La salamandro kiu neniam iĝas plenkreska

Neniu amfibio en la mondo estas tiom populara kiel la aksolotlo. Pro ĝia amuza aspekto kaj relative facila prizorgado, ĝi estas ofte vendata kiel hejmbesto. Aldone, ĝi estas bredata por sciencaj esploroj en diversaj fakoj kiel embriologio. Ŝati aksolotlojn ne estas nova afero tamen. La aksolotlo estis historie multe respektata de la indiĝena popolo de la regiono de Meksik-urbo. Ĝia nomo venas el la Naŭatla lingvo kaj referencas al la dio Ŝolotlo*, la dio de morto, kiu ŝanĝis sin al aksolotlo por ne esti oferata de la aliaj dioj. Dum longa tempo, homoj kaj aksolotloj povis kune vivi. Oni kultivis plantojn sur la akvo sur specialaj platformoj el akvaj plantoj kaj koto. Tio donis al la aksolotlo lokon plena je oksigeno por vivi kaj reprodukti sin, dum la produktoj iĝis pli valoraj, pro tio ke la ĉeesto de aksolotloj garantiis ke la akvo estis bonkvalita. Aldone, aksolotloj estis facila kaj bona nutraĵfonto. Post la alveno de Eŭropanoj, tiu vivstilo estis minacata kaj ankaŭ tiu de la aksolotlo. Ekde 1607, oni komencis konstrui kanalojn por eviti ke la lago inundus la novan ĉefurbon. Tiu sistemo nur iĝis pli kaj pli kompleksa kaj malgrandigis la habitaton de la aksolotlo. En la dua duono de la dudeka jarcento, oni interŝanĝis la antaŭan akvofonton de la lago per purigita rubakvo. Tio poluis la akvon kaj igis ĝin eĉ malpli alloga al la sentema besto. Laste, aksolotloj apenaŭ havis naturajn malamikojn, ĝis homoj enkondukis predantajn fiŝojn en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. Nun la iam abunda amfibio estas sur la limo de formorto kaj estas reprezentata de nur kelkaj individuoj en ĉiu kvadratkilometro. Se la aksolotlo formortus, tio estus terure bedaŭrinda. Kompreneble ĝi malbonus por la ekosistemo, sed ankaŭ por sciencistoj, ĉar malgraŭ la sukcesa bredado de aksoltoloj, oni konservu la sovaĝan populacion por pli da genetika diverseco. Laste, la malapero estus malbona por la indiĝena popolo de la regiono, pro la kultura rolo de la besto. Laŭ la legendoj, la malapero de la aksolotlo ankaŭ signifus la malaperon de la popolo.

*En la Naŭatla lingvo, oni uzas ŝ-sonon anstataŭ ks-sonon. Malgraŭ tio, la vorto aksolotlo havas ks-sonon en Esperanto pro la influoj de aliaj lingvoj.

Aksolotloj 2

^ Skulptaĵo de la antikva dio Ŝolotlo

La unikaj ecoj de la aksolotlo igas ĝin aspekti preskaŭ ekstertera. La idoj de la granda plejparto de amfibioj ne aspektas kiel la gepatroj. Anstataŭe, ili metamorfozas, kio signifas ke ilia korpo trairas drastajn ŝanĝojn. Konata ekzemplo estas ranoj, kies idoj spiras per brankoj kaj naĝas per la vosto, dum plenkreskaj ranoj ne plu havas voston kaj spiras per pulmoj (krom kelkaj tre etaj ranoj, kiuj spiras nur per la haŭto). Ankaŭ salamandroj, la grupo al kiu aksolotloj apartenas, preskaŭ senescepte metamorfozas. Rare okazas ke salamandroj ne povas produkti la hormonon necesa por la metamorfozo, kio kaŭzas ke ili restas en la larva stadio. Aksolotloj ne sekvas tiun tendencon tamen, ĉar por ili la nemetamorfozinta formo estas la normo. Sovaĝaj aksolotloj konservas siajn eksterajn brankojn dum la tuta vivo, kune kun multaj aliaj idaj ecoj, sed ja povas reprodukti sin. Tio donas al ili kvalitojn, kiujn aliaj amfibioj ne havas kaj tio kaptis la atenton de homoj.

Aksolotloj 4.jpg

^ La brankoj klare videblas malantaux la kapo.

Historie, la solaj naturaj habitatoj de la aksolotlo estis la lagoj de Chalco kaj Xochimilco. El la du, nur eta parto de la lago de Xochimilco restas, ĉar la resto estis forpumpita. Ili estis altaj montolagoj kun danĝeraj kondiĉoj surtere, kio igis la subakvan vivon pli alloga. Tio povus klarigi kial resti en la larva stadio, kiu estas pli bone adaptita al vivi en akvo, estus avantaĝo al la salamandro. Malgraŭ tio, la regiono havas populacion de proksima parenco de la aksolotlo, Ambystoma tigrinum, kiu ja metamorfozas. Ĉiukaze, la plej grava kaŭzo de la ”neotenio”, la konservado de larvaj ecoj, estas manko de jodo en la akvo. Same kiel homoj, aksolotloj kaj aliaj salamandroj bezonas jodon por produkti specifajn hormonojn, kiuj gvidas ilian kreskon. Tio signifas ke jodo estas esenca por la metamorfozo. Dum longa tempo, oni ne sciis ekzakte kiun lokon la aksolotlo havas en la arbo de vivo, sed per injekti la hormonojn, kiujn ĝi bezonis por metamorfozi, oni sukcesis krei plenkreskajn aksolotojn, kiuj multe aspektis kiel la antaŭe menciita Ambystoma tigrinum. La du eĉ povas krei idojn kune. Malgraŭ tio, ili ankoraŭ estas tiom malsamaj, ke sciencistoj distingas inter du malsamaj specioj.

Aksolotloj 3.jpg

^ La vivo de Ambystoma tigrinum, kiu ja metamorfozas

Kompare kun aliaj amfibioj, aksolotloj povas iĝi grandaj. Maksimume ili atingas 30cm, dum la averaĝo estas ĉirkaŭ 15cm. Tio ne estas la nura afero pri ili kiu grandas; pro tio ke ankaŭ iliaj ĉeloj kaj ovoj estas tre grandaj. Tio igas ilin tre taŭgaj objektoj pri embriologiaj studoj. Oni povas facile pristudi la grandajn, travideblajn embriojn. Malsamaj ĉeloj povas ankaŭ havi malsamajn pigmentojn, kio montras kiuj ĉeloj iĝas kiuj korpopartoj. En la komenco de la dudeka jarcento, aksolotloj estis gravegaj por studi la funkcion kaj kreskon de organoj. Tiel ili multe helpis kun la serĉo al la kaŭzo de malsanoj kiel spina bifida en homoj. Alia eblo estas genetike modifi la aksolotlon, por ke ĝiaj ĉeloj produktu GFP, proteinon, kiu estas uzata de meduzoj por elsendi verdan lumon. Unu el la aplikoj de tia modifado, estas ke oni povas igi kancerajn ĉelojn brili verde. Tiel oni povas tre facile vidi kiel la kancero disvastiĝas en la korpo.

Aksolotloj 5

^ Aksolotlo, kiu produktas la proteinon GFP (fonto: Justin Rosenberg, Connecticut College)

Alia kvalito de la aksolotlo, kiu povus helpi onin kuraci homojn, estas ilia nekredebla talento de regenerado. Kiam aksolotlo perdas kruron, kiu povas relative facile okazi kiam oni havas plurajn, la tuta kruro povas rekreski tiel, ke oni ne vidas ke ĝi iam estis for. Pluraj organismoj, inkluzive homoj, iomete havas tiun kapablon en kelkaj lokoj, sed aksolotloj specife bonas je ĝi. Ĝia sekreto estas ke ĝi ŝanĝas la identon de siaj ĉeloj. La ĉeloj ĉirkaŭ la vundo iĝas pluripotentaj, kio signifas ke ili povas iĝi pli-malpli ajna ĉeltipo, kiun la kreskanta korpoparto bezonas. Tiel la nova korpoparto aspektas kvazaŭ la aksolotlo eskapis la ovon kun ĝi. Homoj povas iomete regeneri sin, sed kiam oni perdas fingron, ĝi neniam rekreskos. Studi ekzakte kiel aksolotloj faras ĝin estas do interesa, ĉar oni eble povas krei kuracmetodon el la novaj informoj. Eble oni ne baldaŭ sukcesos kreskigi tutajn korpopartojn, sed oni havas altajn atendojn kiam temas pri paralizo, la sana kreskado de organoj kaj riparado de aĝdamaĝo. Grava diferenco inter la aksolotloj en laboratorio kaj iliaj sovaĝaj amikoj estas la koloro. En la naturo, blankaj aksolotloj estas ege raraj, dum ili estas la normo en la laboratorio. La kialo estas ke ili havas du kopiojn de specifa geno, kio kaŭzas ke ili ja produktas pigmentojn, sed ke tiuj ne videblas en la haŭto. Tio signifas ankaŭ ke ili ne estas albinaj. Veraj albinaj aksolotloj ankaŭ ne havas pigmenton en la okuloj. Kvankam la laboratoriaj aksolotloj ne montras pigmenton, ili ja estas iom rozkoloraj. Tiu koloro rezultas de la sango kiu trairas la haŭton. Sovaĝaj aksolotloj kutime estas multe malpli helaj aŭ eĉ nigraj kaj foje havas makuletojn. Kiel hejmbestoj la blanka variaĵo estas plej populara, pro tio ke ĝi aspektas amuze, sed ankaŭ malhelaj aksolotloj estas vendataj.

Eble eĉ pli stranga kapablo ol regenerado, estas la akceptado de hazardaj korpopartoj. Oni povas preni la kruron de unu aksolotlo kaj senprobleme ligi ĝin al alia individuo. En homoj kaj aliaj bestoj, la imuna sistemo kontraŭbatalas ĉelojn, kiuj malsimilas al la propra korpo. Tial oni uzas organojn de proksimaj parencoj por greftado. Aksolotloj ne reagas tiel, kio signifas ke oni povas libere interŝanĝi multajn organojn. Greftite, la organoj eĉ funkcias kaj kreskas. Se oni fortranĉas la kruron de blanka aksolotlo kaj surmetas eĉ nur kelkajn ĉelojn de lumanta aksolotlo, tiuj ĉeloj povas kreski kaj formi tute novan, lumantan kruron. Eĉ pli freneza ekzemplo estas la eksperimento en kiu oni greftis la kapon de juna aksolotlo sur la dorson de alia aksolotlo. La kapo vivis kaj kreskis kaj reagas simile al eksteraj faktoroj kiel la kapo de kutima aksolotlo, sendepende de la alia kapo. Poste la Frankenŝtejnaĵo vivis dum 65 semajnoj.

Aksolotloj 6

^ Aksolotlo kun aldona brako ĉe laboratorio de UCI

Kelkaj eksperimentoj estis pli etike ĝustaj ol aliaj, sed ĝenerale, la plej pristudata amfibio de la mondo multe helpis homaron. Pro la aksolotlo, oni pli bone komprenas kiel embrioj kreskas, kiel specifaj malsanoj funkcias kaj kiel unu el la plej strangaj bestoj surtere vivas. Oni facile bredas aksolotlojn en laboratorioj, do nek sciencistoj, nek entuziasmuloj bezonas timi perdi ĉi tiujn eksterterulojn, sed ankoraŭ la sovaĝa aksolotlo estas altvalora. Aksolotlojn havas kulturan rolon, do protekti ilin gravas, sed plibonigi la kondiĉojn por la aksolotlo ankaŭ plibonigas la kondiĉojn por aliaj organismoj, kiuj vivas en kaj ĉirkaŭ la lago, inkluzive homojn. Nur per kunlaboro, peno kaj kompreno, tiu batalo estas venkebla.

Komenti