mi preferas prilabori Scivolemon, por ke la Esperanta enhavo estu diversa kaj ofertu ion al ĉiuj. Feliĉe estas tre dediĉitaj prilaborantoj de Vikipedio, kiuj pretas uzi mian blogon kiel fonton kiam ili verkas artikolojn. Tiel ili havas fontmaterialon kaj mia blogo iĝas pli videbla.

      Ŝati

Komenti