Vombatoj komunikas per kubforma feko kaj tio eĉ ne estas la plej stranga fakto pri marsupiuloj. Marsupiuloj estas ekstreme diversa kaj interesa grupo de mamuloj, kiuj adaptis sin al la plej diversaj vivkondiĉoj. La plej eta specio, Planigale ingrami estas nur 59mm longa sen la vosto kaj la plej granda, la ruĝa kanguruo, povas atingi altecon de 1,80m. Ili povas havi tre strangajn vivstilojn, kiel la koalo, kiu dormas dum 20 horoj tage kaj grumblas kiel vulkano, aŭ la tasmaniaj diabloj, kiuj estas minacataj de formorto, pro tio ke ili tiom mordas unu la alian, ke ili transdonas fatalan malsanon. Vere pri ĉiu grupo de marsupiuloj ekzistas aro de interesaj rakontoj, do jen kelkaj.

Kiel rekoni marsupiulon
Reproduktado
Marsupiuloj estas unu el la tri grupoj de mamuloj, kiuj ankoraŭ ekzistas. Antaŭe ankaŭ aliaj grupoj ekzistis, kiel la multituberculata, kiuj eltenis ĉirkaŭ 166 milionoj da jaroj kaj estis tre sukcesplenaj, sed tiuj grupoj formortis. Bedaŭrinde restas nur la marsupiuloj kaj placentaj mamuloj, kiuj estas sufiĉe proksimaj parencoj, kaj la pli foraj monotremoj. La plej grava distingo inter tiuj hodiaŭaj grupoj de mamuloj estas la metodoj de reproduktado.
Monotremoj, kiel la ornitorinko (anasbeka mamulo), produktas ovojn kiel reptilio kaj ne havas cicojn. Iliaj idoj nur tre mallonge restas en la ovo kaj poste nutras sin per la lakto de la patrino, kiu venas el glandoj en la haŭto. Ili estas la plej malgranda grupo de mamuloj kaj estas reprezentataj nur de kelkaj specioj en Oceanio.

Placentaj mamuloj estas la plej granda grupo, kiu inkludas ankaŭ homojn. La idoj de placenta mamulo restas en la korpo de la patrino dum longa tempo kaj nutraĵoj povas transiri de la sango de la patrino al la ido tra organo, kiu nomiĝas la placento. Kiam la ido finfine naskiĝas, ĝi jam tre multe aspektas kiel la gepatroj.
La marsupiuloj havas strategion en la mezo. Ili ne produktas ovon, sed kreskigas la idon en la utero kiel placenta mamulo. Ili ne havas veran placenton tamen, do la idoj restas nur tre mallonge, ĝis la nutraĵoj elĉerpiĝas. Poste ili ”naskiĝas” kaj eniras en la marsupion (la poŝon) de la patrino. Je tiu momento la ido ankoraŭ aspektas kiel feto, sed ĝiaj brakoj jam sufiĉe fortas por grimpi al la cico de la patrino. Tie ĝi trinkas lakton, ĝis ĝi sufiĉe kreskis por eliri el la poŝo. Estas interese ke la ido estas ankoraŭ tiom juna kiam ĝi grimpas al la cico, ke ĝi ankoraŭ ne povas suĉi. Tio signifas ke la patrino devas aktive ”pumpi” la lakton. Malgraŭ la nomo de la grupo, ne ĉiuj marsupiuloj havas marsupion. Specioj, kiuj grimpas, saltas, fosas aŭ naĝas ofte havas tre disvolvitajn marsupiojn, sed malgrandaj specioj, kiuj vivas sur la grundo povas havi malgrandan, aŭ entute neniun poŝon. Alia interesa diferenco inter placentaj mamuloj kaj marsupiuloj estas ke marsupiulinoj havas du uterojn kaj du vaginojn, kiuj finiĝas en kloako, kune kun la digesta sistemo. Virmarsupiuloj ofte havas branĉan penison kun du pintoj por stimuli ambaŭ vaginojn. La nasko ne okazas tra unu el la vaginoj, sed tra tria truo.

Fosiliaj trajtoj
Kvankam la reproduktado estas tre utila indiko por rekoni hodiaŭajn marsupiulojn, ĝi ne estas tre utila por formortintaj specioj. Marsupioj, placentoj kaj aliaj organoj, kiuj gravas por la reproduktado, estas molaj kaj malfacile fosiliiĝas. Feliĉe la Metatheria, la grupo de bestoj, kiuj pli proksimas al hodiaŭaj marsupiuloj ol al placentaj mamuloj, havas kelkajn aliajn kvalitojn, kiuj igas ilin rekoneblaj. Unue, ili havas malsamajn dentojn ol placentaj mamuloj. Dentoj ĉiam havas gravan rolon en la identigado de mamuloj, ĉar ili havas malsamajn dentojn por malsamaj taskoj, kiuj estas specialigitaj kaj diversaj. Marsupiuloj ĝenerale havas pli da dentoj ol placentaj mamuloj kaj ili havas malsaman kvanton de incizivoj supre kompare al sube. Ankaŭ la ostoj povas malkaŝi la identon de marsupiulo, ĉar marsupiuloj havas relative malpli grandajn cerbojn ol placentaj mamuloj, kio signifas ke ili havas malpli da spaco en la kranio. Ili ofte havas ankaŭ specialojn ostojn sur la pelvo, kiuj subtenas la marsupion.

Monda distribuo
Hodiaŭ, marsupiuloj estas plej abundaj en Oceanio (krom Nov-Zelando), kie ekzistas pli ol 300 specioj el multaj diversaj grupoj kiel kanguruoj, koaloj kaj tasmaniaj diabloj. Ekzistas ĉirkaŭ 100 specioj en Ameriko, ĉefe didelfoj, kiuj ĉiuj vivas en Sud-Ameriko aŭ Centra Ameriko. Nur unu atingas Nord-Amerikon, la norda didelfo. Interalie en Eŭropo, Ĉinio kaj Nov-Zelando vivas kelkaj specioj, kiuj ne evoluis tie, sed estis enkondukitaj de homoj. Tio ne signifas ke ili nepre estas bonvenaj gastoj. En 1840 oni enkondukis la vulpoposumon en Nov-Zelandon por la peltindustrio, sed la Nov-zelanda ekosistemo, kiu ne estas bazita sur mamuloj, ne havis taŭgajn predantojn por ĉasi ĝin, do ĝi iĝis giganta plago.

Kvankam Nord-Ameriko havas nur unu masupiulon nun, oni trovis sufiĉe grandan kvanton de tre malnovaj marsupiulaj fosilioj tie. Tio signifas ke la grupo verŝajne ekestis en Nord-Ameriko kaj disvastiĝis al la sudo. La ekesto de la grupo verŝajne okazis antaŭ ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj, kiam Nord-Ameriko kaj Sud-Amerikoj estis konektitaj per mallarĝa ”ponto”. Ĉiuj Nord-Amerikaj specioj poste formortis. Sud-Ameriko kaj Antarktio ankoraŭ estis konektitaj tiam kaj Antarktio ankoraŭ ne estis kovrita de glacio, kio ebligis la disvastiĝon tra ambaŭ kontinentoj. Oni ja trovis marsupiulajn fosiliojn el Antarktio, sed kompreneble la plej granda parto de la fosilioj estas kovritaj de glacio, kio igas la esploradon de Antarktiaj marsupiuloj tre malfacila. Aŭstralio ne estis konektita al Antarktio, sed ankoraŭ tre proksimis. Verŝajne temas pri nur unu specio, kiu atingis Aŭstralion kaj poste diversiĝis. Tiu specio verŝajne estis parenco de la hodiaŭa Dromiciops gliroides, kiu estas pli proksima parenco al Aŭstraliaj marsupiuloj ol al Sud-Amerikaj marsupiuloj. Ĝi estas inter 8 kaj 13cm kaj blankbruna kun malhelaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj. Kelkaj homoj kredas ke vidi D. gliroides igas onin malbonŝanca. Tiu kredo povas eĉ esti tiom ekstrema, ke, laŭ la libro “Walker’s Mammals of the World, kelkaj homoj eĉ bruligis sian domon post la trovado de la eta marsupiulo en ĝi.

La hodiaŭaj didelfoj en Centra Ameriko kaj Nord-Ameriko ne estis tie de la komenco. Ĉiuj Nord-Amerikaj specioj formortis post kiam Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko disiĝis. Milionoj da jaroj post tio, la du kontinentoj denove konektiĝis per mallarĝa peco de tero, kie hodiaŭ troviĝas la Panama kanalo. Dum tiu tempo tre multaj specioj migris de unu kontinento al la alia, kio tute ŝanĝis la distribuojn de ĉiaj bestoj. Hodiaŭ la plej norda marsupiulo estas la Norda Didelfo, kiu rapide disvastiĝas Norden. Ĝi nature disvastiĝis laŭ la Orienta marbordo kaj atingis la Sudon de Kanado, kvankam ĝi verŝajne ja estis helpata de Eŭropaj koloniistoj, kiuj forigis densajn arbarojn en Usono. Ĝi estis intence enkondukita en la okcidento de la lando. Nordaj didelfoj estas relative grandaj kaj havas tre blankan kapon kun pli griza korpo. Unu interesa konduto de Nordaj didelfoj estas ke ili agas kvazaŭ ili estas mortaj. Ili kuŝiĝas, kurbigas la voston en la direkto de la korpo, malfermas la buŝon kaj apenaŭ reagas al tuŝo. Tiu konduto povas daŭri malpli ol minuto aŭ eĉ 6 horoj! La strategio eble funkcias, pro tio ke predanto malpli facile vidas la beston, se ĝi ne moviĝas. Alia ebleco estas ke ĝi estas signalo al aliaj, agresemaj, Nordaj didelfoj, ke ĝi subigas sin.

Konverĝa evoluo
Eble la plej miriga fenomeno, kiun marsupiuloj ekzemplas estas konverĝa evoluo. Tio estas kio okazas, kiam malsamaj organismoj akiras la samajn trajtojn tra evoluo, sen heredi tiujn trajtojn de komuna antaŭulo. Ekzemplo de tio estas la reptiliaj fiŝosaŭroj kaj mamulaj delfenoj, kiuj havas tre similajn korpojn, kvankam ilia plej aktuala komuna antaŭulo ne naĝis kaj havis tute malsaman korpon. Tio estas la rezulto de tio ke du organismoj en simila medio kun simila rolo en la ekosistemo spertas similajn evoluajn premojn. En la kazo de delfenoj kaj fiŝosaŭroj, tiuj premoj estis ke ili ambaŭ bezonis rapide kaj efike movi sin tra la akvo por kapti predojn, kio rezultis je hidrodinamika korpo kun longa, mallarĝa buŝo.
La lasta komuna antaŭulo de placentaj mamuloj kaj marsupiuloj vivis samtempe kun nebirdaj dinosaŭroj. Post tiam la du grupoj ne plu povis interŝanĝi genojn kaj sendepende pluevoluis. Surprize, tre multaj hodiaŭaj kaj formortintaj marsupiuloj kaj iliaj proksimaj parencoj multe similas al placentaj mamuloj. La similecoj fakte tiom abundas, ke la nomoj por multaj grupoj de marsupiuloj en Eŭropaj lingvoj estas inspiritaj de placentaj mamuloj. Ili estas komparataj al musoj, ratoj, talpoj, meloj ktp. Kompreneble la similecoj venas de du flankoj, sed Eŭropeanoj estis alkutimiĝintaj al placentaj mamuloj, do ili rigardis ilin kiel normon.
Ekzemploj
Se oni renkontus Petaurus breviceps aŭ unu el ĝiaj parencoj, oni facile konfuzus ĝin kun flugsciuro. Same kiel flugsciuroj, P. breviceps estas malgranda besto kun mola membrano inter ĝiaj membroj. Ĝi ne povas aktive flugi, sed ĝi ja povas uzi ĝin por glisi de unu arbo al la alia, kio estas multe pli efiko ol grimpi suben, marŝi al la alia arbo kaj grimpi supren denove. P. breviceps estas tre talenta glisisto kaj povas eĉ kapti insektojn en la aero. Ĝi povas atingi distancojn de 45m kaj ĝiaj parencoj povas gliti eĉ pli longe.

Notoryctes typhlops estas pli-malpli same granda kiel placentaj talpoj kaj similas laŭ multaj aliaj manieroj, sed ili similas eĉ pli al la familio Chrysochloridae, alia grupo de placentaj mamuloj, kiu aspektas kiel talpoj. N. Typhlops havas simile formitan korpon al tiu de la Chrysochloridae kaj fosas sammaniere. Ĝia hararo havas tre similan teksturon kaj eĉ la eksteraj trajtoj de la cerbo similas. N. Typhlops havas tre helan (preskaŭ blankan) hararon kun rimarkebla kovrilo sur la vizaĝo, kiu funkcias kiel borilo. Ĝi havas grandajn manojn kun ungoj, per kiuj ĝi kvazaŭ naĝas tra la tero kaj ĝiaj oreloj kaj okuloj preskaŭ tute malaperis. Interesa diferenco inter N. Typhlops kaj ĝiaj placentaj similuloj estas ke ĝi pli ofte troviĝas sur la grundo.

Unu el la plej mirindaj ekzemploj de konverĝa evoluo de mamuloj estas Thylacinus cynocephalus, la tilacino aŭ tasmania lupo. Ĝi estas Aŭstralia marsupiulo, kiu formortis en la plejparto de Aŭstralio jam antaŭ 2000 jaroj. Ĝi travivis sur Tasmanio ĝis la 1930aj jaroj. La besto iĝis 100-130cm longa kaj ĝiaj ŝultroj atingis 60cm. La kapo de la tilacino aspektis preskaŭ ekzakte kiel tiu de hundo kaj ĝi havis similan dentaron kun grandaj kojnodentoj kaj tre simila korpo kun fortaj kruroj. Same kiel hundoj kaj aliaj kanisoj, la tilacino marŝis ne sur la plandoj, sed sur la piedfingroj. Ili estis grandaj kaj gravaj predantoj en ilia ekosistemo kaj ĉasis kanguruojn, valabiojn, multajn pli etajn mamulojn kaj birdojn. La malapero de la tilacino estas la rezulto de multaj kompleksaj faktoroj, sed homoj estas unu el ili. En ĉeflanda Aŭstralio tio okazis parte pro la hundoj, dingoj, kiuj estis enkondukitaj de indiĝenuloj kaj sovaĝiĝis. Ankaŭ la dingoj estis relative grandaj kaj efikaj ĉasantoj kaj ili komencis konkursi kun la tilacinoj. En Tasmanio la populacio multe suferis de intensa ĉasado de koloniistoj, kiuj kulpigis tilacinojn de mortigado de iliaj ŝafoj. La Tasmania registraro eĉ donis unu Britan pundon por ĉiu kapo de morta tilacino. Aldone la koloniigado de Aŭstralio detruis la habitaton de la tilacino kaj metis premon sur ĝiajn predojn. Hodiaŭ restas ankoraŭ nigrablankaj bildoj kaj eĉ videoj kaj kelkaj remburitaj ekzempleroj, sed la tilacino neniam revenos.

Dum longa tempo marsupiuloj estis rigardataj kiel pli primitivaj bestoj ol placentaj mamuloj, sed hodiaŭ tio ŝanĝiĝas. Marsupiuloj estas malsamaj ol placentaj mamuloj, sed ili estas laŭ sia propra maniero tre bone adaptitaj al sia medio. La didelfoj en Ameriko estas bonega ekzemplo de tio, ĉar ili estas sufiĉe abundaj malgraŭ la ĉeesto de placentaj konkursantoj. Estas grave do, ke oni respektu kaj konservu la marsupiulojn, por ke oni povu miri pri ili dum ankaŭ multaj generacioj.
Ophelia
Ĉi tiu artikolo estis inspirita de Ophelia, la Norda Didelfo. Kiam ŝi estis ido, ŝia patrino estis trafita de aŭto kaj mortis. Ophelia kaj ŝia sibo ankoraŭ estis vivantaj kiam preterpasanto trovis la patrinon kaj kontrolis ŝian marsupion. Unu el la malantaŭaj kruroj de Ophelia estis tiom vundita, ke ĝi devis esti amputata, sed ŝi sufiĉe bone resaniĝis post tio. Ŝi iĝis pli forta, sed ne povas teni sian propran korpopezon, do ŝi ne povas grimpi kaj kun tri piedoj ankaŭ promeni estas malpli facila. Bedaŭrinde, ŝi ne travivus en la naturo, do ŝi translokiĝis al Animal Wonders Inc. en la Usona subŝtato Montano, kie ŝi estas bonege prizorgata de la teamo. Mi volas kore danki Animal Wonders Inc. pro tio ke ili inspiris min kaj permesis al mi uzi la belegajn bildojn de Ophelia.

Animal Wonders Inc. ne nur prizorgas bestojn, sed ankaŭ kunlaboras kun ili por eduki homojn pri kiom mirindaj bestoj estas. Por lerni pli pri ili kaj iliaj bestoj, vi povas iri al:
Instagramo: animalwondersmontana
Jutubo: youtube.com/animalwondersmontana
Plua legado:
-Barros, M. A. D., Martins, J. F. P., Samoto, V. Y., Oliveira, V. C., Gonçalves, N., Mançanares, C. A. F., … Miglino, M. A. (2013). Marsupial morphology of reproduction: South America opossum male model. Microscopy Research and Technique, 76(4), 388–397. doi: 10.1002/jemt.22178
-Cifelli, R. L. (2003). PALEONTOLOGY: Enhanced: Marsupial Origins. Science, 302(5652), 1899–1900. doi: 10.1126/science.1092272
-Freyer, C., Zeller, U., & Renfree, M. B. (2003). The marsupial placenta: A phylogenetic analysis. Journal of Experimental Zoology, 299A(1), 59–77. doi: 10.1002/jez.a.10291
-Nowak, R. M. (n.d.). Walkers mammals of the world. Baltimore: Johns Hopkins University Press.
Licensoj por la aliaj bildoj:
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:-_fighting_red_kangaroos_2.jpg
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Joey_in_pouch.jpg
https://creativecommons.org/licenses/by-sa/2.0/
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Trichosurus_vulpecula_1.jpg
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Monito_del_Monte_ps6.jpg
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Em_-_Notoryctes_typhlops_-_1.jpg
Tre interesa! Ĝi estas tre bona laboro! Sukceson!!
ŜatiŜati