Scivolemo havas Jutuban kanalon!

La ĉefa celo de Scivolemo estas igi homojn interesitaj pri scienco kaj krei bonan Esperantan enhavon. Por atingi tion, indas havi ĉeeston sur pluraj platformoj, sed ĝis nun tiuj neniam inkludis Jutubon. Dum la lasta KAEST tamen, Carlos alparolis min pri la ebleco kaj ni decidis krei skipon, al kiu Roĉjo poste aliĝis. Ni nun finfine sukcesis organizi ĉion kaj pretigis la unuan videon.

La unua video videblos ekde la 8a de januaro per tiu ĉi ligilo.

Pri la skipo
Carlos

-Carlos estas la instiginto de la kunlaboro. Li okupiĝas pri la muntado de videoj, la prizorgado de la kanalo kaj multe pli.

Roĉjo

-Roĉjo estas la prezentanto de la kanalo. Li aperas en la videoj kaj prezentos la sciencaĵojn klare kaj kun persona stilo.

Frank

-Mi estas la aŭtoro kaj redaktanto de la blogo. Mi faras la esploradon, verkadon kaj dezajnon por la afiŝoj, kiuj poste estas adaptataj al videoj.

3 pensoj pri “Scivolemo havas Jutuban kanalon!

Komenti