La danĝera vojo de InSight

La unuaj bildoj, kiujn InSight sendis de la surfaco de Marso montris tedan dezerton, sed tio nur feliĉigis sciencistojn. La misio, kiu rezultis de kunlaboroj inter la Usona spacagentejo NASA kaj diversaj Eŭropaj organizoj en interalie Francio kaj Germanio, celas bori en la grundon kaj por tio, la grundo estu plata kaj mola.

Kontraste al misioj kiel Curiosity kaj Opportunity, InSight ne havas radojn. Pro tio ĝi ne povas moviĝi trans la surfaco kaj devas sursurfaciĝi ĝustaloke la unuan fojon. La regiono Elysium Planitia estis elektita por tiu celo, pro tio ke ĝi estas plata kaj ne havas multajn grandajn rokojn. Aldone, la regiono estas tiom malalta ke la atmosfero estas sufiĉe densa kaj la proksimeco al la ekvatoro garantias sufiĉe da sunlumo por akiri energion. Malgraŭ tio, la surmarsiĝo ankoraŭ estis sufiĉe nervoziga, pro tio ke Marso ne estas konata kiel facila loko por sursurfaciĝoj. Ĝia atmosfero estas tiom densa ke oni devas protekti la kosmoŝipon kontraŭ la varmiĝo kiam ĝi trafas ĝin, sed ĝi ne estas sufiĉe densa por uzi nur paraŝutojn. Fakte, malpli ol duono de la sondiloj, kiuj provis surmarsiĝi ankaŭ sukcesis. La sukcesplena surmarsiĝo okazis la 26an de novembro kaj entute daŭris ĉirkaŭ 6 minutoj, sed se ĝi estus fuŝita, la tuta misio estus ruinita. Unue, InSight troviĝis en ujo kun dika kontraŭvarma ŝildo. Dum la unua fazo de la surmarsiĝo, ĝi iris tiom rapide ke paraŝuto tuj rompiĝus. Pro tio, ĝi nur uzis la froton de la atmosfero kontraŭ la kontraŭvarma ŝildo por malrapidiĝi. Pro tiu granda froto, la temperaturo altiĝis ĝis 1500°C, sed ene, kie InSight troviĝis, estis ĉirkaŭ ĉambra temperaturo. Dum la dua fazo, la sondilo moviĝis sufiĉe rapide por ellasi la paraŝuton. Tiu eĉ pli malrapidigis ĝin ĝis la lasta paŝo. La kontraŭvarma ŝildo estis forĵetata de la ujo, tiel ke la kruroj de InSight eliris el la ujo. Finfine, ankaŭ la resto de la ujo kaj la paraŝuto estis malkonektitaj, post kio InSight libere falis tra la atmosfero. Per 12 etaj raketoj, ĝi sukcesis malrapidiĝi tiom, ke la kruroj povis elteni la ŝokon. Tiel ĝi sekure iris de 5,5km/s al 0km/s en nur 6 minutoj. Nun, NASA havas kontakton kun InSight kaj ĉio ŝajnas bona. La ĉirkaŭaĵoj aspektas taŭgaj kaj la roboto havas nun deklivon de ĉirkaŭ 4°. Tio bonas, ĉar ĝi estas dezajnita por funkcii kun deklivo ĝis 15°. Nun estas tempo por ŝarĝi la bateriojn kaj prepari la sciencajn instrumentojn kaj jam dum la unua labortago InSight havis rekordon. Neniu misio sur la surfaco de Marso akiris tiom da energio tiom rapide antaŭe.

La vojo de la eniro en la atmosferon al la surfaco

La dezajnintoj de InSight estas scivolemaj pri la eno de la planedo. Antaŭaj misioj nur esploris la surfacon, sed per rigardi pli profunde, oni esperas lerni pli pri la formado de rokaj planedoj. Por tio, ĝi havas du elstarajn instrumentojn. La unua estas seismografo. Ankaŭ la Vikingaj misioj de la sepdekaj jaroj kunportis seismografojn, sed pro tio ke ili ne rekte tuŝis la surfacon, ili nur mezuris bruon, ĉefe de la vento. Por solvi tiun problemon, InSight kunportis longan robotan brakon, per kiu ĝi povas preni la seismografon kaj meti ĝin sur la surfacon. Aldone, la seismografo ricevos kovrilon por ke ĝi ne estu ĝenata de la vetero. Marstremoj ne havas la saman kaŭzon kiel tertremoj. Marso havas fiksitan kruston sen platotektoniko. Malgraŭ tio, tremoj povus esti kaŭzataj de, ekzemple, magmo, kiu premas kontraŭ la krusto, aŭ eĉ meteorŝtonoj, kiuj trafas la surfacon. Tiuj tremoj estas tre malfortaj, sed ili devus esti mezureblaj. Pro tio ke ili trairis la planedon, ili kunportas informojn pri la ena strukturo de la planedo. Tio estas interesa, ĉar Marso kreiĝis sammaniere kiel la Tero, sed ne konstante estas rekreata de geologia aktiveco. Ĝi povas havi spurojn, kiuj jam dumlonge malaperis ĉi tie.

La dua ĉefainstrumento ankaŭ estos metata sur la surfaco per la robota brako. Temas pri borilo, kiu povas fosi ĝis 5m profunde. Ĝi havas la kromnomon ”Talpo” kaj same kiel vera talpo havas tre senteman voston. Tiu vosto estas longa drato, ligita al InSight, kiu plenas je varmosensiloj. Ĉiujn 50cm, la Talpo elsendas pulson da varmo, kiu poste estas detektata de la sensiloj. Per mezuri kiom rapide la varmo disiĝas, oni povas diveni kiom bone la grundo tralasas varmon kaj el kia materialo ĝi konsistas. La celo de la Talpo estas mezuri kiom da varmo eskapas la planedon kaj kio la fonto de tiu varmo povas esti. Per fari tion profunde, oni ankaŭ garantias ke la mezuroj ne estas influataj de veteraj influoj sur la surfaco. InSight do ne moviĝas kiel la pli famaj Marsmisioj, sed ĝi aŭskultos kaj sentos pli profunde ol ajna alia misio.

InSight kun ĉiuj el siaj instrumentoj

Dum sia longa vojaĝo, Insight ne estis sola. Ĝi kunportis du etajn kubsatelitojn, el kiuj konsistas la MarCO misio. La du etaj satelitoj, kiuj ne pli grandas ol 37x25x12cm, estas ankaŭ konataj laŭ siaj kromnomoj ”WALL-E” kaj ”EVE”, de la Disney-filmo WALL-E, kiu temas pri eta roboto, kiu iras en la kosmon. Kvankam la du satelitoj ne kunportis verajn sciencajn instrumentojn, ili estis esenca parto de la misio. Per iliaj kameraoj, ili povis sekvi la surmarsiĝon de la ĉefa sondilo kaj tuj sendi la datumojn al la Tero. Tio estas grava, pro tio ke la inĝenieroj de NASA povu lerni de la surteriĝo por estontece plibonigi la teĥnologion. Aldone, la eksperimentaj satelitetoj montras ke oni povas uzi kubsatelitojn dum longdistancaj misioj, kio antaŭe neniam estis provita. Laste, ili faris ankaŭ eksperimentojn. Malgraŭ tio ke ili ne kunportis sciencajn instrumentojn, oni povis kreeme uzi la instrumentojn, kiujn ili ja havis. Dum sia preterflugo, unu el la satelitetoj sendis signalojn al la Tero tra la atmosfero de marso. Surtere, oni povis uzi tiujn signalojn por eltrovi kiel la atmosfero interagas kun la radiado. Tiel oni povas mezuri kiom densa la atmosfero estas kaj eĉ iomete el kiuj ĥemiaĵoj ĝi konsistas. Kompreneble tiu eksperimento ne estas tiom impona kiel tiuj, kiujn faros la ĉefa sondilo, sed ĝi ja montras ke kubsatelitoj povas esti uzataj por eksperimentado dum longdistancaj misioj. MarCO montras ke, kvankam ili sendube ne prenos la lokon de klasikaj misioj, kubsatelitoj havas la potencon de ludi gravan rolon en estontecaj misioj kiel kunuloj.

Modeloj de la MarCO satelitetoj faldite kaj disfaldite

Ĉi-momente, InSight ankoraŭ komfortiĝas en sia nova hejmo kaj serĉas belajn lokojn por meti siajn aferojn, sed la venonta Marsa jaro estas promesplena. Estas eksciiga ke InSight sekure alvenis, sed eĉ pli ke novaj malkovroj estas tuj malantaŭ la horizonto. Sukceson, InSight!

2 pensoj pri “La danĝera vojo de InSight

Komenti