Kiam insektoj militas

Por travivi en la naturo necesas bona defendo. Ĉiu konas bestojn, kiuj protektas sin per kornoj aŭ veneno, sed tiuj ne estas la solaj strategioj. Interesaj ekzemploj troviĝas en la mondo de insektoj. Tiu grupo havas nekredeble multajn speciojn kaj do estas tre diversa. Aldone, kelkaj el ili vivas en kompleksaj socialaj strukturoj kun malsamaj roloj, kio kreas tute novajn eblojn por sindefendo. Jen kelkaj el la interesaj manieroj per kiuj insektoj defendas sin.

Fantominsektoj estas granda grupo de specioj, kiuj protektu sin kontraŭ aliaj bestoj kiel birdoj. La plej klara metodo estas imitado de la ĉirkaŭaĵoj. Multaj fantominsektoj vivas en arboj, do por ne elstari, ili aspektas kiel longaj, maldikaj bastonoj, aŭ plataj folioj. Kvankam oni pensus ke folioj kaj bastonetoj ne faras multe, multaj fantominsektoj eĉ uzas sian konduton por imiti ilin. Ili povas svingi kaj danceti kiel folio, kiu flirtetas en la vento. Por igi la teatraĵon eĉ pli realisma, kelkaj specioj eĉ lasas plantojn kaj fungojn kresketi sur ili kaj ekzistas specioj, kiuj povas ŝanĝi sian koloron. Fantominsektoj do povas esti malfacile troveblaj eĉ se oni scias ke ili proksimas kaj eviti atakon estas pli bona ol kontraŭbatali.

Fantominsekto

Se iu predanto malgraŭ ĉio sukcesas trovi la fantominsekton, ĝi daŭre ne akceptas la malvenkon. La aro de specioj trovis diversajn metodojn por fuĝi, forpeli aŭ eĉ rekte ataki la kontraŭulon. Multaj fantominsektoj havas akrajn pikilojn sur diversaj partoj de la korpo. Eurycantha horrida, ekzemple, havas grandajn pikilojn sur la malantaŭaj kruroj. Multaj specioj povas ankaŭ ŝpruci likvaĵojn, kiuj malbongustas, malbonodoras aŭ surprizas atakantojn. Aliaj fantominsektoj estas malpli konfrontemaj kaj preferas forpeli la atakanton. Tion ili faras per montri helajn kolorojn sur la flugiloj, kiujn ili kutime kaŝas. En la naturo, helaj, brilaj koloroj ofte estas avertoj, do la subita malfermo de la flugiloj povas konfuzi kaj fortimigi predantojn. Ekzistas fantominsektoj, kiuj faligas sin dum ili montras la flugilojn. Kiam ili falis sur la grundon, ili subite kaŝas la flugilojn denove kaj ne plu troveblas inter la folioj surgrunde. Tiel ili povas konfuzi la atakanton kaj samtempe fuĝi. Fantominsektoj do estas majstroj de preventi kaj eviti atakojn, sed ili ne ĉiam sukcesas. Feliĉe ili havas lastan trukon. Se ĝi devas batali, ĝi povas oferi kruron kaj poste fuĝi. La kruro malrapide rekreskas ĝis la antaŭa grandeco kaj la fantominsekto travivis.


Eurycantha horrida

Fantominsektoj devis multe adapti sin por sole travivi, sed kiam oni vivas en granda grupo, la reguloj de la ludo ŝanĝiĝas. Grandaj kolonioj kun multe da formikoj aŭ abeloj kaj mielo logas novajn predantojn, sed la grupo ankaŭ ebligas tute novajn defendajn strategiojn. Esence la sorto de la kolonio iĝas pli grava ol tiu de individuaj membroj, same kiel la korpo pli gravas ol individuaj ĉeloj. Tio povas rezulti je kelkaj tre interesaj, sed kruelaj kazoj de memoferado.

La formiko Colobopsis explodens ne estas misnomita. La malgranda formikspecio vivas en grandaj kolonioj, kiuj estas tre allogaj bufedoj al ĉiaj predantoj. Kiam malamiko, ekzemple pli granda formiko, provas ataki la kolonion, la loĝantoj riskas siajn proprajn vivojn por defendi ĝin. Ili tenas la malamikon per mordi ĝin kaj direktas la abdomenon (pugon) al ĝi. Poste, ili fleksas la abdomenon tiom forte ke ĝi eksplodas kaj ŝprucas flavan gluecan venenon. La defendantoj ne travivas la eksplodon, sed se ĉio iras glate, la atakanto mortas, aŭ fuĝas.

Estas interesa fakto ke memoferado povas esti bona strategio en la naturo, ĉar oni kutime vidas la naturon kiel lukton por travivi. Malgraŭ tio, la stranga konduto havas sencon. Unue, la tuta kolonio estus detruata de atakantoj, se ĝi ne povus forpeli ilin. Eĉ se la memoferado do estas terura por la individua formiko, ĝi estas tre avantaĝa por la kolonio kaj specio ĝenerale. Due, ne ĉiu formiko en la kolonio povas eksplodi. Tiuj, kiuj eksplodas estas etaj laborformikoj, kiuj ĉiukaze ne povas reprodukti sin. Ilia evolua sukceso do dependas de kiel iliaj parencoj fartas, pro tio ke ili havas similajn genojn kaj ja povas transdoni ilin. Protekti la kolonion per oferi sin do detruas la korpon de la individua formiko, sed protektas la genojn. Parenteze, oni ne pensu ke la aliaj formikoj faras tute nenion dum la atako. Estas pli grandaj formikoj, kies tasko estas la protektado de la enirejo. Se la atakanto ne estas forpelata de la eksplodantaj formikoj, la sorto de la kolonio restas sur iliaj ŝultroj.

Alia formiko, Forelius pusillus, havas malpli agresan manieron de oferi sin, sed tio ne igas tion malpli kruela. Ĉiun vesperon, ili fermas la enirejon de sia kolonio per sablo, por ke ĝi estu sekura kaj malfacile trovebla. Malbonŝance, kelkaj formikoj devas resti ekstere por bone fini tiun laboron. Ili laboradas ĝis la enirejo tute ne plu videblas kaj kiam oni matene iras al la kolonio, oni vidas ke ili malaperis. La formikoj, kiuj restas ekstere ne estas sufiĉe fortaj por travivi la nokton tiel. Verŝajne ili mortas pro malsato kaj la elĉerpiga laboro. Por la kolonio, tio ne estas problemo, ĉar ĝi malpli verŝajne estos atakata kaj ĝi estas tiom granda ke ĝi povas perdi kelkajn formikojn.

Forelius pusillus

Alia ekzemplo de insektoj, kiuj vivas en kolonioj estas la abelo Apis cerana japonica. Ĝi estas minacata de la japania giganta vespo (Vespa mandarinia japonica), la plej granda vespo kiu ekzistas. La vespo povas iĝi 5cm kaj povas mortigi dekojn da abeloj ĉiun minuton. Kelkaj ekzemplaroj eĉ povas mortigi tutan kolonion. Tial la abelo havas defendan meĥanismon, kiun abeloj el la resto de la mondo ne havas. Kiam la unua vespo eniras en la kolonion, la abeloj amase kovras ĝin. Centoj da abeloj povas aliĝi, kreante abelbulon kun la vespo en la mezo. La armeo de abeloj komencas vibrigi siajn flugmuskolojn por varmigi la bulon ĝis 46°C. Tio estas la sama meĥanismo, kiun ili uzas por varmigi la abelujon. Tio mortigas la vespon, sed la plejparto de la abeloj travivas. Oni dum longe pensis ke la varmo mortigas la vespon kaj daŭre kredas ke ĝi estas grava faktoro, sed kvankam la vespo toleras malpli da varmo ol la abeloj, almenaŭ 47°C necesas por mortigi ĝin. Tiu problemo estis solvata de eksperimentoj, kiuj mezuris la koncentraciecon de CO2 en la abelbulo. Dum ili varmigas la bulon, la abeloj liberigas multe da CO2, kio altigas la koncentraciecon. En tiuj kondiĉoj, kun alta temperaturo kaj multe da CO2, la vespo ne povas travivi pli longe ol 10min kaj ne povas logi aliajn vespojn.


Apis cerana japonica, observataj de vespo

Kompreneble ĉi tiuj ekzemploj ne sufiĉas por reprezenti la plej grandan grupon de bestoj surtere, sed ĝi ja montras kiom diversaj insektoj estas. Oni povas trovi multe pli da interesaj ekzemploj en la naturo, kiuj povas plenigi tutajn librojn kaj eĉ tiam ankoraŭ ekzistas insektoj, kiujn oni ankoraŭ ne malkovris.

Bildoj:
https://pixabay.com/photos/cockroach-walking-green-small-animal-199710/
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Vespa_simillima_xanthoptera01.jpg
https://www.antweb.org/
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Vespa_simillima_xanthoptera01.jpg

Komenti