La gigantoj de la pratempo

Sauropoda estas tre diversa grupo de dinosaŭroj, kiuj vivis dum la ĵurasia kaj kretacea epoko. Ili posedajn plurajn rekordojn, inter kiuj la plej elstaraj estas la nekredeblaj grandecoj de la korpo kaj la kolo. Post ilia formorto neniu alia besto sur seka tero povis eĉ alproksimiĝi la ekstremojn, kiuj estis defaŭltaj por ĉi tiuj dinosaŭroj kaj tio ne estas stranga. Iĝi tiom granda estas fizike neebla por aliaj bestoj. Kiel Sauropoda do sukcesis?

Kvankam tio ne ŝajnas evidenta, Sauropoda evolue pli proksimas al la dupiedaj, karnovoraj Therapoda (kiel Tyrannosaurus rex) ol al la kvarpiedaj, herbovoraj Ornithischia (kiel Triceratops). Pro tio ke DNA ne tiom longe konserviĝas, paleantologoj uzas aliajn metodojn por ordigi dinosaŭrojn, kiel la morfologion (formon kaj strukturon) de la besto. Kune kun kelkaj etaj diferencoj, la pelvo estas uzata por vidi en kiu grupo la dinosaŭro taŭgas. La pelvo de Sauropoda kaj Therapoda havas la formon de triangulo kun pubio kiu iras antaŭen kaj iksio kiu iras malantaŭen, kiu helpas la kruron iri antaŭen. Ornithischia havas malsaman pelvon, kiu ebligas movi la kruron flanken.

^ La du malsamaj specoj de pelvoj kun la pelvo de Saurischia (al kiu Sauropoda apartenas) maldekstre

Estas klare ke la Sauropoda ne ĉiam estis la gigantoj, kiujn ni konas de filmoj. Pli fruaj praavoj ne pli grandis ol ĉevalo kaj ofte marŝis sur du kruroj. Verŝajne ili manĝis kaj viandon kaj herbojn kaj poste iĝis pli kaj pli herbivoraj. Kiam la ĵurasia periodo komencis, karnovoroj iĝis pli kaj pli grandaj. Ornitischia protektis sin per kornoj kaj armaĵoj, sed la praavoj de la Sauropoda iĝis pli grandaj. Tiu tendenco okazis plurfoje en la historio de la Tero kaj hodiaŭ elefantoj kaj girafoj uzas sian grandecon sammaniere. Ju pli granda oni estis, despli verŝajne oni estus evitata de predantoj kaj despli da idojn oni povas havi. Tiel la plejparto de idoj havas genojn por kreski rapide, kio igas la sekvajn generaciojn eĉ pli grandaj. Post kelkaj milionoj da jaroj do, la Sauropoda estis gigantoj, sed krei tiom grandan beston ne estas facila.

Sauropoda 3.png

^ Komparo inter diversaj Sauropoda kaj homo

Se oni ne vivas en akvo, kiel baleno, oni ne povas iĝi tro granda. La pezo de la korpo multe pli rapide pligrandiĝas ol la forto de la kruroj. Kiam la dinosaŭroj kreskis, ili do komencis marŝi sur kvar kruroj. Tiel ili ne plu povis uzi la brakojn same efike, sed ili ja iĝis multe pli stabilaj. Poste la ostoj iĝis pli dikaj kiel kolumno kaj la formo de la piedoj ŝanĝiĝis por ke la piedfingroj povu teni tiom da pezo. Antaŭ longa tempo estis diskuto inter paleontologoj pri kiel la kruroj konektiĝis al la korpo de la dinosaŭro. Lacertoj kaj krokodiloj havas krurojn kiuj iras flanken el la korpo. Nun oni scias tamen ke Sauropoda ne funkciis tiel. Oni neniam trovis ŝpurojn de dinosaŭro kies ventro tuŝis la teron kaj oni povas multe pli bone teni la pezon se la kruroj estas rekte sub la korpo, kiel tiuj de mamuloj.

Sauropoda 4.jpg

^ La kruroj de lacerto estas apud la korpo.

Malgraŭ la bonaj adaptiĝoj en la kruroj, dinosaŭro tiom granda ne povas ekzisti sen igi ĝin malpli peza. Feliĉe la skeleto donas indikojn pri kiel tio funkciis. Kontraste al tiuj de mamuloj, la ostoj kaj specife vertebroj de Sauropoda havas multe da spaco inter si. La ostoj estas kreitaj por doni kiel eble plej da struktura subteno, uzante kiel eble malplej da materialo. Same kiel birdoj, la ostoj de Sauropoda estis plenaj je aeraj sakoj. Birdoj uzas tiujn por konservi oksigenon kaj tial multe pli efike spiras ol reptiloj kaj mamuloj. Tion ili bezonas, pro tio ke flugi kostas multe da energio. Dinosaŭroj ja estas reptiloj, sed birdoj rekte devenas de ili (oficiale birdoj eĉ estas dinosaŭroj), do ankaŭ ili verŝajne havis tiajn aerajn sakojn. Sauropoda verŝajne uzis ilin por igi la ostojn eĉ malpli pezaj, specife en la kolo.

La lasta afero kiun oni bezonas por iĝi tiom granda estas multaj nutraĵoj. Sauropoda devis kiel eble plej rapide iĝi kiel eble plej grandaj, do por fari tion, ili ne estis multe pli ol manĝmaŝinoj. Por tiu celo, la dinosaŭroj ekhavis ege longajn kolojn. Tiuj igis ankaŭ la plej altajn arbojn tute atingeblaj. Aldone, oni povas atingi tre grandan surfancon sen movi la korpon se oni havas grandan kolon, kio signifas ke Sauropoda ne bezonis marŝi tiom multe. Ili povis atingi multe pli da nutraĵojn per la sama kvanto da paŝoj, kio ŝparis energion. Alia diferenco inter la Sauropoda kaj hodiaŭaj bestoj estas la kranio. Hodiaŭ, multaj bestoj kiel bovoj maĉas dum horoj, sed Sauropoda ne havis tempon por tio. Ili devis konstante manĝi por travivi. Tio signifas ke la gigantoj glutis la manĝon sen mordi. Ili eĉ ne kapablis mordi, pro tio ke la kranio kaj muskoloj ne permesis al ili movi la makzelon flanken. Ankaŭ la dentoj ne estis celataj por mordi. Ili estas relative etaj kaj maldikaj, kio igis ilin maltaŭgaj por pli ol nur enbuŝigi la plantojn. Post la gluto, la manĝo iris al la granda stomako, kiu digestis ĉion. Kelkaj fosilioj de Sauropoda enhavis etajn ŝtonojn, kio konvinkis paleontologojn de tio ke dinosaŭroj eble glutis ŝtonetojn por ke tiuj helpu la digestadon, sed oni ne trovis ŝtonojn en ĉiuj fosilioj, kio igas tiun aserton malpli kredebla.

Sauropoda 5.jpg

^ La kolo estas giganta, sed la dentoj apenaŭ videblas.

Kiu dinosaŭro plej grandis daŭre estas diskuto, sed oni ja trovis kelkajn nekredeble grandajn ekzemplerojn. La plej grandaj dinosaŭroj de kiuj oni havas tutajn skeletojn estas tiuj el la genro Brachiosaurus. Malkiel tiuj de aliaj Sauropoda, la antaŭaj kruroj de ĉi tiu dinosaŭroj estis pli longaj ol la malantaŭaj kruroj. Tiu strukturo similas al tiu de girafoj kaj ebligas al ĝi levi la kolon 12m en la aeron. De la kapo ĝis la pinto de la vosto, ili povis iĝi 25m kun maso de 80000kg. Ili verŝajne ne estis la plej grandaj tamen. Oni trovis malpli kompletajn skeletojn de aliaj Sauropoda kiel Patagotitan mayorum (37-40m) kaj estontece certe trovos aliajn dinosaŭrojn, kiuj defias onian komprenon de anatomio.

Sauropoda 6.jpg

^ Patagotitan mayorum

Ne ĉiuj Sauropoda estis gigantoj tamen. Kiam Europasaurus ankoraŭ vivis, Eŭropo estis aro da insuloj tiom grandaj kiel Britio. Tiaj insuloj ne estas sufiĉe grandaj por subteni populacion de Sauropoda, do la plej grandaj ne travivis. Tio inversigis la evoluan tendencon kaj igis la dinosaŭrojn malpli grandaj ĉiun generacion. La rezulto estis Europasaurus, kies plej granda ekzemplero ne iĝis multe pli granda ol 6m. Dinosaŭroj ne kreskis je konstanta rapido kiel mamuloj, sed pli rapide kreskis dum varmaj periodoj. Pro tio, oni povas vidi jarringojn en la ostoj, same kiel en arbo. Per tiuj jarringoj oni eltrovis ke Europasaurus ne ĉesis kreski post iu momento, sed ke ĝi kreskis malpli rapide ol kutimaj Sauropoda.

Sauropoda 7.JPG

^ Europasaurus estis inter la plej etaj.

Por protekti sin, Sauropoda plej ofte uzis sian grandecon. Tio ne ĉiam estis vera tamen. Kelkaj Sauropoda kiel Shunosaurus havis ostajn batilojn je la fino de la vosto. Pro tio ke la vostoj tiom longis, ili povis tre forte bati per tiuj. La Titanosauria estis kovritaj je ostaj bulĝoj en la haŭto kiuj eble estis uzataj por sindefendo. Oni ne certas pri tio tamen, pro tio ke la bulĝoj ne sufiĉe bone kovrus la haŭton. Aliaj trovaĵoj sugestas ke la bulĝoj estis malplenaj, almenaŭ por kelkaj specioj, kio povus signifi ke la dinosaŭroj uzis ilin por konservi ion. La nura konstanto estas ke oni ankoraŭ havas multe por malkovri.
Malgraŭ la stranga aspekto, Sauropodoj funkciis bonege en siaj ekosistemoj. Ili eltenis ĝis la fino de la dinosaŭroj kaj estis mirinda evolua sukceso. Espereble ili havas ankoraŭ multe por instrui al la scienca mondo.

Komenti