Beleco por kiu oni rigardu duan fojon

Multaj bestoj eskapas predantojn per rapide forkuri aŭ defendas sin per veneno aŭ kaskoj. Alia strategio estas simple eviti ke la predanto vidas onin. Kelkaj bestoj estas majstroj de tiu fako kaj sukcesis ekzakte kopii siajn mediojn post milionoj da jaroj da evoluo. Bona ekzemplo estas la gekedo Uroplatus phantasticus, kiu vivas en Madagaskaro. Gekedoj estas bonaj grimpantoj kaj ofte troviĝas en arboj. En tia medio ĉi tiu specio apenaŭ videblas, ĉar specimenoj ofte havas brunan haŭton, sed eĉ pli rimarkinda estas la vosto. Ĝia formo ege similas al folio kaj havas folivejnojn. Kelkaj eĉ havas truojn en la vosto por ke ĝi aspektu kiel mortanta folio. Tiel ĝi malpli facile rimarkeblas inter la veraj folioj. Se la gekedo tamen estas minacata, ĝi povas laŭvole faligi la voston por konfuzi la predanton. Ĝi eĉ aŭtomate rekreskos poste. Espereble tio sufiĉe longe distras la predanton por eskapi. Imitokamuflo estas tre bona maniero por kaŝi sin, sed U. phantasticus ne estas la ununura besto kiu uzas ĝin kaj la teĥniko povas havi multe pli da aplikojn.

Kamuflo 2.png
^ Sur blanka fono oni klare vidas gekedon, sed imagu renkonti ĉi tiun beston en arbaro.

Insektoj el la familio Syrphidae havas tute malan strategion. Ili ne imitas por kaŝi sin, sed por forĉasi aliajn bestojn. Tio ŝajnas kontraŭintuitiva, sed funkcias tre bone, pro tio ke ili aspektas kiel vespoj aŭ abeloj, kiuj multe pli danĝeras. Neniu predanto volas manĝi vespon, do ili ne prenas la riskon. Tiel la insekto estas protektata de la malbona nomo de alia specio. La imitado de pli danĝeraj, ofte venenaj, bestoj estis unue priskribata de Henry Walter Bates. Ĝi povas esti tre efika teĥniko, sed dependas de kelkaj faktoroj. Ofte la imitado nur estas sukcesplena se la predanto havis malbonan sperton kun la organismo kiun oni imitas. Pro tio ke ĝi memoras la guston aŭ ke ĝi malsaniĝis, la predanto ne plu volas manĝi tian organismon. Se oni tiam sufiĉe similas al tiu organismo, la predanto verŝajne ne manĝos onin. Por certigi ke la predanto unue havas malbonan sperton, la kvanto de imitantoj ne povas iĝi pli alta ol tiu de la imatatoj. La damaĝo de manĝi la imitaton ankaŭ devas esti sufiĉe alta, ĉar alikaze la avantaĝo de manĝi la imitanton iĝas pli granda. Se oni tamen akceptas vivi en la ombro de la specio kiun oni imitas, ĉi tiu formo de imitokamuflo estas tre efika.

Kamuflo 3.jpg
^ Je la unua rigardo, ĉi tiu insekto klare aspektas kiel vespo, sed kiam oni rigardas pli longe, oni ekvidas diferencojn.

Oni ne nur povas imiti aliajn organismojn laŭ ties aspekto. Por multaj bestoj ankaŭ aliaj sensoj estas gravaj. Ekzemplo de tio estas birdoj, kiuj ofte uzas sonojn por serĉi partneron antaŭ ol aspekto komencas ludi rolon. Sono estas tiom grava ke multaj birdoj havas tre komplikajn kantojn kiuj montras kiom sana la kantanto estas. Kelkaj el ili tiom bone regas siajn voĉojn, ke ili povas imiti sonojn de aliaj fontoj kaj eĉ imiti la homan voĉon. Papagoj estas konataj pro tio, sed ili estas nenio kompare al Menura novaehollandiae. Ĉi tiu birdo el Aŭstralio povas imiti la vokojn kaj kantojn de aliaj birdoj kaj eĉ de tute malsamaj bestoj kiel dingoj, sed oni eĉ trovis ekzemplarojn kiuj lernis imiti sonojn de homoj kaj maŝinoj. Oni multe troigas kiom ofte ili faras tion, sed oni trovis kaj kelkfoje eĉ filmis M. Novaehollandiae imitante sonojn de iloj kaj maŝinoj kiel marteloj kaj motorsegiloj. Tio tamen vekas la demandon: Ĉu inaj birdoj taksas tion seksalloga?

Kamuflo 4
^ Menura novaehollandiae havas belan koloritan voston, sed ĝia voĉo estas eĉ pli mirinda.

Ĉi tiu kaŝanto certe estas pli alloga. Sonas neprobable ke besto povas kamufli sin per esti hela kaj rozkolora, sed Hymenopus coronatus uzas precize tiun teĥnikon. La insekto uzas siajn blankan kaj rozkoloran aspekton por imiti la florojn ĉirkaŭ si kaj tiel resti nedetektata de birdoj. Kontraste al defendo, tiu imitado ankaŭ estas bona teĥniko por ĉasi. La simileco al floro logas pli etajn insektojn, kiuj serĉas nektaron. H. Coronatus atendas ĝis la insekto alproksimiĝas kaj antaŭ ol ĝia trompo estas rimarkata, la predo jam estas morta. Tiumaniere oni povas ĉasi tre efike kaj logi predojn sen elspezi tro da energio. La rezulto estas ke bestoj kiuj pli similas al floro ŝparas pli da energio ol bestoj kiuj malmulte aspektas kiel floro kaj tiun energion ili povas uzi por aliaj aferoj kiel kreski aŭ reprodukti sin. Aldone la insektoj kiuj ne sukcesas imiti la floron estas pli verŝajne manĝataj. Tio kaŭzas evoluan premon, ĉar ĉiugeneracie pli da idoj aspektas pli kiel floro. Tio igas la imiton tiom realisma.

Kamuflo 5.jpg
^ Ĉi tiu ekzemplaro kaptis papilion. Rigardu kiom floraj la kruroj kaj ”vosto” aspektas.

Fine, la plej bona imitanto certe estas la polpo. Ili estas sekretemaj kaj uzas imitadon por ne esti rimarkataj kiam ili ne estas en kaverno. Tiel ili povas eviti predantojn kaj kaŝe alproksimiĝi al predoj. Ili povas ŝanĝi la haŭton laŭ pluraj kvalitoj. Ili ŝanĝas la kolorojn, paternojn kaj helecon de la haŭto por simili al proksimaj strukturoj, sed kiel ili scias kiel ŝanĝiĝi estas misterio. Sciencistoj observis ke polpoj gajnas informojn pri kion ili imitu pere de la okuloj, sed kio rimarkindas estas ke polpoj estas kolorblindaj. Unu ebleco estas ke polpoj multe pli bone distingas polarigitan lumon ol homoj povas, kio donus al ili pli bonan indikon, sed oni ankoraŭ ne certas. La meĥanismo kiun la besto uzas por vere ŝanĝi la koloron funkcias en specifaj ĉeloj kiuj nomiĝas ”kromatoforoj”. La ĉeloj enhavas pigmentojn (koloritajn ĥemiaĵojn) kaj estas ĉirkaŭataj de muskolaj kaj nervaj ĉeloj. Per tre preciza rego de tiuj muskoloj, la polpo povas streĉi kaj puŝi la elastajn saketojn kaj ŝanĝi kiom multe da pigmento de specifa koloro videblas. Pro tio ke ĝi estas muskola sistemo, la polpo povas fulmrapide ŝanĝi sian koloron.

Kamuflo 6.jpg
^ Sepioj estas parencoj de polpoj. Ĉi tie juna sepio kaŝas sin per imitado de la ŝtonetoj sub ĝi.

Tre specifa talento kiu igas polpojn specialaj estas la kapablo ŝanĝi la teksturon de sia haŭto. El ĉiuj bestoj, nur la kapopieduloj, la grupo de interalie polpoj, montras tiun kapablon. Per reto de etaj muskoloj sub la haŭto, la polpo povas aperigi ringojn, pikilojn aŭ bulĝojn kaj denove tiri ilin en la haŭton. La muskoloj iom similas al la homa lango, kiu povas libere moviĝi kaj ŝanĝi sian formon. Pro tio ke la polpo mem decidas pri la strukturo de la haŭto, ĝi povas tre facile kaŝi ŝin sur rokoj aŭ aliaj strukturoj kaj tamen esti tute glata kiam ĝi naĝas por bone gliti tra la akvo. Tio igas la polpo la plej bona kaj fleksebla kaŝanto de la mondo.

Imitokamuflo ĉiam estis sukcesplena teĥniko por protekti sin. Ĝi aperas ĉie kaj estas ĉiam denove eltrovata. Ĝi povas havi multajn utilojn kaj esti atingata plurmaniere, kio montras la diversecon de naturo kaj la efikeco per kiu la naturo solvas problemojn. Per la studado de ĉi tiuj bestoj, ni povas lerni pli pri la meĥanismoj kiujn ili uzas por kaŝi sin kaj pri kiel evoluo funkcias. Cetere la bestoj ankaŭ estas belegaj por rigardi kaj vekas nian miron. Sekvafoje kiam vi do eliras, rigardu iom pli detale. Eble vi estas ĉirkaŭata de pli da bestoj ol vi pensas.

 

 

En ĉi tiu filmeto, Menura novaehollandiae imitas diversajn sonojn de konstruado.

https://youtu.be/C0ZffIh0-NA

Per ĉi tiu ligilo oni povas vidi kiel polpo rapide iĝas videbla kaj fuĝas.

https://youtu.be/PmDTtkZlMwM

Komenti