La veroj kaj malveroj pri hipnoto

La doktoro sidas antaŭ la kliento en malluma ĉambro. La kliento aŭdas nenion krom mallaŭtan fonmuzikon kaj fokusiĝas je la pendolo, kiun la dokoro tenas. Mallaŭte kaj malrapide la doktoro alparolas la klienton ĝis li klakas per la fingroj kaj la kliento tuj endormiĝas. Kompreneble hipnoto ne ekzistas tiel, kiel filmoj montras ĝin, sed pri kion hipnoto signifas kaj kiel ĝi funkcias sciencistoj jam longe diskutas. Tiuj demandoj ne estas facilaj, ĉar oni malfacile juĝas ĉu iu vere hipnotas, aŭ nur ŝajnigas tion.

La origino de moderna hipnoto estas la teorio de besta magnetismo, kiu estis elpensita ĉirkaŭ la jaro 1770 de Franz Friedrich Anton Mesmer. La Aŭstria kuracisto kaj teologo proponis la ideon ke iu nevidebla fluaĵo ekzistas en ĉiuj vivantaj organismoj. Laŭ tiu ideo, oni povus kontraŭbatali multajn malsanojn, se oni povus regi tiun fluaĵon. Multaj stereotipoj pri hipnoto estas ligeblaj al Mesmer, kiu ”kuracis” siajn klientojn en malhelaj ĉambroj kun fonmuziko kaj uzis mangestojn por regi la fluon. La strangaj metodoj igis lin famaj en Francio kaj li estis invitata de altstatusaj kaj gravaj personoj kiel la reĝino, Marie Antoinette. La reĝo, Louis XVI, malpli ŝatis la novan teorion kaj petis la Francan akademion de scienoj esplori la situacion. Oni kunigis komisionon el sciencistoj por la tasko, kiu elpensis plurajn eksperimentojn por eltrovi ĉu besta magnetismo vere ekzistas. Unu el tiuj eksperimentoj estis dezajnita jene: En la ĝardeno, nur unu arbo devus esti magnetigata laŭ la metodoj de Mesmer. Tion faris lia asisto Deslon. Sekve, juna knabo, blindigita per tuko, devis promeni tra la ĝardeno kaj serĉi la preparitan arbon pere de besta magnetismo. Kompreneble la knabo ne sukcesis trovi la ĝustan arbon kaj la sciencistoj konkludis ke besta magnetismo ne ekzistas. La influo de Mesmer tro grandis tamen kaj poste inspiris aliajn esplorojn. Nuntempaj sciencistoj konsentas pri tio ke besta magnetismo ne ekzistas, sed multaj el ili ja kredas je hipnoto. Kio precize okazas kiam oni hipnotas estas malfacile direbla tamen, do oni daŭre dezajnas novajn eksperimentojn kun novaj teĥnologioj kiuj montras kio vere okazas en la cerbo.

Hipnoto 2.jpg

^ Mesmer

Novaj testoj montras ke la hipnoto havas multajn efikojn kaj aplikojn. Oni sukcesis igi homojn vidi neekzistantajn kolorojn, forgesi kaj rememori, vidi vortojn en la denaska lingvo kiel sensencaĵojn kaj ŝanĝi la stilon de fari decidojn. Oni ne tute perdas sin tamen. Eĉ kiam oni estas hipnotigata, oni daŭre havas sencon de moralo. Kompreni kio precize okazas estas malfacila, sed oni faris amason da eksperimentoj por ekscii ĉu la efikoj estas veraj kaj kio okazas en la cerbo. Unu el la plej simplaj el tiuj eksperimentoj uzas longan liston de koloroj, aŭ filmeto kie la koloroj unuope aperas sur la ekrano. La partoprenantoj de la eksperimento ne devas laŭtlegi la nomojn de la koloroj kiuj estas montrataj, sed anstataŭe ili nomu la koloron de la litero. Tiu tasko estas tre malfacila, pro tio ke la cerbo prilaboras ambaŭ stimulojn samtempe. Kiam la nomoj de la koloroj estas skribitaj en lingvo kiun oni ne parolas tamen, la tasko iĝas multe pli facila. Kion ĉi tiu eksperimento provas eltrovi estas ĉu oni povas forgesi la signifon de la vortoj kiam oni hipnotas. Se jes, la partoprenantoj multe pli facile farus la taskon dum la hipnoto, sed se ili nur aktorus, ili ne kapablus pli rapide legi la vortojn. Finfine la partoprenantoj pliboniĝis kiam ili hipnotis, kio aldonis certecon al ekzisto de hipnoto. Oni ne nur mezuris kiom rapide kaj ĝuste la partoprenantoj legis la vortojn, sed ankaŭ metis ilin en skanilon por mezuri la aktivecon de la cerbo. Tiel oni povis vidi ke la partoj de la cerbo, kiuj respondecas pri legi skribitajn vortojn, ne estis aktivaj kiam la partoprenantoj estis en hipnota stato, sed ja en kutima stato.

Blua

Ruĝa

bruna

verda

flava

^ Kompreneble la eksperimento plej bone funkcias kiam oni uzas la denaskan lingvon, sed ĉi tiu ekzemplo nur donu ideon pri kiel la testo funkcias.

Por atingi staton de hipnoto ekzistas multege da teĥnikoj. Oni eĉ povas senintence hipnoti. Tio okazas kiam oni perdas sin en interesa libro kaj forgesas la mondon ĉirkaŭ si, aŭ kiam oni biciklis dum kilometroj sur konata vojo, sed je la alveno havas la senton ke oni ne aktive spertis la vojaĝon. Por vere uzi hipnoton por kuracado aŭ scienco, oni tamen bezonas intence hipnotigi homojn. Grava parto de tio estas ke oni sentu sin trankvila. Tial psiĥologoj ofte havas komfortan sofon sur kiu oni povas kuŝi. Eĉ se oni ne tute hipnotos, tio faciligas la malfermiĝon de la kliento. Due, oni ne estu distrata de la medio. Estas favora se la ĉambro ne havas ĝenajn sonojn aŭ lumojn. Trie, oni multe fokusiĝu. Por tio la hipnotisto povas uzi objekton, kiel la stereotipan pendolon, sed tre ofte oni nur uzas la voĉon. Kiam oni hipnotas, oni malferme reagas al sugestoj. Tiel la hipnotisto povas igi la klienton fari specifajn movojn, aŭ akiri memorojn. La hipnotisto tre bone regas sian lingvouzon kaj parolstilon kaj tiel donas eĉ pli da forto al siaj sugestoj. Oftaj metodoj estas paroli tre trankvile, doni specifan emfazon al la centraj vortoj kaj uzi multajn metaforojn. Oni povas ekzemple igi la sugeston ”Bonvolu mallevi vian brakon” per diri ”Via brako estas peza ŝtono”. Temas pri sugestoj tamen. Per hipnoto, oni povas esplori onian subkonscion kaj fari aferojn kiujn oni kutime ne farus, sed la hipnotisto ne povas igi onin fari ion, al kio oni ne konsentas. Aldone, ne ĉiu persono reagas same al hipnoto. Hipnotigeblo havas normalan distribuon. Tio signifas ke kvarono el la homoj preskaŭ ne reagas al hipnoto, dum alia kvarono tre facile hipnotas kaj reagas tre bone al kaj fizikaj kaj mensaj sugestoj. La resto de homoj, la plejparto do, troviĝas ie en la mezo sur tiu spektro.

Afbeeldingsresultaat voor normal distribution
^ Ĉi tio estas ekzemplo de normala distribuo. La horizontala akso montras hipnotigeblecon kaj la vertikala akso montras la kvanto de homoj. Estas klara ke la plejparto de homoj estas nur iom hipnotigebla.

Multaj eksperimentoj do montras ke hipnoto ekzistas. Kvankam multaj sciencistoj konsentas pri tio, la ekzakta meĥanismo daŭre ne estas klara. Pri la detaloj oni povas senfine diskuti, sed oni povas pli malpli kategoriigi la ideojn laŭ du grandaj teorioj. La unua estas ke hipnoto estas malsama stato de konscio, same kiel ekzemple dormo aŭ meditado. Laŭ tiu teorio, hipnoto estus kvazaŭ tranco, kiu igus la cerbon funkcii malsame dum iom da tempo. Oni ne estas tute konscia pri kio okazas kaj iĝas pli malferma al sugestoj. Tio kongruas kun la datumoj, kiujn oni akiris per cerbskanado, ĉar kelkaj regionoj de la cerbo iĝas malpli aktivaj dum la hipnoto. Alia teorio estas ke oni estas tute konscia dum hipnoto, sed ke la efikoj estas malveraj. Kompreneble la efikoj estas mezureblaj, sed laŭ tiu ĉi teorio, ili ne estas kaŭzataj de tranco, sed pro tio ke oni mem kredas je hipnoto. Tio kompareblas al la placeboefiko. La diversaj partoj de la cerbo tuttempe influas unu la alian kaj antaŭsupozoj povas influi la informojn kiujn oniaj sensoj provizas. Tiel la cerbo povas aktori kvazaŭ ĝi hipnotas, eĉ se oni estas tute konscia.

Hipnoto 3.png

^ fMRI estas grava metodo por rigardi en la cerbo.

Kiel ajn ĝi funkcias, hipnoto estas utila. Ĝi estas uzata por amuziĝi, sed ankaŭ kiel kuracilon kaj por esplorado. Oni povas lerni multe pri la cerbo kaj memoro per hipnoto, kio igas ĝin interesa ilo por sciencistoj. Ankaŭ el si mem hipnoto estas vasta temo por esplorado. Kiel kuracilo ĝi povas esti uzata por la plej diversaj problemoj kiel fizika doloro, homoj kiuj volas ĉesi fumi kaj eĉ por helpi dum naskado. La eblecoj estas senfinaj, se oni kredas je ili.

2 pensoj pri “La veroj kaj malveroj pri hipnoto

  1. Denove tre bona kaj komprenebla! Tamen; estas strange, ke vi diras ke hipnotigebleco havas normalan distribuon. Mi opinias tion ĉar hipnotigebleco ne estas kvanta variablo (en la blogo)

    Ŝati

    1. Hipnotigebleco ne estas kvanta variablo, sed ĝi ja estas orda. Oni povas do doni artefaritajn valorojn al ĝi, ekzemple 1 = ‘tute ne hipnotigebla’ kaj 10 = ‘tre hipnotigebla’. Mi ne certas ĉu ĉiu esploro uzas la saman metodon por tio, sed unu maniero por kategoriigi homojn estas rigardi kiom ekstremaj la sugestoj al kiuj ili reagas estas. Tiel oni vidas ke multaj homoj reagas al simplaj sugestoj kiel levi manon, sed eble ne al pli komplikaj sugestoj kiel forgesi memorojn. Se oni kreas grafon de tiuj limoj kaj la kvanto de homoj por ĉiu limo, ĝi proksimas al normala distribuo.

      Ŝati

Komenti