La sekretoj de bluo

Ni vivas en ironia tempo por la koloro bluo. En ekranoj, emblemoj kaj ĝinzoj videblas tiom da bluo ke ĝi apenaŭ ricevas atenton. Bluo perdas sian gloron malgraŭ sia populareco! Dum la plejparto de la historio de arto, la situacio estis tute malsama. Pentristoj devis fari siajn proprajn pigmentojn kaj la haveblaj koloroj multe dependis de kie kaj kiam ili vivis. Ili estis ne nur artistoj, sed ankaŭ ĥemiistoj! Kelkaj pigmentoj estis facile troveblaj en la naturo en la formo de plantoj aŭ bestoj, dum aliaj venis de mineraloj. Dume, riĉuloj ne nur uzis arton por montri sian guston, sed ankaŭ sian riĉecon, ĉar pigmentoj ofte estis multekostaj. Hodiaŭ venis la tempo por ripari la admiron por bluo. Per moderna scienco oni povas eltrovi kio kaŭzas ĝin kaj kial ĝi povas esti samtempe tiel abunda kaj tiel malfacile kaptebla.

Pigmentoj ne estas abstraktaĵoj, sed fizikaj molekuloj. Por la kolektado kaj uzado oni bezonas la ĝustajn materialon kaj multe da scio.

Bluo en arto
Kvankam ĝi ne estas la plej facile akirebla koloro, homoj uzis bluon dum miljaroj. En Peruo oni farbis kotonon per blua pigmento antaŭ 6 miljaroj, kaj en la Antikva Egipto oni uzis la artefaritan koloraĵon Egiptan bluon por siaj skulptaĵoj. En la Eŭropa Mezepoko, blua pigmento rimarkeble mankis. Malriĉuloj farbis la vestaĵojn per vajdo, sed tiu kolorilo ne estis tre luksa aŭ altkvalita. Eĉ la vestaĵoj de Maria, la patrino de Jusuo en la Kristana tradicio, estis pentritaj en ruĝo aŭ nigro dum granda parto de la Eŭropa Mezepoko. Nur en la 12a jarcento ŝi ricevis la bluan teksaĵon kiun ŝi ankoraŭ portas hodiaŭ. Ĉirkaŭ la sama tempo, ankaŭ la Franca reĝo komencis vesti sin en bluo, kaj la koloro grade populariĝis. Estas notinde ke la bluo en tiamaj pentraĵoj preskaŭ ĉiam venis de mineraloj. Popularaj estis azurito kaj lazurito, el kiuj la lasta estis tiel valora kiel oro. Ĝi certe havis bonan merkatikon, ĉar la mineralo estis uzata en Azio jam dum miljaroj.

Lazurito estas bela kiel mineralo, sed oni povas mueligi ĝin kaj krei unu el la plej belaj bluoj kiuj ekzistas.

La ligo inter religio kaj bluo ne estas tre surpriza. Bluo estas la koloro de la ĉielo kaj de akvo, kiuj estas forte ligitaj al la supernatura kaj nia origino. Artistoj volis kapti la aeron kaj la maron en sia arto por ke la spektanto sentu tiun saman miron. Sed tio estis problemo, ĉar la bluo estas iluzio. Akvo kaj aero mem ne enhavas pigmenton kiun oni povas izoli kaj uzi por siaj pentraĵoj. La artisto devas strebi al perfektaĵo per neperfektaj iloj.

La origino de bluo
Molekuloj interagas kun lumo en du ĉefaj manieroj: sorbado kaj disĵetado. La sorto de individua fotono, la partikloj de lumo, dependas de ĝia koloro. Blanka lumo de lampo aŭ la suno estas miksaĵo de ĉiuj koloroj, sed tio ŝanĝiĝas kiam ĝi trafas molekulon. La elektronoj ĉirkaŭ la molekulo bezonas energion por ŝanĝi sian distribuon, kaj sorbas nur tiujn fotonojn kiuj havas ekzakte la necesan energion por tio. La koloroj kiuj estas ligitaj al tiuj energioj malaperas, kaj la aliaj fotonoj estas disĵetataj. Ĥlorofilo ekzemple, la plej grava pigmento en plantoj, sorbas bluan kaj ruĝan lumon kaj disĵetas verdan. Ni vidas nur la verdan lumon kiu restas, kio donas al plantoj siajn rekoneblan koloron.

Blanka lumo estas miksaĵo de ĉiuj koloroj. Kiam ĝi trafas folion, verdo estas disĵetata kaj la aliaj koloroj estas sorbataj de ĥlorofilo.

Likva akvo kaj eĉ pli la ĉefaj gasoj en la atmosfero ne sorbas multan videblan lumon. Tio klare videblas kiam oni rigardas glason da akvo. Kondiĉe ke la akvo estas pura, ĝi ne havas evidentan koloron. La fakto ke la maro kaj la ĉielo estas bluaj ne estas pro sorbado, sed disĵetado. La kvanto de lumo kiu estas disĵetata fakte dependas de la koloro. Blua lumo estas disĵetata multe pli facile ol ruĝa lumo. Tio signifas ke ruĝa lumo trairas la atmosferon sufiĉe facile, dum la blua lumo estas ĵetata de molekulo al molekulo, kolorigante la tutan ĉielon. Nur matene kaj vespere, kiam la Suno estas malalte super la horizonto, la vojo de la lumo tra la atmosfero estas tiel longa ke ankaŭ la aliaj koloroj estas disĵetataj.

Bluo en la naturo
La manko de bluo en biologio estas kompleksa problemo. Ĝin influas faktoroj kiel la kondiĉoj de la tero kaj ĥemia komplekseco de pigmentoj, sed ankaŭ biologiaj faktoroj. Floroj kaj fruktoj havas koloron por sia spektantaro. Ili allogu insektojn kaj birdojn por la polenado, aŭ ekzemple mamulojn kiuj transportas iliajn semojn. Tiuj malsamaj bestoj ĉiuj vidas la saman koloron en malsamaj manieroj, kaj oni povas allogi unu beston prefera al alia. Eble la kombino de ĉiuj el tiuj faktoroj gvidis al la relativa malofteco de bluo inter plantoj.

Inter bestoj, bluo estas eĉ pli malofta. Plej tedaj estas la mamuloj, kies feloj estas signife malpli buntaj ol tiuj de birdoj kaj amfibioj. Tio havas sencon el evolua perspektivo. La unuaj mamuloj verŝajne vivis dum la krepuska aŭ nokta malhelo kaj ne bezonis distingi inter koloroj tiel multe. Eĉ hodiaŭ, mamuloj daŭre dependas pli de siaj nazoj kaj oreloj ol de siaj okuloj. Notinda escepto estas nia propra grupo. En primatoj sendepende evoluis pli bona kolorsenso. Malkiel aliaj mamuloj, ili povas bone distingi inter verdo kaj ruĝo, kio estas utila se oni volas scii ĉu frukto estas preta por la manĝado. Nature, ili ankaŭ uzas kolorojn por la komunikado. La plej bela ekzemplo estas la mandrilo, kiu uzas brilajn bluon kaj ruĝon sur la vizaĝo, kaj pli privataj partoj, kiel indikilon de sia sociala pozicio. Malgraŭ ĉio, eĉ primatoj vidas kolorojn malpli bone ol aliaj vertebruloj kaj insektoj. Ili pli bone vidas la diferencon inter similaj koloroj kaj foje eĉ vidas kolorojn en la infraruĝa aŭ ultraviola partoj de la spektro, kiuj estas nevideblaj al ni. Kiel rezulto, multaj nemamulaj bestoj ŝatas uzi buntajn kolorojn por la komunikado inter si, aŭ al predantoj. Ekzistas problemo tamen. Bestoj ofte rekte aŭ nerekte akiras siajn pigmentojn de siaj manĝaĵoj, kaj blua pigmento estas rara en plantoj.

La blua vizaĝo de mandrilo estas unikaĵo inter mamuloj. Foto de Malene Thyssen: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mandril.jpg

La Morpho didius papilio el Peruo estas spektakla pro sia grandeco, sed eĉ pli pro sia bluo. La flugiloj brilas kaj ŝanĝas sian koloron se oni rigardas ilin de malsamaj anguloj. Estas kvazaŭ ili estas kovritaj de metalo. Se oni provus izoli pigmenton el la etaj skvamoj sur la flugilo, oni rapide seniluziiĝus. La bluo ne venas de pigmento, sed de strukturo. Se oni observas la skvamojn per elektrona mikroskopo, oni trovas maldikajn tavolojn kun malpli ol mikrometro da distanco inter ili. Tio gravas, ĉar la ondolongo de videbla lumo estas inter 0,38 kaj 0,70 mikrometroj. La strukturo estas same fajna kiel la lumo mem. Kiam blanka lumo trafas la tavolojn, ĉiuj koloroj estas hazarde disĵetataj krom bluo. La reflektitaj ondoj de malsamaj tavoloj plifortigas unu la alian, kreante la brilan bluon de la flugilo. Malsamaj bestoj kiel la rano Dendrobates azureus, pavoj kaj eĉ la mandrilo ĉiuj trovis sian proprajn strukturojn por bluo. La strukturado de ekzistantaj molekuloj estis evolue pli facila ol la kreado de tute nova pigmento.

Estas nur du bestoj kiuj sukcesis krei veran bluan pigmenton. La unua estas Nessaea aglaura, papilio kun blua makulo sur la flugilo. La alia estas ni homoj, kiuj miksas kaj ĥemiumas, kreante artefaritajn pigmentojn. Bluo akiras novan signifon kiam oni pripensas ke koloroj havas tuŝeblan historion. Oni facile forgesas tion kiam oni aperigas milojn da koloroj sur ekrano aŭ aĉetas farbon en la vendejo. Dum la plejparto de homa historio, oni devis labori kun la koloroj kiujn oni trovis ĉirkaŭ si. Tiun saman penson ni memoru kiam ni rigardas la naturan mondon, en kiu bestoj bezonas nanoteĥnologion por akiri bluan koloron. Bluo meritas pli da gloro ol ĝi ricevas.

Unu penso pri “La sekretoj de bluo

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s